Motaciledoj









Motaciledoj

Motacilla alba yarrellii
Nigradorsa motacilo (Motacilla alba yarrellii)

Biologia klasado




























Regno:
Animaloj
Animalia

Filumo:
Ĥorduloj
Chordata
Klaso: Birda klaso
Aves
Ordo: Paseroformaj
Passeriformes
Familio: Motaciledoj
Motacillidae


Motaciledoj estas familio (biologio) el malgrandaj paseroformaj birdoj kun mezaj al longaj vostoj. La familio enhavas 65 speciojn en 6 genroj, kiuj inkludas pipiojn, motacilojn, makroniksojn kaj aliajn. Ili ĉefe manĝas insektojn. La makroniksoj aŭ longunguloj estas nur en Afriko, dum motaciloj estas ĉefe en Eŭropo, Afriko kaj Azio, kun du specioj migrantaj kaj reproduktantaj en Alasko. La pipioj havas pli tutmondan distribuadon, ĉar troviĝas ĉefe en la Malnova Mondo sed ankaŭ en Ameriko kaj oceanaj insuloj kiel Novzelando kaj la Falklandoj.




Enhavo






  • 1 Aspekto


  • 2 Kutimoj


  • 3 Genroj kaj specioj


  • 4 Notoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Aspekto |


Motaciloj, pipioj kaj longunguloj estas sveltaj, malgrandaj al mezgrandaj paserinoj, game el 14 al 17 cm longe, kun mallongaj koloj kaj longaj vostoj[1]. Ili havas longajn, palajn krurojn kun longaj fingroj kaj krifoj, ĉefe la malantaŭa fingro kiu povas esti ĝis 4 cm longa en kelkaj longunguloj. Ne estas seksa dimorfismo laŭ grando.


Ĝenerale la fortikaj longunguloj estas pli grandaj ol la pipitoj kaj motaciloj. Longunguloj povas pezi ĝis 64 g, dum la pezogamo de pipioj kaj motaciloj estas 15-31 g. Maskla plenkreskulo de longunguloj havas brilkolorajn subajn partojn.


La plumaro de plej tipaj pipioj estas brunstriitaj birdoj kun blankaj aŭ blankstriitaj vost-eĝoj iom similaj al alaŭdoj, kvankam kelkaj specioj havas pli brilajn plumarojn, ĉefe la Orpipio de nordorienta Afriko. La genro pipioj estas malpli svelta ol la genro Motaciloj. Kelkaj pipioj havas longan ungegon je la postaj piedfingroj. Iliaj seksoj estas samkoloraj.


La genro Motaciloj estas sveltaj kaj klare rimarkindaj desegnitaj birdoj de ĉefe blankaj kaj nigraj koloroj, sed ankaŭ flavaj, kun svelta beko, longaj kruroj kaj longa vosto. Iliaj seksoj estas pli malpli klare distingeblaj. Ili nestumas sur la tergrundo, en rokoj aŭ fendoj.



Kutimoj |


Plej parto de motaciledoj estas surgrundaj insektovoraj[1] de malferma kamparo. Ili okupas preskaŭ ĉiujn disponeblajn habitatojn, el strando al alta montaro. Motaciloj preferas pli humidajn habitatojn ol pipioj. Kelkaj specioj uzas arbarojn, ekzemple la Hinda dendronanto, kaj aliaj specioj uzas arbarajn montarrojojn, kiel la Montarmotacilo aŭ la Afrika montarmotacilo.


Motaciledoj manĝas ampleksan gamon de senvertebruloj, ĉefe insektoj, sed ankaŭ araneoj, vermoj, kaj etaj akvomoluskoj kaj artropodoj. Ĉiuj specioj ŝajne estas diversaj en siaj dietoj, kaj la plej komune predata manĝero de iu specio aŭ populacio kutime montras la lokan disponeblon.


Kun la escepto de la Hinda dendronanto, ili nestumas surgrunde[1], kie la ino demetas ĝis ses punktitajn ovojn.



Genroj kaj specioj |



  • Genro Anthus: tipaj pipioj

    • (ĉirkaŭ 40 specioj):


    • Granda pipio Anthus richardi


    • Rufa pipio Anthus rufulus


    • Cinamopipio Anthus cinnamomeus


    • Novzelanda pipio Anthus novaeseelandiae


    • Senmarka pipio Anthus leucophrys


    • Valpipio Anthus vaalensis


    • Palventra pipio Anthus pallidiventris


    • Melinda pipio Anthus melindae


    • Kimberleja pipio Anthus pseudosimilis


    • Sablopipio Anthus campestris


    • Godlevska pipio Anthus godlewskii


    • Bertelota pipio Anthus berthelotii


    • Longbeka pipio Anthus similis


    • Larĝstria pipio Anthus latistratus


    • Mallongvosta pipio Anthus brachyurus


    • Malgranda pipio Anthus caffer


    • Arbopipio Anthus trivialis


    • Nilgiria pipio Anthus nilghiriensis


    • Hinda pipio Anthus hodgsoni


    • Tundropipio Anthus gustavi


    • Herbejpipio Anthus pratensis


    • Ruĝgorĝa pipio Anthus cervinus


    • Rozpipio Anthus roseatus


    • Akvopipio Anthus spinoletta


    • Rokpipio Anthus petrosus


    • Okraventra pipio Anthus rubescens


    • Arbarpipio Anthus sylvanus


    • Spraga pipio Anthus spragueii


    • Mallongbeka pipio Anthus furcatus


    • Helmajra pipio Anthus hellmayri


    • Flava pipio Anthus lutescens


    • Ĉakoa pipio Anthus chacoensis


    • Korendera pipio Anthus correndera


    • Naterera pipio Anthus nattereri


    • Bogota pipio Anthus bogotensis


    • Antarkta pipio Anthus antarcticus


    • Novgvinea pipio Anthus gutturalis


    • Sokoka pipio Anthus sokokensis


    • Flavtufa pipio Anthus crenatus


    • Striventra pipio Anthus lineiventris


    • Flavbrusta pipio Anthus chloris


    • Longvosta pipio Anthus longicaudatus


    • Montopipio Anthus hoeschi




  • Genro Tmetothylacus

    • Orpipio aŭ Tmetotilako, Tmetothylacus tenellus



  • Genro Motacilla: tipaj motaciloj - 11 specioj


    • Blanka motacilo aŭ Griza motacilo Motacilla alba - eble parafiletika


      • Nigradorsa motacilo Motacilla alba yarrellii


      • Nigradorsa motacilo Motacilla (alba) lugens




    • Japana motacilo Motacilla grandis


    • Blankabrova motacilo Motacilla madaraspatensis


    • Mekonga motacilo Motacilla samveasnae


    • Makulmotacilo Motacilla aguimp


    • Citronmotacilo aŭ Siberia motacilo Motacilla citreola - eble parafiletika


    • Flava motacilo Motacilla flava - parafiletika


    • Nigrakapa flava motacilo (Motacilla flava feldegg)


    • Montarmotacilo Motacilla cinerea


    • Kablanda motacilo Motacilla capensis


    • Madagaskara motacilo Motacilla flaviventris


    • Afrika montarmotacilo Motacilla clara




  • Genro Dendronanthus

    • Dendronanto aŭ Hinda dendronanto Dendronanthus indicus



  • Genro Macronyx: Makroniksoj aŭ Longunguloj


    • Kablanda makronikso, Macronyx capensis


    • Flavgorĝa makronikso, Macronyx croceus


    • Fuleborna makronikso, Macronyx fuellebornii


    • Ŝarpea makronikso, Macronyx sharpei


    • Flavkola makronikso, Macronyx flavicollis


    • Orgorĝa makronikso, Macronyx aurantiigula


    • Ruĝgorĝa makronikso, Macronyx ameliae


    • Grimvuda makronikso, Macronyx grimwoodi.




Notoj |




  1. 1,01,11,2Clancey, P.A.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 172–173. ISBN 1-85391-186-0.




Eksteraj ligiloj |



  • Filmetoj de Motaciledoj ĉe Internet Bird Collection



  • Motaciledoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Motaciledoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Motaciledoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)










Portala ikono Portalo pri Birdoj








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg