Norda duonglobo






La norda duonglobo


La norda duonglobo (norda duonsfero aŭ –malpli konsilebla en esperanta lingvo– norda hemisfero) estas la duono de la surfaco de planedo (aŭ alia ĉiela korpo) kiu estas norde de la ekvatoro. Sur la tero la norda duonglobo enhavas la plimulton el la landoj kaj loĝantaro.


En la meza regionoj de la norda duonglobo, vintro daŭras de decembro al februaro, kaj somero de junio al aŭgusto. La perihelio de la tero (kiam la orbita movo de la tero estas plej rapida) okazas en januaro, tiel la nordduonglobaj vintroj emas esti pli mallongaj kaj mildaj ol vintroj en la suda duonglobo ĉe egalavaloraj latitudoj.


Regionoj norde de la Arkta cirklo vidas iujn tagojn dum la somero kiam la suno neniam malleviĝas, kaj tagojn dum la vintro kiam la suno neniam leviĝas.



Vidu ankaŭ |



  • Solstico

  • Tropiko de Kankro

  • Suda duonglobo

  • Sezonoj

  • Ekvinokso




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg