Hindia lingvo







































































Hindia lingvo

हिन्दी

Parolata en

Barato

Parolantoj
260 123 420

Denaskaj parolantoj
taksataj 370 milionoj

Fremdlingvo / dua lingvo por
155 milionoj

Skribo

nagario

Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro

Hindirana lingvaro

Hindarja lingvaro
Hindia



Oficiala statuso

Oficiala lingvo en

Barato, en la ŝtatoj Utar-Pradeŝo, Raĝastano, Madhja-Pradeŝo, Biharo, Harjano, Himaĉal-Pradeŝo, Ĝharkhando, Ĉhatisgaro, Utarakando, Delhio, Ĉandigaro, Andamanoj kaj Nikobaroj
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
hi
  ISO 639-2
hin
  ISO 639-3
hin
  Glottolog
hind1269

Angla nomo
Hindi

Franca nomo
hindi

Vikipedio






Emblemo de Vikipedio
Vizitu vikipedion en la hindia lingvo!









v  d  r


Information icon.svg



La hindia lingvo (nagarie: हिन्दी, IAST: Hindī), aŭ la moderna norma hindia lingvo (nagarie: मानक हिन्दी, IAST: Mānak Hindī) estas normigita kaj Sanskritigita registro[1] de la Hindustana lingvo.


Kune kun la angla, la hindia skribita per la nagaria skribsistemo estas la oficiala lingvo de la Registaro de Barato.[2]


Kiel lingvovario, la hindia estas la kvara plej parolata unua lingvo en la mondo, post la mandarena, la hispana kaj la angla.[3] Kune kun la urdua kiel hindustana lingvo, ĝi estas la tria plej parolata en la mondo post la mandarena kaj la angla.[4]




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Ĉefaj gramatikaj proprecoj


  • 3 pli detalaj eroj


  • 4 Bildaro


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Priskribo |


Se oni sumas



  • tiujn, kies gepatra lingvo ĝi estas (en granda parto de norda Barato)

  • tiujn, kiuj scipovas ĝin - ĉar ĝi estas kune kun la angla oficiala lingvo de la Barato, sume 352 milionoj.

  • la parolantojn de la Urdua lingvo (kiu estas fakte la sama lingvo skribita pere de la araba alfabeto, kio estas parolata aŭ uzita poeziverke de plurdekaj da milionoj da baratanoj, en Barato, kaj tiujn, kiuj parolas ĝin kiel oficiala lingvo de Pakistano (sed ĝi tute ne estas la plej parolata de tiu ĉi lando), t.e. 92 milionoj se oni sumas al la denaskajn la aliajn parolantojn.[mankas fonto]


La hindia lingvo estas rezulto de kontaktoj inter militista klaso de konkerintoj kaj la idiomo de la indiĝena loĝantaro. La hindia origina lingvo estis la popola idiomo de la regiono de Delhio , la ĥariboli. La eksteraj influoj estis ĉefe el




  • Persa lingvo : la oficiala lingvo de la invadintoj kaj de la islamaj kortegoj kaj kleraj medioj ĝis la 16-a jarcento (kaj eĉ plue),

  • ankaŭ Araba lingvo, ĉar la persa mem plenas de arabdevanaj vortoj, pro influo de la islamiĝo ;

  • ankaŭ influoj el la tjurka lingvaro evidentiĝas, ĉar gente la invadintoj estis ĉefe tjurkaj, tiu influo sentiĝas ĉefe en la gramatiko (1).[mankas fonto]


La moderna hindia lingvo proprasence estas kreado de la anglaj koloniantoj, kiuj instigis la hinduajn klerulojn rehindigi la urduan lingvon (interalie per elprenoj rekte el Sanskrito, kiel en eŭropeaj lingvoj oni kreis neologismojn el la Latino) por krei lingvon utiligeblan en la tuta Hinda kolonia imperio.[mankas fonto]


Tial la vortaro estas riĉega, ĉar duobla, eĉ foje triobla, ekzemple :



  • दृष्टि (dŗiŝţi) – el la sanskrito

  • निगाह (nigâh) el la persa

  • नज़र (nazar) el la araba


ĉiuj tri havas pli-malpli la saman signifon : rigardo, vidado



Ĉefaj gramatikaj proprecoj |



  • du genroj (ina, kaj vira) ĉe la substantivoj, kiujn oni devas memori kiam lernante ilin, kiel ĉe la franca

  • neniu difina artikolo nek nedifina artikolo, same kiel en la rusa aŭ en latino.

  • la rolmontriloj ne estas prepozicioj, t.e. lokataj antaŭ la vorto, sed « postpozicioj », lokataj post la vorto, kiel en la japana. Ekzemple : Bharat ki bhashaen = la lingvoj de Barato

  • preskaŭ neniu neregula verbo. Sed la konjugacia sistemo ofertas tre ampleksan gamon da modoj kaj nuancoj, ankoraŭ pliigita per la uzo de la komponitaj verboj. Ekzemple ne nur ekzistas kiel en la angla (kaj kiel en la angla sisteme uzata kiam temas pri ago konsiderata laŭ ĝia disvolviĝo) tempo « progresiva » sed ankaŭ « kontinue daŭranta », kaj « kutima ». Pere de la uzo en komponitaj verboj de लेना lena (proprasence : preni) kaj देना dena (proprasence : doni) aldonitaj al radiko de verbo oni donas al tiu jen iun ideon de « direktita al la aganto », aŭ « por sia propra intereso », jen tiun de « direktita al la objekto de la verbo » aŭ « farita ne por la propra intereso de la aganto sed ekzemple pro devo », simile la aldono de la verbo बैठना baiţhna (proprasence : sidi) indikas ke la ago « ne devis esti farita, ĝenanta, maldeca, altrudanta »

  • ekzistas multe da homonimoj kaj paronimoj (vortoj tute malsamaj kun tre proksima elparolo ekzemple : गली (galî) = strateto, sed गाली (gâlî) = insulto

  • la normala ordo de vortoj estas: subjekto komplementoj verbo. Kaj la ordo de la diversaj komplementoj estas reguligita. Sed fakte estas kiel en Esperanto: la "normala" ordo povas ĉiam esti ŝanĝita, sed tiam tio kreas stilajn efektojn, kaj emfazas la elementon kiu ŝanĝis lokon.



pli detalaj eroj |


  • Vortordo

Pri la vortordaj aferoj samas kiel en Esperanto, sed tion oni priskribas iom alimaniere:


- En Esperanto oni unue diras : la vortordo estas libera !
Poste oni diras, ke tamen estas « normala » neŭtrala vortordo, kaj, ke nur se oni volas doni emfazon al certa frazparto oni ŝanĝas ĝin.


- En la hindia oni diras, ke la vortordo estas tute fiksita, ke ĉiu vorto havas sian precizan laŭvican lokon en la frazo. Sed poste oni aldonas, ke oni ĉiam povas ŝanĝi la lokon de parto, kiun oni volas emfazi; kaj se oni legas urduan poezion oni konstatos, ke vortoj povas troviĝi en plej diversaj ordoj !


Do, jen la norma ordo :


Unua principo : la ordo estas : 1° subjekto 2° adverboj (esperante : e-vortoj) kun inter ili la ordo : pritempaj, prilokaj, kaj fine primanieraj 3° la nerekta objekto (dativo, al-komplemento) 4° la rekta komplemento 5° la verbo.


आप कल मुझे पैसा दीजिए । vi morgaŭ al mi monon bonvole donu

मैं हमेशा वहाँ बस से जाती हूँ। mi ĉiam tien perbuse iras

Se estas nea vorteto ( नहीं, न, मत ) ĝi troviĝas tuj antaŭ la unua elemento de la verbo, kiu entenas ties radikon. Kiam la verbo « esti » होना uzatas ĉu kiel ĉefverbo ĉu kiel helpverbo, ĝi povas esti forlasita en neaj frazoj kun नहीं


हमारे गाँव के लोग गोश्त नहीं खाते Niaj vilaĝaj homoj ne manĝas la viandon

Se estas ia demando-pronomo (aŭ pronomo kun komplementa vorto, vidu pliposte la frazon kun कितने दिन) ĝi lokiĝas tuj antaŭ la verbo


यह दुकान बंद कब होता है ? Kiam tiu butiko fermiĝas ?

  • Verbo « esti » - subjektaj pronomoj

mi estas मैं हूँ
ci estas तू है (1)
li, ŝi, ĝi estas वह, यह (2) है


ni estas हम हैं
vi estas तुम, आप (1) हो
ili estas वे, ये (2) हैं


(1) तू = ci uzatas nur direktante al: infanoj, personoj kun kiuj oni havas tre intiman rilaton, servistoj, alie havas sencon malestiman, (uzu ĝin nur singarde!)
Aliokaze la pluralo तुम estis uzata kiel respekta pluraligo (kiel ekzemple en la franca lingvo), sed tio nur plu estas vera en vilaĝoj, en urboj ĝi iĝis ekvivalento de “ci” por ordinaraj intimaj, amikaj uzoj, en familio kiam oni parolas al pli junaj. Nun la vera respekta pronomo estas आप.



  • La pluraligo pro respekto uzatas eĉ ene de la familio ĉiam kiam oni parolas al pli maljuna.

  • Cetere la regulo pri pluraligo pro respekto estas uzata ne nur ĉe la dua persono, kiel en kelkaj eŭropaj lingvoj, sed ankaŭ ĉe la tria persono, kiam oni parolas pri persono, kiun oni viumus se oni parolus al ili. चाचा जी यहाँ हैं। वे हिन्दू नहीं हैं Onklo estas ĉi tie. Li ne estas hindua

  • Kaj tiu pluraligo implicas, ke ankaŭ la adjektivoj estos pluraligitaj!


(2) ĉe la tria persono la montropronomoj (tio) uzatas kiel pronomoj. वह kaj वे signas malproksimajn sujektojn, यह kaj ये proximajn. Sed atentu! यह kaj ये pri personoj povas esti malestimaj, do prefere uzu वह kaj वे.


  • Kiel diri « havi » ?

Ne ekzistas verbo « havi » en hindî.. La ideo esprimeblas diversmaniere ; unue oni devas konsideri ĉu temas pri


1) aĵoj moveblaj 2) aŭ pri aĵoj, kiuj implicas pli intiman aŭ konstantan rilaton


1) por aĵoj, utilaĵoj, varoj ktp la skemo estas: « posedanto »+ के पास+ « verbo esti » :


राम के पास कमप्यूटर है Râm havas komputilon

मेरे पास पैसा नहीं है mi ne havas monon

Sed notendas, ke la laŭvorta senco de la kombina genitiva rolmontrilo के पास estas « apud », do se oni diras :


राम कमप्यूटर के पास है tio signifas « Râm staras apud la komputilo »

kaj :


कमप्यूटर राम के पास है La komputilo staras apud Râm

2) Por nemoveblaĵoj, parencoj, korpopartoj, kutime uzatas formon per poseda partiklo :


दुकानदार की दो दुकाने हैं la butikisto havas du butikojn

मेरे दो छोटे बेटे हैं mi havas du filetojn

3) aliaj okazoj eblas, kiel ekzemple :


हमारे मकान में सात कमरे हैं nia domo havas sep ĉambrojn

  • Se-frazoj

Se-frazojn konsistigas « se+* » propozocio sekvita de « tiam+* » propozicio : « Se pluvos, tiam mi ne eliros ». En la hindia, la se-propozicio ekas per अगर aŭ यदि, kaj la tiam propozicio per तो (foje povas okazi, ke अगर / यदि estu forlasita, sed pri तो ne eblas).

Se la se-frazo temas pri estonteco, la se-propozicio povas esti per futuro aŭ per subjunktivo (se subjunktivo uzatas signifas, ke la supozo rigardatas kiel malpli certa aŭ malpli neta) :



अगर वह आएगी तो उसे पुस्तक दूँगा Se ŝi venos, mi donos la libron al ŝi.

अगर वह आए तो उसे पुस्तक दूँगा। Se ŝi eble venos, mi donos la libron al ŝi.

मौसम अच्छा न हो तो हम घर में ही रहें ? Se la vetero ne bonus ĉu ni ja restus en la domo ?



en la tiam-propozicio povas uzati futuro, subjunktivo aŭ ia ordona modo (ordona modo aŭ « ĝentila peta modo ») :



अगर वह नहा रहा हो तो मैं उसे बाद में फ़ोन करूँ ? Se okazus, ke li li estos baniĝanta, do ĉu mi eble telefonu lin poste ?

यदि लड़कों के बीच में झगड़ा हो तो अध्यापक को बुलाना । Se inter la knaboj kverelo estiĝus, voku la instruiston.


  • Aliaj sencoj de तो


Ni vidis, ke en tiaj frazoj तो havas sencon de rezulto, ankaŭ en aliaj cirkonstancoj ĝi uzatas tiusence :

अच्छा, तो मैं चलूँगा । bone, do mi ekiras.

तो आप यहाँ कितने दिन रहेंगे? Nu, kiom da tagoj vi restos ?


Kiam तो troviĝas meze de frazo aŭ propozicio, gi donas al la antaŭaĵo(j) emfazon, emfazo, kiu estas kutime opozicia, kaj antaŭe anoncas kontrastigon de unu fakto al la alia. Ekzemple :


मैं तो नहीं जानता, मेरा भाई जानता होगा Ne scias mi, sendube scias mia frato.

नहीं तो signifas « se ne », ekzemple :


पत्र जल्दी लिखो नहीं तो मैं घबराऊँगा । rapide vi skribu leteron, se ne mi maltrankviliĝos.

Aliaj kutimaj uzoj ekzempligatas ĉi sube :



आप अच्छे तो हैं ? vi bone fartas, mi esperas ?

माँस तो क्या, वह अंडे भी नहीं खाती ! ne parolu pri viando, ŝi ne manĝas eĉ ovojn !


Sufikso वाला


वाला estas sufikso aldonita ĉefe post nomoj adverboj aŭ infinitive en oblikva formo por elfari diversajn sencojn. Ĝi deklinaciiĝas kiel adjektivoj.

Tiel el nomoj, ĝi faras nomojn de « istoj » aŭ de « uloj », ekzemple



मिठाई : dolĉaĵo मिठाईवाला : dolĉaĵvendisto

पगड़ी : turbano पगड़ीवाला : iu, kiu surhavas turbanon


el adverboj :


ऊपर : supre ऊपरवाला : superŝtupare, supretaĝe (metafore: la dio!)

el oblikviaj infinitivoj:



हिंदी बोलना : paroli la hinda हिंदी बोलनेवाला : hindiparolantulo

आना : veni आनेवाला : kiu venas, onta



el oblikvaj infinitivoj ĝi ankaŭ esprimas sencon : « tuj faronta la aferon », ekzemple :


मैं बाहर जाने वाला था : mi estis tuj forironta


Bildaro |






 




 



Vidu ankaŭ |



  • Hindilingva Vikipedio

  • Lingvoj de Barato

  • Naciaj lingvoj de Barato

  • Hindustana lingvo

  • Lingvistiko

  • Listo de lingvoj

  • Lingva familio

  • Bolivudo



Referencoj |






  1. Constitution of India. Alirita 21 March 2012.




  2. Constitutional Provisions: Official Language Related Part-17 of The Constitution Of India. Department of Official Language, Government of India. Alirita 15-an de Februaro 2017.




  3. Mikael Parkvall, "Världens 100 största språk 2007" (The World's 100 Largest Languages in 2007), in Nationalencyklopedin. Asteriskoj markas la takso de 2010 por la unuaj dek du lingvoj.




  4. Hindustani. Columbia University press. encyclopedia.com.





Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Hindia lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Vikipedio en la
    hindia lingvo (Reta enciklopedio)





  • Hindia lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Hindia lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Hindia lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)





  • esperante Informoj pri la Hinda lingvo en la vikio de UEA


  • Praga manifesto en la hindia lingvo (skribita latinalfabete)


  • Lerniloj, poemoj, ktp en la hindia lingvo

  • (1) Kontribuo de la turkaj lingvoj al hindia (angle)

  • kurso de Hindi en la reto (angle)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg