Universitato de Marburg














































Philipps-Universität Marburg

Siegel Uni Marburg.png

Informoj
fondodato

1-an de julio 1527
Situo
urbo

Marburg, Hesio, Germanio
Estraro
gvidanto
Volker Nienhaus
Nombroj
nombro de studentoj
26 820 (stato oktobro 2015)
nombro de kunlaborantoj
4 450 (2014)
el tio profesoroj
358 (2014)
Diversaĵoj
retejo

www.uni-marburg.de







v  d  r


Information icon.svg



La universitato de Marburg – germane oficiale Philipps-Universität Marburg, historie latine Alma Mater Philippina – fondiĝis dum la jaro 1527 fare de la landgrafo Filipo la Grandanima de Hesio kiel luterana altlernejo. Temas pri la plej malnova luterana universitato nuntempe ankoraŭ ekzistanta. La universitato nuntempe havas iom pli ol 26.000 studentoj (en oktobro 2015, komence de la vintra semestro, ekzakte estis 26 820) kaj en komparo kun aliaj universitatoj de Germanio estas mezgranda. Pluraj fakultatoj, inter medicino, juro aŭ ĥemio, havas aparte bonan renomon. La urbo Marburg estas kompare malgranda, kaj la universitato je granda parto influas la urban vivon.





historia universitata konstruaĵo




Enhavo






  • 1 Fakultatoj


  • 2 Bildoj de iuj modernaj universitataj konstruaĵoj


  • 3 Famaj personoj ligitaj al la universitato


  • 4 Esperanto kaj la universitato


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Fakultatoj |


Komence la universitato havis fakultatojn pri juro, luterana teologio kaj medicino. Ĝis la jaro 1964 aldoniĝis fakultatoj pri filozofio kaj matematiko-natursciencoj, antaŭ ol laŭ hesia universitata leĝo de 1970 la universitato novdividiĝis al 20 fakultatoj. Post la jaro 1997 iuj fakultatoj estis unuigitaj, kio klarigas truojn en la nuna numerigo. Tiel la nombro de fakultatoj reduktiĝis al aktuale 16. La nombroj komenciĝas per la literoj "FB" – mallongigo por la germana vorto "Fachbereich" por fakultato.[1]








FB 01 - Juro

FB 02 - Ekonomiko

FB 03 - Sociaj sciencoj kaj filozofio

FB 04 - Psikologio

FB 05 – Luterana teologio



FB 06 - Historio kaj kulturaj sciencoj

FB 09 - Germanistiko kaj historio de arto

FB 10 – Pliaj lingvaj fakoj

FB 12 - Matematiko kaj informadiko

FB 13 - Fiziko

FB 15 - Ĥemio



FB 16 - Farmacio

FB 17 - Biologio

FB 19 - Geografio

FB 20 - Medicino

FB 21 - Pedagogio





Bildoj de iuj modernaj universitataj konstruaĵoj |




Famaj personoj ligitaj al la universitato |




  • Emil von Behring - nobelpremiito pri medicino


  • Gottfried Benn - poeto, precipe lirikisto

  • la Fratoj Grimm


  • Johannes Hartmann, erudiciulo, kemiisto, kuracisto, rektoro kiu okupis la unuan katedron pri Kemiatrio en la Universitato de Marburgo

  • Miĥail Lomonosov


  • Boris Pasternak - rusa poeto, nobelpremiito


  • Alfred Wegener - kreinto de la teorio pri la moviĝo de la kontinentoj, de la platotektoniko


  • Christian Wolff - (1679 - 1754) profesoro, kreis la bazon de la germanlingva filozofia terminologio


  • Hannah Arendt (1906-1975) german-usona filozofino, politikologino



Esperanto kaj la universitato |


Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je granda parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la universitato. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO). Al la urba universitato inter alie ligiĝis la esperantisto kaj esperantologo Helmut Welger, kiu mortis dum majo 2008.



Referencoj |





  1. universitata retejo: la fakultatoj (paĝo germana)




Eksteraj ligiloj |



  • Retejo de la universitato germane

Koordinatoj: 50.81076° norde, 8.7737° oriente







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg