Mezuro




Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Mezuro (apartigilo).



Mezur-indikiloj: akvotemperaturo, kurento kaj oleopremo.


Mezurado estas la tuto de agoj plenumataj per mezuriloj kun celo trovi nombran valoron de mezurinda grando en akceptita mezurunuo. Mezuro estas unu el tiaj agoj aŭ ties rezultanta valoro mem. Oni distingas du manierojn de mezurado:



  • rektan mezuradon: oni komparas la mezuratan valoron kun baza valoro – ekzemple, kiam oni uzas graditan liniilon

  • nerektan mezuradon, kiu estas bazita sur konata dependo de trovinda grando kaj senpere mezurebla grando.




Enhavo






  • 1 Karakteriziloj


  • 2 La SI-unuoj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Proverboj


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Referencoj





Karakteriziloj |


La rezulton de mezurado karakterizas tri ecoj:



  • la nombra valoro de la rezulto kaj la mezur-unuo (skalo)

  • la necerteco de la mezurado

  • la kondiĉoj de la mezurado


Ĉiu grando havas siajn mezurunuojn, ekzemple la longon oni mezuras per metroj, kilometroj, mejloj, parsekoj depende de la landoj kaj celoj. Pro la abundeco de diversaj mezurunuoj kaj ilia ordigo la 11-a ĝenerala konferenco pri mezuroj en 1960 aprobis internacian sistemon de fizikaj grandoj. Ĝi nomiĝas Sistemo Internacia de Unuoj (france: Système International), mallonge SI. SI esence estas la moderna versio de la metra sistemo.


Se la necerteco ne estas indikata eksplicite, oni indikas ĝin per la nombro de donataj ciferoj. Ekzemple mezur-valoro de 152 (en iaj unuoj) kutime indikas, ke la supozata rezulto estas inter 151,5 kaj 152,5, sed rezulto de 152,83 supozeble estas inter 152,825 kaj 152,835, do havas malpli grandan necertecon.


Por mezurado ĝenerale necesas difini aŭ indiki la kondiĉojn, ĉar la rezulto ofte dependas de la mezura medio. Ekzemple la volumeno de solidaĵo aŭ la premo de gaso ĝenerale kreskas kun la temperaturo. Pri multaj ĉiutagaj mezuradoj tio estas neglektebla, ekzemple por mezurado de la alto de homo (kiu tamen iom diferencas inter mateno kaj vespero).



La SI-unuoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo SI.

La SI-sistemo difinas bazan unuon por ĉiu el la sep bazaj fizikaj grandoj:



  • La SI-unuo de la longo estas la metro.

  • La SI-unuo de la maso estas la kilogramo (ne la gramo, kvankam ĝi estas facile kalkulebla el ĉi tiu).

  • La SI-unuo de la tempo estas la sekundo.

  • La SI-unuo de la elektra kurento estas la ampero.

  • La SI-unuo de la temperaturo estas la kelvino.

  • La SI-unuo de la materikvanto estas la molo.

  • La SI-unuo de la lumintenso estas la kandelo.


Ĉiuj aliaj grandoj estas mezureblaj per kombinoj de ĉi tiuj bazaj unuoj. Ekzistas ankaŭ grandoj sen-unuaj aŭ "sen-dimensiaj", ekzemple la angulo, mezurebla per radianoj; unu radiano estas la angulo, kies arko identas al la radiuso, kaj ĉi tiu difino estas sendependa de la unuo de longo. Angul-mezurado per gradoj estas transkalkulebla al radianoj per multipliko per π/180 aŭ divido per proksimume 57,29578.



Vidu ankaŭ |



  • Mezuriloj

  • Mezurunuoj

  • Dimensia analitiko

  • Ekonometrio

  • Observado



Proverboj |


Ekzistas pluraj proverboj pri mezur(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo. 







  • Citaĵo

     Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu. 







  • Citaĵo

     Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro. 



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.unc.edu/~rowlett/units/index.html

  • http://web.archive.org/20051105131617/www.geocities.com/qubestrader/conversion.html

  • http://www.euromet.org/docs/pubs/docs/Metrology_in_short_2nd_edition_may_2004.pdf

  • http://www.kujon.net/p-szkola,s-podrecznik,id-4,index.php



Referencoj |




  1. Lernu











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg