Kataluna nacia teamo de futbalo
Kataluna nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
asocio | Federació Catalana de Futbol Federacio Kataluna de Futbalo | |
unua matĉo | Francio 7 - 0 Katalunio 1912 | |
plej granda gajno | Katalunio 5 - 0 Litovio 2000 Katalunio 5 - 0 | |
plej granda perdo | Francio 7 - 0 Katalunio 1912 Hispanio 7 - 0 Katalunio 1924 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | vidu en la teksto | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | vidu en la teksto | |
La kataluna nacia teamo de futbalo - katalune Selecció Catalana de Futbol - naskiĝis en 1904, kaj havis sian unuan internacian matĉon en 1912 kontraŭ la franca nacia teamo de futbalo.
Kvankam la katalunoj estas nacio, la lando Katalunio ja ne estas suverena ŝtato, sed dividata inter la ŝtatoj Hispanio sude kaj Francio norde: Tial la internaciaj konfederacioj UEFA kaj FIFA ne agnoskas la Federacion Katalunan de Futbalo kiel membro kaj sekve la kataluna teamo ne rajtas partopreni en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj la Futbala Mondpokalo. La katalunaj futbalistoj do vole-nevole devas integriĝi grandparte en la hispanan, malgrandparte en la francan naciajn teamojn, se ili volas partopreni tiujn turnirojn. Ili faras tion sukcese: Rimarkeblas ke signifa parto de la hispana nacia teamo de futbalo, sukcesa ekzemple en la Futbala Mondpokalo 2010, fakte estas katalunoj.