20-a de decembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
| 30 | 31 | |||||
aranĝo de 2019 tagoj | ||||||
La 20-a de decembro estas la 354-a tago de la jaro (la 355-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 11 tagoj restas.
Je la 20-a de decembro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
69: Adeptoj de Vespasiano konkeris Romon
860: Ethelbert iĝis reĝo de Wessex
1409: Ordeno de germanaj kavaliroj subskribis kontraŭpolan aliancon pri disdivido de Pollando kun reĝo de Hungario Sigismondo la 1-a - post sep monatoj okazis la batalo de Grunwald, kie kavaliraro de la tuta Eŭropo malvenkis
1046: Romia-germana imperiestro Henriko la 3-a detronigis papon Gregorio la 6-a
1582: En Francio oni enkondukis gregorian kalendaron
1625: Nederlando: urbo Hoogeveen fondiĝis
1655: Sveda diluvo: dum sieĝo de Jasna Góra polaj defendantoj sub komando de Stefan Zamojski kuratakis de la fortikaĵo kaj senmovigis du svedajn kanonojn mortigante ministojn de Olkusz, kiuj subfosis tunelon
1699: Dekreto de Petro la Granda pri translokigo de la Novjaro de la 1-a de septembro ĝis la 1-an de januaro
1803: Kadre de la vendo de Luiziano Francio transdonis la urbon Nov-Orleanon al Usono
1835: Deklaro pri sendependeco de Respubliko Teksaso
1848: Napoleono la 3-a iĝis la unua prezidento de Francio
1860: Sud-Karolino, kiel la unua sklava subŝtato secesiis el la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kio kondukis al estiĝo de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono kaj posta Usona Enlanda Milito
1880: La unua brita-bura milito: venko de bura armeo super la brita en batalo de Bronkhorstspruit (en Ĥaŭtengo)
Unua mondmilito:
1914: Batalo de Bzura finiĝis - rusa armeo perdis ĉirkaŭ 200 mil soldatojn kaj la germana-aŭstra ĉirkaŭ 100 mil
1915: La lastaj aŭstraliaj taĉmentoj evakuiĝis dum la batalo de Kalipolis
1917: Ĉeka fondiĝis - respondeca pri reprezalioj en Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, amase murdante "malamikojn de la popolo"
1922: Kooperativisto kaj politikisto Stanisław Wojciechowski gajnis prezidentan baloton en Pollando
1924: Aŭstrio: aŭstra ŝilingo anstataŭis aŭstro-hungaran kronon
1924: Gvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio Adolf Hitler estis antaŭtempe liberigita de malliberejo en Landsberg, pro organizita puĉo kontraŭ Vajmara Respubliko
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: Supera komandanto de SS kaj de polico en Poznań rekomendis preparon al deportado de Poznań-regiono ĉirkaŭ 80% de polaj klerikoj; germanoj forveturigis de Błaszki (distrikto Sieradzki) al Ĝenerala Gubernio ĉiujn judojn; en Lodzo okupaciaj regopovoj fermis polajn kaj judajn lernejojn konfiskante librarojn kun helpiloj; regopovoj de Vilna Universitato maldungis ĉiujn polojn; Varsovio: konspira "Polska Żyje!" citis eldonitan ankoraŭ antaŭmilite francan laboraĵon pri principoj de spionado: Tradicia penadmaniero malaltigi moralecon de malamiko estas disvastigo de falsaj sciigoj. Sed la plej danĝera kaj deprima el la falsaj onidiroj estas tiu, kiu altrudas al la malamiko, ke estis perfidita. (...) Ŝatata de germanoj, kiuj disvastigas ĝin per buŝoj de siaj agentoj; en arbro apud Zgierz germanoj pafmortigis Aleks Rżewski, prezidenton de Lodzo - lia filo mortfalis en 1943 kiel vicplotonestro de Pola Enlanda Armeo
Ministerio pri provizo kaj agrikulturo de Nazia Germanio postulis kiom eble plej rapidan liveron de 1,5 milionoj de polaj trudlaboristoj; testoflugo de soveta batalaviadilo Il-2
1940: Katowice iĝis ĉefurbo de germana Provinco Supra Silezio; en Poznań germanoj gilotinis 10 polojn
1941: En Poznań germanoj mortpunis 11 polojn
Pola Scienca Instituto fondiĝis en Novjorko; en Bostono en disaŭdigaĵo al Pollando oni aŭdas kristnaskajn bondezirojn de tri polaj poetoj Jan Lechoń, Julian Tuwim kaj Kazimierz Wierzyński, surbendigitajn en Nov-Jorko
1942: Germana polico murdis en Kochany (distrikto Siedlecki) 32 personojn kaj en Raków 7 judojn; de malliberejo Pawiak foriris de Varsovio transporto de 25 viroj al koncentrejo en Aŭŝvico; Kamparanaj Batalionoj en areo de Krakovo nombris 6030 personojn; revenĝe pro helpo al rezistomovado germanoj masakris en vilaĝo Rachodoszcze (distrikto Zamojski) 46 personojn
1943: Germana polico pafmortigis en Skierniewice 40, en Varsovio 10 kaj en Dobroszyce (Distrikto Oleśnicki) kelke da poloj kune kun 2 kaŝataj de ili judoj; partizanoj liberigis malliberulojn en Biłgoraj; en Universitato de Nazia Germanio en Poznań studis 1058 personojn- Nacia Konsilio de Pollando en Londono denove elpaŝis kontraŭ holokaŭsto de judoj
1944: Okupaciaj regopovoj komunikis, ke de la 20-a de junio ĝis la 20-a de decembro oni forveturigis de ĜG al Nazia Germanio 489 618 hejmbestojn, 110 306 ŝafojn, 38 231 porkojn, 35 601 ĉevalojn, 8418 ekzemplerojn de korta birdaro kaj 208 662 tunojn da agrikulturaĵoj; en Varto-Lando oni rememorigis ke mankas jam civitanoj de pola ŝtato, ke poloj estas nur zorgatoj de Nazia Germanio
1945: Ĝisnuna kanceliero Karl Renner elektiĝis por posteno de la prezidanto de Aŭstrio - nova kanceliero iĝis Leopold Figl
1946: Premiero de la usona filmo Tio estas mirinda vivo - unu el la plej bonaj filmoj laŭ Amerika Filma Instituto kaj Vatikano, reĝisorita de Frank Capra, kiu nur post jaroj iĝis kulta filmo
1946: Tertremo kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortigis sur la japanaj insuloj Honŝu kaj Kjuŝuo 1362 personojn, ĉirkaŭ 2600 vundiĝis kaj 100 oni konsideris perdiĝintaj
1951: Omano sendependiĝis (de Britio)
1954: Francio agnoskis sendependecon de Kamboĝo
1955: Cardiff iĝis ĉefurbo de Kimrio
1960: Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto establiĝis
1963: En Frankfurto ĉe Majno komenciĝis la dua proceso de Aŭŝvico de aparte sadistaj funkciuloj - por malliberigitoj de la koncentrejo la punoj montriĝis neadekvataj
1968: Muzikalbumo Dziwny jest ten świat (Strangas la mondo) de Czesław Niemen kiel unua pola muzikeldonaĵo ricevis titolon de "ora disko" (pri 160 mil venditaj ekzempleroj)
1968: Kalifornio: Zodiako murdis unuan el kvin konfirmitaj viktimoj en Vallejo - la kazo restas nesolvita
1970: Post masakro de laboristoj dum la pola decembra ribelo unu komunista gvidanto (Władysław Gomułka) cedis lokon al la dua (Edward Gierek)
1971: Ĝenevo: internacia organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj fondiĝis
1987: Filipina pramŝipo Doña Paz sinkis - pereis 4 317 pasaĝeroj kaj 58 dungitoj, krom tio 11 dungitoj de naftoŝipo Vector
1989: Usona armeo invadis Panamon por faligi registaron de Manuel Noriega
1989: 20-a Kongreso de Komunisma Partio de Litovio akceptis deklaron pri sendependeco de la partio kaj ĝia retiriĝado de Komunista Partio de Sovetunio
1991: Pollando aliĝis al Interreto
1993: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj elektis la 3-an de majo Monda Tago de Gazetar-Libereco
1995: NATO komencis en Bosnio kaj Hercegovino operacon IFOR postkiam interkonsento de Dayton finis la Bosnian militon
1996: NeXT ligiĝis kun Apple - komenco de la operaciumo macOS
1997: Premiero de la itala filmo Vivo estas bela
1999: Okil Okilov iĝis ĉefministro de Taĝikio
1999: Portugala kolonio Makao iĝis administrata de Ĉinio
2004: Traian Basescu iĝis prezidento de Rumanio
2005: Benjamin Netanjahu iĝis gvidanto de la israela partio Likud
2007: Elizabeto la 2-a iĝis la plej aĝa monarkino en historio de Britio
2008: Bolivio deklaris forigon de analfabeteco
2014: Papo Francisko nomumis kamerlengo francan kardinalon Jean-Louis Tauran
2016: 42 personoj pereis kaj 84 vundiĝis dum eksplodo de artfajraĵoj en foiro de Tultepec apud Meksik-urbo
Naskiĝoj |
1494: Oronce Finé, franca kartografo, matematikisto kaj astrologo, kies mapo prezentis Antarkton sen glacia surfaco, malkovritan 300 jarojn pli poste (m. 1555)
1537: Johano la 3-a, reĝo de Svedio, kies edzino estis pola-litova princino Katarina Jogajlido kaj ilia posteulo Sigismondo la 3-a Vasa iĝis reĝo de Pollando (m. 1592)
1579: John Fletcher, angla dramisto kunlaboranta kun William Shakespeare kaj Francis Beaumont (m. 1625)
1655: Heinrich Wilhelm Ludolf, germana slavisto, aŭtoro de la unua gramatiko de la rusa lingvo, kies avo Hiob Ludolf estis kunfondinto de orientalistiko kaj afrikanistiko (m. 1712)
1700: Charles-Augustin de Ferriol d'Argental, franca diplomato kaj politikisto (m. 1788)
1740: József Benkő, hungara pastro kaj botanikisto (m. 1814)
1805: Thomas Graham, skota kemiisto konata pro la Leĝo de Graham de elverŝado (m. 1869)
1815: James Legge, skota misiisto, ĉinologo kaj tradukisto de la klasikaj verkoj de ĉina filozofio kaj religio (m. 1897)
1835: Robert Lucius von Ballhausen, germana politikisto (m. 1914)
1861: Ivana Kobilca, slovena realista portretistino (m. 1926)
1866: Géza Ferenczy, hungara, rumania hungara advokato, redaktoro, politikisto (m. 1935)
1873: Mehmet Âkif Ersoy, turka verkisto kaj bestokuracisto (m. 1936)
1890: Jaroslav Heyrovský, ĉeĥa Nobelpremiita fizika kemiisto enkondukinta novan metodon de analiza kemio (m. 1976).
1892: K. M. Kolobaŝkin, rusa ortodoksa pastro farinta diservojn en esperanto kaj kunlaboranta kun "Literaturo", "Espero Katolika" kaj "Heroldo de Esperanto" (m. nekonata)
1901: Robert Jemison Van de Graaff, usona fizikisto kaj inventisto (m. 1967)
1901: Irén Szmuk, Lautmann, rumania hungara verkistino pri dommastrumado (m ?)
1902: Jolán Földes, hungara verkistino, kies romano estis tradukita al dekkelkaj lingvoj kune kun esperanto (m. 1963)
1908: Imre Újvári, rumania hungara kuracisto (m. 1988)
1912: Zoltánné Horváth, hungara historiistino pri laborista movado kaj redaktorino (m. 1978)
1916: Árpád Kiss, rumania hungara matematikisto (m. 1958)
1919: Ferenc Jánosi, hungara redaktoro, scienca publicisto (m. 1879)
1923: Mária Váradi, rumania hungara ĵurnalistino (m. 2002)
1924: Friederike Mayröcker: aŭstra verkistino kaj poetino
1927: Kim Young-Sam, prezidento de Sud-Koreio
1933: Szilveszter Kosz, rumania hungara dancisto, koreografo (m. 1996)
1933: Lehel Lőrincz, rumania hungara skulptisto, grafikisto (m. 2014)
1942: Jean-Claude Trichet, franca ekonomikisto, prezidanto de Eŭropa Centra Banko
1946: Uri Geller, israela iluziisto kaj paranormalulo
1948: Giuliana Sgrena, itala komunista ĵurnalistino
1952: Mária Katona-Zsombori, hungara pentristino, diplomitino de Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István
1955: Binali Yıldırım, ministroprezidanto de Turkio
1955: Martin Schulz, germana politikisto, prezidanto de la Eŭropa Parlamento
1959: Kazimierz Marcinkiewicz, pola politikisto, direktoro de Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo
1998: Kylian Mbappé, kameruna futbalisto, membro de la franca nacia teamo de futbalo
Mortoj |
217: Zefireno, papo, sanktulo, kiu kontraŭbatalis adoptismon kaj ekskomunikis Tertulianon
860: Ethelbald, reĝo de Wessex, Anglio
1295: Margareta de Provenco, franca nobelino (naskiĝis ĉirkaŭ 1221)
1355: Stefan Duŝan, unua caro de Serbio (naskiĝis ĉirkaŭ 1308)
1552: Katarina von Bora, germana reformistino, edzino de Marteno Lutero (n. 1499)
1590: Ambroise Paré, franca renesanca kirurgo okupiĝanta pri ortopedio, kuracado de hernio, aŭtoro de sciencaj verkoj (n. 1510)
1679: Johann Moritz von Nassau-Siegen, nederlanda politikisto (n. 1604)
1727: Johann Andreas Danz, germana orientalisto kaj teologo (n. 1654)
1783: Antonio Soler, hispana komponisto kaj klavicenisto (n. 1729)
1849: William Miller, usona baptista predikisto (n. 1782)
1875: Mikaelo Pogodin, rusa historiisto, verkisto, ĵurnalisto kaj tutslavisto (n. 1800)
1882: Guglielmo Oberdan, itala iredentisto slovendevena, ekzekutita (n. 1858)
1884: José Güell y Renté, kuba-hispana politikisto kaj verkisto (n. 1818)
1889: Géza Antal, hungara kirurgo, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1846)
1903: János Dengi, hungara verkisto kaj pedagogo (n. 1853)
1911: Joan Maragall, kataluna poeto verkanta en la kataluna lingvo, kelkfoja premiito de Floraj Ludoj (n. 1860)
1916: Ödön Rádl, hungara advokato, verkisto, fondinto de literatura Societo Szigligeti (n. 1856)
1924: Walter A. Gale, angla kolonelo servanta en Hindio kaj esperantisto (n. 1855)
1927: Michael Georg Conrad, germana verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1846)
1931: Aibara Susumu, japana oficisto verkanta pri Hungario kaj esperantisto (n. 1900)
1935: Zoltán Veress, hungara pentristo, frato de Elemér Veress (n. 1868)
1937: Erich Ludendorff, germana generalo, teoriulo pri militistiko (n. 1865)
1952: Ivan Olbracht, ĉeĥa verkisto, publicisto, ĵurnalisto (n. 1882)
1968: Max Brod, ĉeĥa verkisto germanlingva, komponisto, amiko kaj biografo de Franz Kafka, plenumanto de lia testamento (n. 1884)
1968: John Steinbeck, usona Nobelpremiita verkisto, gajninto de la premio Pulitzer (n. 1902)
1972: Günter Eich, germana ĉinologo kaj verkisto, laŭreato de Raŭrisa Literaturpremio (n. 1907)
1973: Luis Carrero Blanco, militisto kaj ĉefministro de Hispanio (n. 1904)
1979: Antal Andor Fülöp, rumania hungara pentristo (n. 1908)
1982: Artur Rubinstein, pola pianisto kaj virtuozo juddevena koncertinta pli ol 6ooo fojojn (n. 1887)
1984: Stanley Milgram, usona socia psikologo konata pro la Milgram-eksperimento (n. 1933)
1991: László Gagyi, hungara verkisto, redaktoro, bibliotekisto, membro de la Societo Zsigmond Társaság (n. 1910)
1996: Carl Sagan, usona astronomo, pioniro de astrobiologio, verkisto, scienca populariganto (n. 1934)
1997: Samu Vasas, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto, etnografo (n. 1927)
2001: Léopold Sédar Senghor, poeto, prezidento de Senegalo, membro de Franca Akademio (n. 1906)
2003: János Maszelka, rumania hungara pentristo (n. 1929)
2005: Raoul Bott, hungara-usona matematikisto kaj fizikisto, teoriulo de elektra cirkvito kaj de algebra topologio (n. 1923)
2006: Piergiorgio Welby, itala poeto, luktanto por eŭtanazio (n. 1945)
2009: Brittany Murphy, usona aktorino kaj kantistino (n. 1977)
2013: Gyula Maár, hungara reĝisoro kaj filma scenaristo (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio: Zefireno, papo
Nacia tago en Makao, fondiĝo de la Speciala Administra Regiono (1999); plia tago estas la 1-a de oktobro.
Tagoj de semajno |
La 20-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.