Vidindaĵo
Vidindaĵo estas signifa monumento de naturo aŭ kulturo aŭ io alie alloga, spektakla aŭ elstara, ofte trovebla en turismaj programoj.
Ofte temas pri objektoj, kiujn la vojaĝanto jam konas pro gazetartikolo, televidelsendaĵo, vojaĝromano ktp., kaj nun volas vidi mem.
Organizistoj de porindividuaj vojaĝoj kritikas la terminon "vidindaĵo"', ĉar ĝi implikas, ke malmultaj spektaklaj objektoj valoras la rigardadon, dum aliaj ĉiutagaĵoj ne meritas ĝin - kvankam tiuj estas minimume same gravaj por sperti kaj kompreni la viditajn aferojn.
Kio estas aparta vidindaĵo, tio ankaŭ dependas de la vizitantoj mem - biologiistoj, muzikistoj, historiistoj trovas diversajn aferojn interesaj.
Tipaj kulturaj vidindaĵoj estas historiaj konstruaĵoj aŭ specifaj objektoj de aktuala historio. Naturaj vidindaĵoj ekzemple estas lagoj aŭ montoj, ekzemple Uluru.
Kelkaj vidindaĵoj en la mondo:

Taĝ-Mahalo, Barato

Angkor Vat, Kamboĝo

Brandenburga pordego, Berlino
Krakovo, Pollando

Viena Prater, Aŭstrio
Tablomonto (Sudafriko)
Salto Angel, Venezuelo

Materhorno, Svislando

Delikata Arko Nacia parko de arkoj, Usono

Kapela ponto, Luzern Svislando

Katedralo de Kolonjo, Germanio

Tower Bridge en Londono

Stonehenge (Britio)

Maĉupikĉuo (Peruo)
Monto Sankta Mikaelo, Francio

Koloseo en Romo, Italio

La oblikva turo de Pizo

Maŭzoleo kaj terasa ĝardenaro, Ĥajfo, Israelo
Trezorejo en Petra, Jordanio

Ĉomolungmo, Nepalo/Tibeto

Uluru, Aŭstralio

Ramses-templo en Abu Simbel, Egipto

Alhambro, Hispanio

Kaldero Ngorongoro, Tanzanio
Vidu ankaŭ |
- Rekonilo
- Monda Heredaĵo de UNESKO