Somalio







































































































جمهورية الصومال

Jumhuuriyadda Dimoqraadiga Soomaliya

Somalia Demokratia Respubliko

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Qolobaa Calankeed

Situo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Mogadiŝo

Oficiala(j) lingvo(j)

somala lingvo, araba lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

islamo

Areo
 % de akvo

637,657 km²
1,6 %

Loĝantaro

10 495 583

Loĝdenso

13 loĝ./km²

Horzono
UTC+03:00

Interreta domajno

.so

Landokodo
SOM

Telefona kodo
+252

Plej alta punkto

Ŝimbiriso

Plej malalta punkto

Hinda Oceano
Politiko

Politika sistemo
federacia respubliko

Ŝtatestro
Mohamed Abdullahi Farmajo

Nacia tago

1-a de julio

Sendependiĝo disde Britio kaj Italio

1-a de julio 1960
Ekonomio

Valuto

somalia ŝilingo (SOS)

MEP
laŭ 2007
– suma

$5,575 mlrd
– pokapa
$ 600







v  d  r


Information icon.svg



SomalioSomalujo (somale Soomaaliya; arabe الصومال aṣ-Ṣūmāl) estas lando en la ekstrema orienta Afriko je la Korno de Afriko. Ĝi limiĝas en la oriento kun la Hinda Oceano, en la nordo kun ties Adena Golfo, en la okcidento kun Ĝibutio kaj Etiopio kaj en la sudo kun Kenjo. La landonomo deduktiĝas de la popolo de la somaloj, kiu konsistigas la plimultegon de la loĝantaro kaj ankaŭ loĝas en la najbarlandoj.


Somalio ekestis kun la kunigo de la kolonioj brita- kaj itala Somallando, kiuj en 1960 komune sendependiĝis. Ekde la faligo de la aŭtoritata registaro sub Siad Barre en la jaro 1991 la lando suferas internan militon kaj havis almenaŭ ĝis la formado de mondvaste agnoskita provizora registaro en la jaro 2000 neniun funkciantan registaron. La provizora registaro kontrolas tamen nur parton de la lando. La nordo de Somalio fakte estas sendependa ekde 1991 kiel Somalilando. En aliaj vastaj landopartoj regas lokaj klanoj, militestroj kaj aliaj agantoj, kiuj parte – kiel en Puntlando, Galmudugo kaj Maĥiro – ankaŭ oficiale alstrebas aŭtonomion aŭ sendependecon.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Regionoj kaj distriktoj


  • 4 Ekonomio


  • 5 Demografio


  • 6 Kulturo


  • 7 Ekstera politiko


  • 8 Internaj ligiloj


  • 9 Notoj


  • 10 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Ĉefartikolo: Geografio de Somalio

Somalio situas en la oriento de la afrika kontinento, ĉe la Korno de Afriko sur la somalia duoninsulo. La norda parto de la lando estas plejparte montoriĉa kaj en la somalia alta lando averaĝe 900 ĝis 2.100 m super marnivelo; la plej alta monto estas la Ŝimbiriso (2.416 m). Suden etendiĝas ebenaĵo kun averaĝa alteco de 180 m. La riveroj Juba kaj Ŝabeele fontas en Etiopio kaj trafluas la sudon de Somalio kaj per tio la somalian dezerton en la Hindan Oceanon. La 2.720 km longa bordolinio estas la plej longa el ĉiuj de la afrikaj landoj.


La klimaton de Somalio influas la Musono-ventoj, tutjara varmego, malregulaj pluvadoj kaj ĉiam denove revenaj aridaj periodoj. Krom en la monto- kaj bordoregionoj la averaĝa maksimuma tagotemperaturo estas inter 30 kaj 40 °C.
La sudokcidenta musono provizas la regionon de Mogadiŝo per relative milda klimato en la monatoj de majo ĝis oktobro. Inter decembro kaj februaro la nordorienta musono alportas simile mildan klimaton. En la t.n. Tangambili-Periodo inter ambaŭ musonoj (oktobro ĝis novembro kaj marto ĝis majo) estas varmega kaj humida.


Gravaj urboj en Somalio estas Mogadiŝo, Hargeysa, Merka, Berbera, Boosaaso kaj Kismaayo.



Historio |


Cefa artikolo: Historio de Somalio

Somalio estis dum la tuta unua duono de la 20a jarcento kolonio respektive de Britio (la nordo kiel Brita Somalio) kaj de Italio, la cetera parto kiel Itala Somalio. En 1960 ambaŭ partoj unuiĝis, oni deklaris la sendependecon kaj la unua prezidanto estis Aden Abdullah Osman Daar.


En 1988, eĉ antaŭ la renverso de la reĝimo de Muhamad Siad Barre, komenciĝis militagoj inter diversaj grupoj. En la nordo de la lando komenciĝis armita ribelo transformiĝinta en civila milito. En 1991 jam post la falo de Siad Barre, ribelinta regiono dispartiĝis kun la nomo Somalilando (ĉefurbo Hargeysa), sed internacia socio ne agnoskas ĝin. En 1998 sur Somalia teritorio estis deklarita ankaŭ unu ŝtato – Puntlando (ĉefurbo Garoz). Ĉiuj klopodoj de UNO kaj internaciaj organizaĵoj por reguligo de la Somalia problemo restas senrezultaj.


Fine de la jaro 2006 etiopia armeo invadis la landon por restarigi tie civilan ordon kaj laŭleĝan registaron. Al Ŝabab (arabe الشباب, "la junularo"), per plena nomo Harakat al-Ŝabab al-Muĝahedin (HSM; arabe حركة الشباب المجاهدين‎, Ḥarakat ash-Shabāb al-Mujāhidīn; Somali: Xarakada Mujaahidiinta Alshabaab, laŭvorte "Muĝahedina Junulara Movado", estas terorisma milico de salafisma ĝihadismo, kiu estas partoprenanto en la interna milito en Somalio. En 2012 ĝi petis aliĝon al la terorisma organizaĵo Al-Kaida. En 2014 ĝi havis 7000 ĝis 9000 batalantojn.



Regionoj kaj distriktoj |




Politika mapo de Somalio


Ĉefa artikolo: Regionoj de Somalio

Antaŭ la komenco de la Enlanda Milito, Somalio estis dividita laŭ 18 regionoj (gobollada, singulare gobol), kiuj estis siavice subdividitaj en distriktoj. La regionoj estis la jenaj:







  1. Awdal


  2. Bakool


  3. Banaadir


  4. Bari


  5. Bay


  6. Galguduud


  7. Gedo


  8. Hiiraan


  9. Jubbada Dhexe




  1. Jubbada Hoose


  2. Mudug


  3. Nugaal


  4. Sanaag


  5. Shabeellaha Dhexe


  6. Shabeellaha Hoose


  7. Sool


  8. Togdheer


  9. Woqooyi Galbeed





Tamen fakte, norda Somalio estas nuntempe dividita en la preskaŭsendependaj ŝtatoj de Puntlando, Somalilando, Galmudugo kaj Maĥiro. La sudo estas almenaŭ oficiale regata de Transira Federacia Registaro, kvankam ankaŭ ĝi fakte estas regata de diversaj Islamaj grupoj krom la urboj de Baidoa kaj Mogadiŝo. Laŭ la fakta konsidero estus do 27 regionoj.



Ekonomio |





Koka-kolaa fabrikejo en Mogadiŝo, Somalio.




La haveno de Mogadiŝo en 1992.




La ekonomio de la lando baziĝas en la brutobredado kaj diversaj eksportadoj al landoj kiel Barato, Omano, Kataro, Sauda Arabio kaj Jemeno inter aliaj. Landoj kiel Ĝibutio, Kenjo kaj Barato sendas varojn. Post la epoko de Siad Barre la lando transformiĝis el socialisma ekonomio al libera merkato. Nuntempe Somalio dependas de la eksterlanda helpo, inkluzive de sendaĵoj de elmigrintoj, pli grandkvantaj ol la eksterlanda helpo mem, ĉar la socipolitika situacio ne permesas disvolvigon.


Agrikulturo estas la plej grava sektoro, kaj ene de ĝi brutobredado respondecas pri 40% de la MEP kaj ĉirkaŭ 65% de la eksporta enspezo. Nomadoj kaj duonnomadoj, kiuj dependas el brutobredado, estas ankoraŭ granda parto de la loĝantaro. Post brutobredado, bananoj estas la ĉefa eksporta varo; sukero, sorgo, maizo kaj fiŝoj estas produktoj por la interna merkato. La eta industria sektoro, bazita en la industriigo de agrikulturaj produktoj, estigas 10% de la MEP.


Usonaj kaj ĉinaj petrolentreprenoj klopodas ekspluati nafton kaj aliajn naturajn rimedojn en Somalio. Petrolentrepreno de Sidnejo, nome Range Resources, asertas, ke Puntlando en la nordo havas kapablon produkti inter 5 kaj 10 miliardojn da nafto-bareloj.[1] La mineralaj kuŝejoj kaj riĉoj ne estas ekspluatataj pro la socipolitika situacio. Lastatempe komenciĝis nova enspezofonto en la Pirateco en Somalio.



Demografio |




Evoluo de la loĝantaro laŭ miloj de loĝantoj.


Somalio havas kalkulitan loĝantaron de ĉ. 8,5 milionoj de personoj. Tiu kalkulo malfacilas pro la komplika politika situacio de la lando kaj pro la nomada vivmaniero de granda parto de la loĝantoj. La lasta censo estas de 1975, kaj sur tiu baziĝas kelkaj el la eksterlandaj politikanalizistoj. Tamen, la indico de kresko de la populacio de Somalio estas unu de la plej altaj de Afriko kaj de la mondo, ĉirkaŭkalkule en gamo de 15 al 25 milionoj de loĝantoj, laŭ kelkaj fakuloj.


Aktuale, 60% de la somaloj estas nomadaj paŝtistoj de bovoj, kameloj, ŝafoj kaj kaproj. 25% de la loĝantoj estas farmistoj setlitaj en la fruktodonaj regionoj inter la riveroj Juba kaj Shebelle, sude de la lando. La resto de la populacio koncentriĝas en la urbaj areoj.


Kiel sekvo de la milito Somalio havas grandan komunumon de rifuĝintoj for de la lando, unu de la plej grandaj de Afriko. Oni ĉirkaŭkalkulas la milionon de rifuĝintoj for de la kontinento.


Loĝantaro:
8.863.338


Aĝostrukturo:

0-14 jaroj:
44,4% (viroj 1.973.294; virinoj 1.961.083)

15-64 jaroj:
53% (viroj 2.355.861; virinoj 2.342.988)

65 jaroj aŭ pliaj:
2,6% (viroj 97.307; virinoj 132.805) (ĉirkaŭkalkulo 2006)


Kreskindico:
2,85% (ĉirkaŭkalkulo 2006)


Naskindico:
45,13 naskoj/1.000 loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo 2006)


Mortindico:
16,63 mortoj/1.000 loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo 2006)


Indico de migrado:
0 migranto(j)/1.000 loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo 2006.)


Proporcio de seksoj:

je nasko:
1,03 viroj/virino

malpli de 15 jaroj:
1,01 viroj/virino

15-64 jaroj:
1,01 viroj/virino

65 jaroj aŭ pli:
0,73 viroj/virino

totala populacio:
1 viro/virino (ĉirkaŭkalkulo 2006)


Indico de infanmorto:
114,89 mortoj/1.000 naskoj (ĉirkaŭkalkulo 2006)


Vivdaŭro je nasko:

totala populacio:
48,47 jaroj

viroj:
46,71 jaroj

virinoj:
50,28 jaroj (ĉirkaŭkalkulo 2006)


Indico de fekundeco:
6,76 gefiloj naskitaj/virino (ĉirkaŭkalkulo 2006)


Nacieco:

nomo:
Somalo(j)

adjektivo:
Somala


Etnoj:
Somaloj 96%, Bantuoj 3,1%, blankuloj kaj aliaj 0,9%


Religioj:
islamaj 98,4%, Kristanismo kaj aliaj religioj 1,3%
Lingvoj:
Somala (oficiala), Araba, Itala, Angla


Analfabetismo:

difino:
de 15 jaroj aŭ pli kiuj povas legi kaj skribi

totala populacio:
37,8%

viroj:
49,7%

virinoj:
25,8% (ĉirkaŭkalkulo 2001)



Kulturo |


La somala kulturo baziĝas ĉefe sur Islamo kaj sur poezio, kaj disvolviĝis laŭlonge de la jaroj laŭ parola tradicio. La parolfluo estas kapablo ĉefe konsiderata inter somaloj, ĉefe ĉe politikistoj aŭ religiaj estroj.



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Malaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj.

La kvanto de parolataj lingvoj en la landoj estas sufiĉe malgranda kompare kun aliaj afrikaj landoj. La granda parto de la loĝantoj parolas la somalan, kvankam la etnoj de la bajunoj kaj bravanoj parolas ankaŭ dialektojn de la svahila. Pro religiaj kaj geografiaj kialoj la araba estas alte etenda, kaj pro historiaj kialoj oni konsideras la anglan kaj la italan kiel la eksterlandaj lingvoj plej uzataj.



Ekstera politiko |


African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Somalio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.



Internaj ligiloj |



  • Afriko

  • Listo de urboj de Somalio

  • Somala lingvo

  • Somaloj

  • Pirateco en Somalio

  • Itala Somalio

  • Brita Somalio



Notoj |





  1. Exploration rights in Somalia for Chinese oil giant CNOOC




Eksteraj ligiloj |



  • Folkloraj informoj (france)


  • http://eo.mondediplo.com/article1191.html Artikolo pri Somalio el "Le Monde Diplomatique" en esperanto, feb. 2007






  • Somalio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Somalio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg