Futbala Klubo de Barcelono
FC Barcelona | |||
---|---|---|---|
Kluba nomo | Futbol Club Barcelona | ||
Kromnomo | Barça (Mallonga por Barcelona) | ||
Fondita | 1899 | ||
Stadiono | Camp Nou Barcelono, Katalunio | ||
Kapacito | 98.772 | ||
Prezidanto | Josep Maria Bartomeu | ||
Trejnisto | Luís Enrique Martínez | ||
Ligo | La Liga | ||
2014-15 | 1-a pozicio | ||
Oficiala ttt | www.fcbarcelona.cat | ||
| |||
Futbala Klubo de Barcelono, ankaŭ konata sub la neoficiala nomo Barça (IPA: /baɾsa/) estas kataluna sporta klubo, situanta en Barcelono, Katalunio. La klubo estas tre konata pro sia futbala teamo. Ĝi estis fondita en 1899 de grupo el svisaj, britaj kaj katalunaj sportistoj sub la gvido de Joan Gamper. La klubo fariĝis kvazaŭ-oficiala kataluna institucio, kio estas fiksita en ties slogano Més que un club (Pli ol klubo). La klubo estis unu el la fondintoj de La Liga en 1928, kaj kune kun Real Madrid kaj Athletic Bilbao estis forminta la Primera División (unuan kategorion). La klubo krome estis la unua ĉampiono de La Liga kaj en 1991-92 estis la unua venkinto de la eŭropa Ĉampiona Ligo.
La ĉefa stadiono de la klubo estas Camp Nou kaj admirantoj de la klubo estas konataj sub la nomo culés. En Septembro 2006 la kvanto de socis (membroj de la klubo) atingis 151.127, samtempe en Junio 2006 la kvanto de penyes (oficiale registritaj kluboj de admirantoj) atingis 1782 en la tuta mondo.
En la klubo ankaŭ ekzistas rezerva teamo, FC Barcelona B, teamo de junuloj FC Barcelona C kaj kvar aliaj sportaj teamoj, FC Barcelona Regal, FC Barcelona Intersport, FC Barcelona Alusport kaj FC Barcelona Sorli Discau kiuj partoprenas en la turniroj pri basketbalo, handbalo, futsalo kaj rulhokeo respektive. Krome estas multaj eminentaj teamoj de sportaj amatoroj, kiuj partoprenas turnirojn pri rugbeo, virina basketbalo, virina futbalo and basketbalo por handikapitoj. Estas jenaj teamoj FCB Rugby, UB-Barça kaj FC Barcelona-Institut Guttman. Pliaj amatoraj teamoj reprezentas la klubon en atletiko, basbalo, biciklado, sketado, kaj volejbalo.
Dum la sezono 2005-06, FC Barcelona estis la dua plej riĉa sporta klubo en la mondo, kun proksimuma monturno de 259,1 milionoj da Eŭroj.
Enhavo
1 Gratifikoj [1][2]
2 Himno
3 Nuna teamo 2014/15
4 Personalo
4.1 Teknika personalo[3]
5 Eksa personalo
5.1 Elektitaj eksprezidantoj
5.2 Elektitaj eskmenaĝeroj
5.3 Elektitaj eksludantoj
6 Libroj
7 Referencoj
8 Eksteraj ligiloj
Gratifikoj [1][2] |
Hispana Ĉampionado: 22
- 1928-1929, 1944-1945, 1947-1948, 1948-1949, 1951-1952, 1952-1953, 1958-1959, 1959-1960, 1973-1974, 1984-1985, 1990-1991, 1991-1992, 1992-1993, 1993-1994, 1997-1998, 1998-1999, 2004-2005, 2005-2006, 2008-2009, 2009-2010, 2010-2011, 2012-2013
Copa del Rey: 26
- 1909-1910, 1911-1912, 1912-1913, 1919-1920, 1921-1922, 1924-1925, 1925-1926, 1927-1928, 1941-1942, 1950-1951, 1951-1952, 1952-1953, 1956-1957, 1958-1959, 1962-1963, 1967-1968, 1970-1971, 1977-1978, 1980-1981, 1982-1983, 1987-1988, 1989-1990, 1996-1997, 1997-1998, 2008-2009, 2011-2012
Supercopa de España: 11
- 1983, 1991, 1992, 1994, 1996, 2005, 2006, 2009, 2010, 2011, 2013
Copa de la Liga: 2
- 1982-1983, 1985-1986
Copa Eva Duarte: 2
- 1948, 1952
Kluba Mondpokalo de FIFA: 2
- 2009, 2011
Ligo de Ĉampionoj de UEFA: 4
- 1991-1992, 2005-2006, 2008-2009, 2010-2011
UEFA-pokalo de pokalvenkintoj: 4
- 1978-1979, 1981-1982, 1988-1989, 1996-1997
Inter-Cities Fairs Cup: 3
- 1955-1958, 1958-1960, 1965-1966
UEFA-superpokalo: 4
- 1992, 1997, 2009, 2011
Copa Latina: 2
- 1949, 1952
Campionat de Catalunya de futbol: 23
- 1902, 1903, 1905, 1909, 1910, 1911, 1913, 1916, 1919, 1920, 1921, 1922, 1924, 1925, 1926, 1927, 1928, 1930, 1931, 1932, 1935, 1936, 1938
Copa Catalunya: 6
- 1907, 1908, 1915, 1923, 1933, 1937
Liga Mediterránea de fútbol: 1
- 1937
Lliga Catalana: 1
- 1937-38
Himno |
Tot el camp, és un clam,
som la gent blaugrana,
tant se val d'on venim,
si del sud o del nord,
ara estem d'acord, estem d'acord,
una bandera ens agermana.
Blaugrana al vent,
un crit valent,
tenim un nom, el sap tothom:
Barça!, Barça!, Barça!
Jugadors, seguidors,
tots units fem força.
Són molts anys plens d'afanys,
són molts gols que hem cridat,
i s'ha demostrat, s'ha demostrat,
que mai ningú no ens podrà tòrcer.
Blaugrana al vent,
un crit valent,
tenim un nom, el sap tothom:
Barça!, Barça!, Barça!
Nuna teamo 2014/15 |
- Informo laŭ la oficiala paĝaro: FCBarcelona.cat.
Aktualigita la 11.08.2014.- G - golulo
- D - defendanto
- H - halfo
- A - avanulo
|
|
# 13
# 22
# 3
# 14
# 18
# 4
# 5
# 8
# 11
# 10
# 7
La kampa skemo de FC Barcelona en la sezono 2014/15.
Personalo |
Teknika personalo[3] |
Direktoro | Andoni Zubizarreta |
Ĉeftrejnisto | Luis Enrique |
Helptrejnistoj | Juan Carlos Unzué, Robert Moreno, Joan Barbarà |
Fitnestrejnistoj | Rafel Pol |
Golgardista trejnisto | Jose Ramón de la Fuente |
Direktoro de akademio | Xevi Marcé |
Eksa personalo |
Elektitaj eksprezidantoj |
Arthur Witty (1902-05)
Joan Gamper (1908-09, 1910–13,1917-19,1921-23,1924-25)
Josep Sunyol (1935-36)
Enrique Piñeyro (1940-43)
Josep Lluís Nuñez (1978–2000)
Joan Gaspart (2000-03)
Joan Laporta (2003-10)
Elektitaj eskmenaĝeroj |
|
|
|
Elektitaj eksludantoj |
| |
| |
| |
|
Libroj |
Morbo: The Story of Spanish Football (2003), Phil Ball.
Barça: A People’s Passion (1998), Jimmy Burns.
Referencoj |
↑ Futbol Club Barcelona honours; FCBarcelona.cat
↑ European club facts: FC Barcelona; uefa.com
↑ http://www.fcbarcelona.cat/futbol/primer-equip
Eksteraj ligiloj |
- FCBarcelona.cat - Oficiala paĝaro
angle Oficiala Kanalo ĉe YouTube