Hispana nacia teamo de futbalo
Hispanio | ||
---|---|---|
asocio | Real Federación Española de Fútbol Reĝa Hispana Futbal-Federacio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Vicente del Bosque | |
golreĝo | Raúl (44) | |
FIFA kodo | ESP | |
unua matĉo | Hispanio 1-0 Danio 1920 | |
plej granda gajno | Hispanio 13-0 Bulgario 1933 | |
plej granda perdo | Anglio 7-1 Hispanio 1931 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 13 (unua en 1934) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 2010 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 9 (unua en 1964) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 1964, 2008 kaj 2012 | |
La Hispana nacia teamo de futbalo, hispane «La Selección española de fútbol», estas la landa vira teamo de la Reĝa Federacio Hispana de Futbalo (hispane «Real Federación Española de Fútbol». Laŭ la rangolisto de la internacia federacio FIFA la teamo estas inter la dek plej bonaj de la mondo.
La kromnomon La Furia Roja ("la furiozo ruĝa") la teamo ekhavis dum la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno, kie la hispana teamo, en grandparte ruĝaj sportaj vestaĵoj, surprize atingis la arĝentan medalon.
La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 - kaj gajnis ĝin la 29-an de junio 2008.
En la Futbala Mondpokalo 2010 la teamo (vidu la navigilan informkeston sube) unuafoje atingis la finalon kaj la 11-an de julio 2010 venkis kontraŭ la nederlanda nacia teamo de futbalo. Post tio okazis enorma celebrado unue en Madrido kun akcepto ĉe la palacoj kaj de la reĝo kaj de la prezidento kaj poste surstrate la 12-an de julio. Poste la futbalistoj ekferiis kaj veturis al iliaj naskiĝlokoj por respektivaj omaĝoj. Tiu venko havis eĉ politikajn kaj ekonomiajn sekvojn: konsumado kreskis kaj eĉ multaj entreprenoj promesis redonon de pagoj se Hispanio venkos kiam tio ne estis tiom certa kaj nun ili devas redoni tion, sed ankaŭ la vendado kreskis danke al tia promeso kaj ili pli malpli povos plenumi ĝin.
Same la teamo venkis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainio.
Vidu ankaŭ |
- kataluna nacia teamo de futbalo
- Paŭlo (polpo)
|
|
|
|
|