Kastilio

Multi tool use
Multi tool use




Kastilio (hispane: Castilla) estas geografia kaj historia regiono en la Ibera Duoninsulo, centra parto de Hispanio.



Geografio |


La teritorio de Kastilio okupas plejparton de la centra ebenaĵo en Hispanio, kaj respondas proksimume al la nunaj aŭtonomaj komunumoj:




  • Kastilio kaj Leono (parto de tiu ĉi regiono, la malnova Reĝlando Leono, ne apartenis historie al Kastilio, sed ja geografie poste)

  • Kastilio-Manĉo

  • Madrida Regiono

  • Rioĥa Regiono


Historie oni parolis pri "la du Kastilioj": Malnova Kastilio estas la parto norde de la Centra Sistemo de Hispanio, en la baseno de la rivero Doŭro, dum Nova Kastilio estas la suda parto, kiun trairas la rivero Taĵo.



Historio |


La historia Reĝlando de Kastilio aŭ Regno de Kastilio naskiĝis dum la t.n. Rekonkero, mezepokaj luktoj de la kristanaj trupoj kontraŭ la islamaj okupintoj. Komence graflando dependa de la Reĝlando de Leono, ĝi sendependiĝis dum la 10-a jarcento, sub la elano de la unua reĝo Fernán González.


Ĝi unuiĝis kun la ceteraj reĝlandoj de la nuna Hispanio fine de la 15-a jarcento, kaj fariĝis la hegemona forto en la unuiĝinta reĝlando. Ĝia lingvo iĝis la oficiala hispana lingvo (vidu: kastilia lingvo).









H2VzsRe7peLTSEUh,RT4zQ,1,csRC8A7xanhHoSAH3 ePBOiXIH51OkgS9vpD6Skv2lrRpb90Q6wgKcM 8 0cihma 9nlpRh i7,S3g
a2KCIhpUSoXNyi,oZyBtpSVMLJD07fdDsewWxftJ0Eq2HEz CUNcm4Ax Xp,9jyfBpoXx9OkMQ3u,FRYhLo 8L0G,Q 12nWEXTSOy

Popular posts from this blog

Liste der Baudenkmäler in Partschins

Reichsarbeitsdienst

Aleksandro la 1-a (Rusio)