Liberio










































































Republic of Liberia

Liberio (signifas "libera lando"); Liberia Respubliko

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: All Hail, Liberia, Hail!

LocationLiberia.png
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Monrovio

Oficiala(j) lingvo(j)

angla lingvo

Ĉefa(j) lingvo(j)

angla lingvo, angla lingvo

Areo
 % de akvo

111 369 km²
?

Loĝantaro

4 294 077

Horzono
UTC±00:00

Interreta domajno

.lr

Landokodo
LBR

Telefona kodo
+231

Plej alta punkto
Mount Wuteve

Plej malalta punkto

Atlantiko
Politiko

Ŝtatestro

George Weah
Ekonomio

Valuto

liberia dolaro







v  d  r


Information icon.svg



LiberioLiberia estas lando en Okcidenta Afriko ĉe la atlantika marbordo. La najbaraj landoj de Liberio estas nordokcidente Sieraleono, nordoriente Gvineo kaj oriente Ebur-Bordo.


Liberio estas la plej malnova respubliko moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el Usono.




  • Kredantoj: kristanoj, muzulmanoj.


  • Eksporto: fera krudaĵo, kaŭĉuko, kafo, kakao, diamanto, oro.


  • Organizoj: UNO (1945)




Enhavo






  • 1 Politiko


    • 1.1 Interna politiko


    • 1.2 Ekstera politiko




  • 2 Demografio


  • 3 Eksteraj ligiloj





Politiko |



Interna politiko |


Ekde la komenco ĝin markis duraj konfliktoj inter la regantaj "uson-liberianoj" anglalingvaj (ĉ. 5 centonoj de l'enloĝantaro) kaj la regataj "afrik-liberianoj" diverslingvaj.


Je Aprilo 1980, armea serĝento Samuel Doe prenis potencon murde de tiama ŝtatestro William Tolbert. Multe da la popolo esperis ke sub Doe la potenco iomete pli bone disdividiĝus inter la malsamaj gentoj de la lando, sed Doe rapide montriĝis kiel kruela diktatoro.


Je Decembro 1989, Charles Taylor, filo de usondevena kaj afrik-liberia gepatroj, komencis sanga revolto kontraŭ Doe. Tiu milito daŭris pli malsimple ĝis 1997, kiam Charles Taylor elektiĝis kiel prezidento. Taylor estis la plej potenca militestro dum la milito, kaj ŝtelis multe da la naturajn rimedojn de la lando.


Tamen perforto daŭras ĝis 2003, kiam Taylor, kulpiĝita per UN-tribunalo de Sieraleono kaj Usono, fuĝis al Niĝerio, de kie li baldaŭ provaĵiĝos per speciala juĝejo en Hago, Nederlando.


Sub la UN, Ellen Johnson-Sirleaf elektiĝis je novembro 2005, kaj kune kun la UN ŝia registaro laboras rekonstrui la landon.



Ekstera politiko |


African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Liberio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.



Demografio |


Clay-Ashland estas urbeto proksimume 16 km norde de Monrovio, la ĉefurbo de Liberio. Ĝin fondis afrikdevenaj usonanoj remigrintaj ĉefe el la ŝtato Kentukio. La nomo memorigas pri Henry Clay, usona politikisto, kiu aprobis laŭgradan, iom-post-ioman liberigadon de la usonaj sklavoj kaj ilian koloniigadon de Liberio. Ashland estis la fama bieno de Clay apud la kentukia urbo Lexington. Clay-Ashland estis la ĉefurbo de la kolonio "Kentucky in Africa". La politika partio "True Whig", kiu longe regis la landon, fondiĝis en Clay-Ashland en 1869.



Eksteraj ligiloj |




  • Liberio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Liberio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Liberio en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




  • http://www.worldpress.org/Africa/685.cfm

  • http://havenworks.com/world/liberia

  • http://www.travel-images.com/liberia.html

  • http://www.liberiaseabreeze.com





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg