Elizabeto la 2-a (Britio)

















































































Elizabeto la 2-a

Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando kaj aliaj Landoj de Commonwealth

Elizabeth II greets NASA GSFC employees, May 8, 2007 edit.jpg
Elizabeto la 2-a en 2007


Kronado

2-an de junio 1953

Antaŭulo

Georgo la 6-a

Tronheredonto

Karlo, princo de Kimrio

Titoloj

HM The Queen
HRH The Princess Elizabeth, Duchess of Edinburgh
HRH The Princess Elizabeth
HRH Princess Elizabeth of York

Persona informo

Plena nomo
Elizabeth Alexandra Mary

Naskiĝo

21-an de aprilo 1926 (1926-04-21) (92-jara)
en Anglio Mayfair, Londono, Anglio

Himno

God Save the Queen

Religio

Eklezio de Anglio [#]

Ŝtataneco

Unuiĝinta Reĝlando [#]

Lingvoj

angla lingvo • franca lingvo [#]
Familio

Dinastio

Dinastio Windsor

Patro

Georgo la 6-a

Patrino

Elizabeth Bowes-Lyon

Gefratoj
Princess Margaret, Countess of Snowdon [#]

Edzo

Princo Filipo, Duko de Edinburgo



Idoj

Karlo, princo de Kimrio
Princino Anne
Princo Andrew, duko de Jorko
Princo Edward, grafo de Wessex

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Ŝia Reĝina Moŝto, Elizabeto la 2-a de la Unuiĝinta Reĝlando, plennome angle Elizabeth Alexandra Mary WINDSOR [alizabet alegzandra mari ŭinza] (naskiĝis la 21-an de aprilo 1926) estas la nuna reĝino de Britio kaj Nord-Irlando, ektroninte en 1952.





Poŝtmarkoj pri la reĝino; la britaj poŝtmarkoj estas la nuraj en la mondo kiuj rajtas ne montri la nomon de la lando, sed ili devas montri la konturon de la reĝino.


Ŝi estas ankaŭ la reĝino de Antigvo-Barbudo, Aŭstralio, Bahamoj, Barbado, Belizo, Grenado, Jamajko, Kanado, Nov-Zelando, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Sent-Kristofo kaj Neviso, Sent-Lucio, Sent-Vincento kaj la Grenadinoj, kaj Tuvalo. Elizabeto regas ankaŭ la Komunumon de Nacioj (antaŭe la Brita Komunumo, angle British Commonwealth), kaj ŝi estas la ĉefgubernisto de la Eklezio de Anglio.


Elizabeto estis la pli aĝa filino de reĝo Georgo la 6-a. Ŝi kaj malproksima parenco, Filipo, la duko de Edinburgo, geedziĝis en 1947. Ili havas kvar infanojn: Charles, Anne, Andrew kaj Edward.


La 21-an de aprilo 1926, Princino Elizabeth Alexandra Mary naskiĝis en Londono; ŝi estis edukata private, kaj ŝarĝis sin per oficialaj deĵoroj aĝe 16 jarojn.


Dum la Dua mondmilito ŝi servis en la Auxiliary Territorial Service (Helpa Teritoria Servo), kaj per amendo al la Regenteca Akto ŝi fariĝis ŝtatkonsilanton je ŝia 18-a naskiĝfesto. Je la morto de Georgo la 6-an de februaro 1952, ŝi heredis la tronon dum ŝi estis en Kenjo kun sia edzo, kaj la 2-an de junio 1953 ŝi estis kronata. Ŝi festis la 50-an jaron de sia tronado en 2002, kaj la 60-an en 2012. La 9-an de septembro 2015 ŝi preterpasis la rekordon de Viktoria kaj fariĝis la plej longe tronanta monarĥo en la historio de Britio kaj Anglio.



Ordenoj kaj honorigoj |



Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg

Elizabeto la 2-a (Britio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.


Ster van de Orde van de Witte Leeuw 1922 - 1961.jpg

Elizabeto la 2-a (Britio) estas portanto de la Ordeno de la Blanka Leono, la plej alta ŝtata honorigo de Ĉeĥio (antaŭ 1993 de Ĉeĥoslovakio).


Vidu ankaŭ |


  • Elizabeta serenado



  • Elizabeto la 2-a (Britio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Elizabeto la 2-a (Britio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg