Temisa familio




La Temisa familio estas asteroida familio kies anoj havas similajn orbitajn
elementojn.


Situante en la ekstera parto de la ĉefa zono, estas unu el plej
multenombraj asteroidaj familioj. Ĝi konsistiĝas, sur grafikaĵo
discentreco/granda duonakso/klinagulo, el centra bone difinita grupo da sufiĉe
grandaj asteroidoj kaj periferia regiono da plej malgrandaj korpoj.


Ĝiaj anoj estas C-tipaj asteroidoj kies ĥemia
komponiĝo estas supoze simila al tiu de la karbonecaj ĥondritoj[1].


La centra grupo entenas la asteroidon 24 Temison, kiu donis ĝian nomon al
la familio.


la orbitaj elementoj de la Temisa familio estas:




  • Granda duonakso : inter 3,08 kaj 3,24 AU


  • Discentreco : inter 0,09 kaj 0,22


  • Klinangulo : pli malgranda ol 3°


Nun estas 535 identigitaj asteroidoj anoj de tiu familio. La
ĉefaj anoj estas:



  • 24 Temiso

  • 62 Erato

  • 90 Antiopo

  • 104 Klimeno

  • 171 Ofelio

  • 468 Lina

  • 526 Jena

  • 846 Liperto



Notoj |




  1. [1] (angle)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg