Kataro




Tiu ĉi artikolo temas pri lando sur Araba duoninsulo. Pri aliaj signifoj termas artikolo Kataro (apartigilo).
































































دولة قطر

Daŭlat Katar

Katara Ŝtato

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: As Salam al Amiri

LocationQatar.png

Bazaj informoj

Ĉefurbo

Doho

Oficiala(j) lingvo(j)

araba lingvo

Loĝantaro

2 168 673

Horzono
UTC+03:00

Interreta domajno

.qa

Landokodo
QAT

Telefona kodo
+974

Plej alta punkto
Qurayn Abu al Bawl

Plej malalta punkto

Persa Golfo
Politiko

Ŝtatestro

Tamim bin Hamad Al Thani
Ekonomio

Valuto

katara rialo







v  d  r


Information icon.svg





Doha, la ĉefurbo


Kataro (arabe: قطر, Katar), oficiale Ŝtato Qatar (arabe : Dawlat Qaṭar,دولة قطر) estas emirlando en sudokcidenta Azio kaj Meza Oriento. La lando okupas malgrandan duoninsulon de la pli granda Araba Duoninsulo. Sude ĝi limas kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, norde, oriente kaj okcidente ĝis estas ĉirkaŭita de la Persa Golfo. La ĉefurbo estas Doha.


Kataro estas membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL aŭ OPEC) kaj de asociita membro de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF) depost la 13-an octobre 2012[1] sed konstestita. Iuj komentistoj kritikas ke la OIF perdas ĝian specifecon, ĉar ĝi kreskadas integrante landojn kiuj ne estas konsideritaj franclingvaj[1].




Enhavo






  • 1 Kulturo


  • 2 Lingvoj kaj edukado


  • 3 Historio


  • 4 Geografio


  • 5 Urboj


  • 6 Ekonomio


  • 7 Demografio


  • 8 Sporto


  • 9 Amaskomunikiloj


  • 10 Politiko


  • 11 Religio


  • 12 Vidu ankaŭ


  • 13 Referencoj


  • 14 Ekstera ligilo





Kulturo |


Krom la muzeo Mathaf: Araba Muzeo de Moderna Arto, la plej granda muzeo en Doha estas la muzeo pri islama arto, kiu estas pli granda ol la nacia muzeo de Kataro. Kataro ne postulas specialan vestokodon al eksterlandanoj. Ardah (Araba : العرضة‎) estas la nacia (folklora) danco. Grava instanco en la kultura vivo kaj nacia heredaĵo estas la Qatar Foundation.


La emirato gigante investas monon en kulturo, edukado kaj la sanitara sistemo, kiu ankaŭ promesas liberan kuracan prizorgon al gastlaboristoj.[2]



Lingvoj kaj edukado |


La araba lingvo estas oficiala lingvo, sed al la angla lingvo kiu komprenas plimulton de la loĝantoj estas pli kaj pli kutima por komercaj kaj edukaj celoj. La monunuo estas la katara rial. Farsi (aŭ persa) estas la dua plej grava fremda lingvo, Rezulte de la multkultura mozaiko de la lando, ankaŭ multaj aliaj lingvoj estas parolataj kiel: la hindan, la tamilan, la nepalan, la baluĉan (43,900), la egiptan varianton de la araba (43,900), la anglan (30,700), la malajalan (59,300), Najdi parolatan araban (43,900), la nord-levantparolantan araban (432,000), la sinhalan (43,900), la sud-levantparolantan araban (294,000), la sudparolantan araban (43,900), la tagalogan (96,600) kaj la urduan (138,000)[3].



Historio |


Kataro estas unu el pluraj historiaj emirlandoj de la Araba Duoninsulo. Ĝi estis unu el la Ŝtatoj de Batalhalto.


La ŝtato estas sendependa lando ekde la 3-a de septembro de 1971. Diference de aliaj najbaraj emirlandoj Kataro decidiĝis ne fariĝi parto de Sauda Arabio aŭ Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.


Malkovro de krudnafto komence de la kvardekaj jaroj tute ŝanĝis la nacian ekonomion. Antaŭe Kataro estis malriĉa fiŝkaptista lando kun vasta malriĉeco. Nun la lando havas altan vivnivelon.



Geografio |



La katara duoninsulo elkuras 160 km en la Persan Golfon. Plimulto de la lando estas ebenaĵa dezerta plataĵo kovrita de sablo.




Mapo de Kataro.



Urboj |


Doha aŭ arabe Ad-Dauhá, ĉefurbo de Kataro, estas la plej grava el la lando kaj tie vivas pli ol duono de la loĝantoj. Dua plej granda urbo estas Al Rayyan (arabe : الريان). Pli ol 90 % kataranoj vivas en urboj.



Ekonomio |


Kataro estas la plej riĉa lando de la mondo[2]. La valuto de la lando estas la katara Rial (QR), kiu estas dividita en 100 dirhamoj. La centra banko de la lando konservas la interŝanĝon kun la dolaro konstanta je 3,65 rial po dolaro.


La naciaj enspezoj de Kataro devenas ĉefe el krudnafto kaj tergaso. Rezervoj de krudnafto estas taksataj al 15 miliardoj da bareloj (2,4 km3). La riĉeco kaj la vivnivelo de kataranoj estas komparebla kun okcidenta Eŭropo.



Demografio |


Pro la fakto ke la plimulto de la loĝantoj estas almigrintoj laborantaj en la krudnafta industrio, Kataro estas kultura mozaiko.


Nur 20% de la loĝantaro estas katarana. En Kataro vivas pli da baratanoj (630 000) kaj nepalanoj (400 000) ol Kataranoj. Fine de septembro 2017 la lando havis 2 634 234 loĝantojn[4]. Ĉirkaŭ la duono de la loĝantaro vivas en aŭ cirkaŭ la ĉefurbo (Doha).



Sporto |


En 2022, Kataro fariĝos la unua araba lando por gastigi la futbalan mondpokalon.[2] Ankaŭ kuradkonkursoj kun kameloj estas popularega sporto[2].



Amaskomunikiloj |


Iuj kataraj tagĵurnaloj estas verkitaj en la araba (Al-Raya, Al-Sharq kaj Al-Watan), aliaj estas en la angla : Gulf Times (angla versio de Al-Raya) kaj The Peninsula (angla versio de Al-Sharq). La unua televida kanalo, Qatar Television, estis lanĉita en 1970. En 2018, Raportistoj Sen Limoj klasifikis Kataron je la 125-a loko en la monda klasifikado de gazetara libereco, pro la malhelpoj kaj cenzurado de ĵurnalistoj kiuj pritraktas aferojn de la reĝa familio, la registaro kaj islamo[5]. Al-Ĝazira (Al Jazeera) estas tutmonde konata televida kanalo kiu ekzistas en du formoj, unu por eksterlanda celgrupo kaj alia por la enlanda. Ambaŭ havas malsimilan enhavon sed ko-ekzistas[2].



Politiko |


Kataro estas tradicia monarĥio sub regado de emiro Hamad bin Ĥalifa at-Tani. Familio de at-Tani regas ekde duono de la 19-a jarcento. Islama juro dominas en familiaj kaj personaj aferoj. Civitanoj de Kataro ne pagas imposton el enspezoj.


Kvin arabaj landoj (Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno, Jemeno kaj Sauda Arabio) anoncis la 5-an de junio 2017 ke ili volas rompi ĉiujn diplomatiajn rilatojn kun Kataro kaj fermi ilian aerspacon kaj akvojn por transportoj el Kataro.


La 25-an de oktobro 2017, interkonsento por defendo kaj armea kunlaborado estis subskribita inter Kataro kaj Rusio, samkiel memorando pri kunlaboro en la kampo de lilverado de armiloj kaj la defendo de la aerspaco.[6]



Religio |


Islamo estas la ŝtata religio. La plimulto de kataranoj kredas en ŭahabismo, movado ene de la sunaismo. Al la ŝijaismo apartenas nur minoritato.




  • Kataro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Kataro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kataro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




Vidu ankaŭ |




  • Al-Ĝazira (Al Jazeera)

  • Listo de urboj de Kataro

  • Ligo de Arabaj Ŝtatoj

  • Qatar Foundation

  • Mathaf: Araba Muzeo de Moderna Arto

  • Nacia Biblioteko de Kataro



Referencoj |



  1. 1,01,1(franca) «Francophonie : l'entrée du Qatar comme membre associé fait polémique», Le Monde.fr, la 13-an de oktobro 2012, alirite la 8-an de decembro 2018.

  2. 2,02,12,22,32,4(germana) Geheimes Katar - Ein Emirat auf WM-Kurs, ZDF-dokumenta filmo, la 3-an de decembro 2018, alirite la 8-an de decembro 2018.


  3. (angla) Ethnologue : Qatar (2016)


  4. (angla) (en) Key Indicators, Ministry of Development, Planning and Statistics.


  5. (franca) Des médias pris dans la guerre de l'information, Reporters sans Frontières


  6. (franca) Le Qatar signe un accord de défense avec la Russie, AFP, la 26-an de oktobro, alirite la 8-an de decembro 2018.



Ekstera ligilo |



Informoj pri Kataro en la vikio de UEA






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg