Kostariko











































































































República de Costa Rica

Kostarika Respubliko

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Noble patria, tu hermosa bandera

Situo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

San-Joseo

Oficiala(j) lingvo(j)

hispana lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

katolikismo
protestantismo

Areo
 % de akvo

51,100 km²
0,7 %

Loĝantaro

4 872 166

Loĝdenso

85 loĝ./km²

Horzono
UTC−06:00

Interreta domajno

.cr

Landokodo
CRI

Telefona kodo
+506

Plej alta punkto
Cerro Chirripó

Plej malalta punkto

Kariba Maro
Politiko

Ŝtatestro

Carlos Alvarado Quesada

Nacia tago

15-a de septembro

Sendependiĝo disde Hispanio

15-a de septembro 1821
Ekonomio

Valuto

kostarika kolumbo (CRC)

MEP
laŭ 2006
– suma

$45,77 miliardoj
– pokapa
$ 10.300

Esperanto-movado

Landa E-asocio

Kostarika Esperanto-Asocio







v  d  r


Information icon.svg



Kostariko (hispane: Costa Rica) estas lando en Centra Ameriko. Ĝi havas landlimojn norde kun Nikaragvo, sudoriente kun Panamo, oriente ĝia teritorio estas banata de Karibio kaj okcidente de la Pacifiko. La ĉefurbo, kultura kaj politika centro, estas San-Joseo. La oficiala lingvo estas la hispana.


Kostariko, unu el la demokratioj plej konsolidataj de Ameriko, ade havas bonan politikan stabilecon, malgraŭ la ekonomiaj kaj sociaj malfacilaĵoj de la lastaj du jardekoj. Kostariko ricevis mondan agnoskadon ĉar ĝi fariĝis la unua lando de la mondo kiu nuligis la armeon la 1-a de decembro 1948. Ĝia homa disvolviĝo, estas unu el la plej bonaj en Latinameriko, kaj situigas ĝin en la kvara pozicio post Argentino, Ĉilio kaj Urugvajo. Kostariko okupas la kvinan lokon mondskale laŭ la preservado de la naturmedio en 2008. Inter la landoj de Latinameriko, Kostariko estas la unua laŭ konkurenco pri vojaĝoj kaj turismo kaj la 42a je monda skalo.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Antaŭkolumba epoko


    • 1.2 Kolonio


    • 1.3 Sendependiĝo




  • 2 Politik-administra divido


  • 3 Geografio


    • 3.1 Naturejoj




  • 4 Ekonomio


  • 5 Loĝantaro


  • 6 Kulturo


    • 6.1 Kuirarto




  • 7 Esperanto-movado


  • 8 Vidu ankaŭ


  • 9 Eksteraj ligiloj





Historio |



Antaŭkolumba epoko |


La loĝantaro de la nuna Kostariko formis parton de meza areo situanta inter la kulturaj centrameri kaj sudamerikaj regionoj. Kelkaj historiistoj inkluzivigas la areon de la nuna suda kaj atlantika regionoj de la lando kiel sudamerika influo, pro la prezenco de grupoj kiuj parolas la ĉibĉan lingvon.


Ĝenerale, la homa loĝado en tiu ĉi teritorio ne oftis kaj ĝi ne posedas pro tio majestajn konstruaĵojn kaj infrastrukturojn kiaj la antaŭkolumbaj urboj de Meksiko aŭ Peruo; tamen ĝi funkciis kiel kultura ponto inter la sudo kaj nordo de la kontinento, favorigante la disvolviĝon de manartaĵoj kaj keramikaĵoj.



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ŝton-sferoj de Kostariko.


Kolonio |


La indiĝena loĝantaro, kiu ĉiam estis malabunda, malpliiĝis pro la konkerbataloj, malsanoj alportitaj el Eŭropo kaj la sklava subpremado al la indiĝenoj, kiam ili estis venditaj en la haveno de Portobelo kaj Peruo.


La malabundo de laboristoj, la limigataj minejaj rimedoj, la malproksimeco de la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo kaj la neregulaĵoj de la tereno kiu formas la plejparton de la Centra Valo (la plej fruktodona de la lando) malakcelis rapidan koloniigon de la teritorio kaj ĝi devis konfronti la gravajn ekonomiajn problemojn por efektivigi ĝin. Tial, Kostariko estis la plej malriĉa provinco de Nova Hispanio. La provinca ĉefurbo troviĝis en Cartago.


Multaj esploristoj, inter ili Carlos Gagini kaj Roberto Brenes Mesén, asertas ke parto de la nacia idiozinkracio formiĝis dum tiu ĉi epoko, kie la materia mankohavo estis komuna por ĉiuj kaj pro manko de sklavoj, ende la provincestro ĝis la plej malriĉa kamparano devis zorgi por la ĉiutaga survivado de la familio, tio kondiĉis la kreadon de egaleca socio.


Malgraŭ tio, novaj esplorlaboraĵoj demonstras ke dum la kolinia Kostariko kaj speciale ende la 17-a jarcento, la socio ekdividiĝas per diversaj sociaj kastoj, kun komerca kaj laŭtenata elito kiuj regis laŭ iliaj kapricoj la ekonomion kaj internan politikon de la lando.



Sendependiĝo |


La landa sendependeco disde la Hispana Imperio estis dekretata en 1821 de la kvin ŝtatoj de Centra Ameriko. Post necertaj momentoj pri la regado de la lando, al la konservativaj regantoj de Gvatemalo ŝatis la ideon aneksiĝi al la Meksika Imperio de Agustín de Iturbide, sed la centramerikaj liberaluloj oponiĝis, tial meksika armeo sub la gvidado de la Generalo Vicente Filisola okupis la urbon Gvatemalo. Tiu unuiĝo estis tiom mallonga kiel la imperio mem.


Post ricevo de la sendependeco kune kun la gefrataj nacioj, kaj post la fiaska eksperimento de la Meksika Imperio, Kostariko iĝis membro de la Centramerika Federacia Respubliko (Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko) kune al Gvatemalo, Salvadoro, Honduro kaj Nikaragvo. Tiu historia unuiĝo disiĝis en 1842.



Politik-administra divido |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Kostariko.

La divido de Kostariko konsistas sep provincoj subdividataj en 81 kantonoj kaj ĉi lastaj, en 463 distriktoj.
















































































Provincoj de Kostariko


 
Provinco
Ĉefurbo
Kantonoj
Distriktoj
Areo (km²)
Loĝantaro*
1

Alajuela

Alajuela
15
108
9.757,53
716.286
2

Cartago

Cartago
8
48
3.124,67
432.395
3

Guanacaste

Liberia
11
59
10.140,71
264.238
4

Heredia

Heredia
10
46
2.656,98
354.732
5

Limón

Limón
6
27
9.188,52
389.295
6

Puntarenas

Puntarenas
11
57
11.265,69
357.483
7

San-Joseo

San-Joseo
20
118
4.965,90
1.345.750

* Censo de la jaro 2000




Geografio |




Mapo de Kostariko


Kostariko havas landlimojn norde kun Nikaragvo, sudoriente kun Panamo, oriente kun Karibio kaj occidente kun Pacifiko. La Kokos-insulo, en Pacifico apartenas al ĝi..


La terlimoj de Kostariko estas difinataj kun Nikaragvo per la Traktato Cañas-Jerez de 1858 kaj la Traktato Laudo Cleveland de1888, kaj kun Panamo per la Traktato Echandi-Fernández de 1941. La marlimoj kun Kolombio estas difinataj en la Tratato Facio-Fernández de 1977 kaj la Traktato Gutiérrez-Lloreda de 1984, kun Ekvadoro en la Traktato Gutiérrez-Terán de 1985 kaj kun Panamo en la Tratato Calderón-Ozores de 1980.



Naturejoj |


La Rivero Tortuguero [tortugEro] (signife testudejo) situas en la Nacia Parko Tortuguero, nome protektata areo. Alia grava naturejo estas la Nubarbaro-Rezervejo de Monteverde.



Ekonomio |




La mikroprocesora fabrikejo de Intel en Kostariko generas 20% de la naciaj eksportaĵoj, kaj 4.9% de la landa MEP.




La Nacia Parko kie troviĝas la vulkano Poás, estas unu el la plej ŝatataj lokoj por la internacia turismo.


Kostariko suferis gravan evoluon de sia ekonomio, kiu transiris de eminente terkultiva ekonomio al la servoj.


Daŭre gravas la landaj enspezoj pro eksportado de tradiaj terkultivaĵoj i.a. platano, kafo, sukero, ĉokolado kaj ananaso. Elstaras la altkvalita kostarika kafproduktado kaj ĝia eksportado al la usona merkato kie estas tre valorata. Tamen, la enspezoj kiuj devenas el la eksportado de netradiciaj produktaĵoj kiaj la floroj – gradkvante superas la antaŭajn kaj la servo-sektoro multe kreskis dum la lastaj jaroj kreante pli ol 10 mil dungadojn.





Loĝantaro |




Kostarika kolibrio


La plimulto de la loĝantaro loĝas en la Centra Valo kaj estas kunmetita de eŭropdevenuloj kaj indiĝenoj. Ĉi-lastaj estis kulture, lingve kaj ideologie asimilitaj de la koloniistoj; tio klarigas la preskaŭ tutan malaperon de la indiĝena influo en San-Joseo (kaj en la plimulto de la lando). Krome, estas facila la trovado de loĝantoj de aliaj latitudoj, speciale el Ĉinio. Ekzistas loĝantaro de enmigrintoj kaj politikaj rifuĝintoj, ĉefe rifuĝintoj el Kolombio (la plimulta rifuĝinta loĝantaro), kaj ekonomiaj enmigrintoj el Nikaragvo; ankaŭ ekzistas gravaj grupoj el argentinanoj kaj ĉilianoj. Ekde pluraj jaroj ekzistas emigradaj movoj de eŭropanoj kaj azianoj (ekzemple hispanoj, koreoj, nederlandanoj, usonanoj, japanoj, rusoj, svisoj kaj svedoj), kiuj estas allogataj de la lando pro ĝia stabila politika kaj ekonomia situacio kaj pro la alternativa vivstilo kaj milda klimato.



Kulturo |




Ene de la Nacia Teatro de Kostariko.




Nacia Teatro de Kostariko .


La Ministerio de Kulturo kaj Junularo estas la faka institucio, kiu okupiĝas pri la kunordigado de la kultura vivo en la lando. La laborado kaj agado de la Ministerio subdividiĝas en Kulturo, Vidartoj, Sceneja Arto, Muziko, Kulturheredaĵo, Bibliotekoj, Lernejoj, kaj Junularo.


Ĝenerale, kvankam la Ministerio havas multajn iniciativojn, ili malfacile estas realigeblaj pro la manko de sufiĉaj rimedoj. Tamen menciindas la kvalito de kelkaj kulturprojektoj kiaj la Nacia Simfonia Orkestro de Kostariko kaj la Junulara Simfonia Orkestro.



Kuirarto |


Kasado (hispane casado) estas plado kiu konsistas el bolita rizo, fazeoloj kaj fritita dolĉa banano, ofte akompanita de bovaĵo, porkaĵo, fiŝaĵo aŭ kokaĵo.



Esperanto-movado |


En 1953 fondiĝis Kostarika Esperanto-Asocio. Vidu apartan artikolon pri la Esperanto-movado en Kostariko.



Vidu ankaŭ |



  • Teritoria organizado de Kostariko

  • Provincoj de Kostariko

  • Listo de urboj de Kostariko



Eksteraj ligiloj |




  • Kostariko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kostariko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • esperante Informoj pri Kostariko en la vikio de UEA


  • hispane (Kostarika) Ministerio pri Turismo


  • hispane Historiaj tagoj de Kostariko


  • angle Ekoregionoj de Kostariko (The Encyclopedia of Earth)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg