Merovidoj
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko
Mezepoko
Moderna epoko
19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ :
|
Kronologio de Francio |
La Merovidoj estis la unua reĝa dinastio kiu sukcesis regi la plej vastan parton de estontaj Francio kaj Belgio, ekde la 5-a jarcento ĝis la 8-a jarcento, iomete post la falo de la romia imperio. La Merovidoj devenis de franka tribo kiu enloĝiĝis apud Cambrai (kun Klodio) kaj Tournai (kun Childéric). La vorto Merovido devenas de la reĝo Meroveo, mita antaŭulo de Kloviso
La unua merovida reĝo estis Kloviso la 1-a, kiu sukcese pligrandigis la frankan reĝlandon (latinlingve regnum francorum) per militaj venkoj, ĝis la konkero de la tuta Gaŭlio. Li krome ricevis oficialan subtenon de la gaŭla-romia aristokrataro kaj de la katolika Eklezio post sia bapto (ĉirkaŭ 496). La reĝado de Kloviso kaj de liaj posteuloj estas rigardata kiel plena aŭtonoma periodo de la historio de Francio, la « merovida epoko ».
La Merovidoj malaperis je la 8-a jarcento, kiam la Karolidoj kaj Karlo la Granda fondis vastan Karolidan Imperion
Enhavo
1 Listo de merovidaj reĝoj
2 Bildaro
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Listo de merovidaj reĝoj |
Nomo | Reĝaddatoj | Titolo |
---|---|---|
Kloviso la 1-a | 481-511 | Reĝo de la Frankoj |
Klodomiro | 511-524 | Reĝo d'Orléans |
Teodoriko la 1-a | 511-534 | Reĝo de Metz (estonta Aŭstrazio) |
Ĉildeberto la 1-a | 511-558 | Reĝo de Parizo |
Klotaro la 1-a | 511-561 558-561 | Reĝo de Neŭstrio Reĝo de la Frankoj |
Teodeberto la 1-a | 534-548 | Reĝo de Aŭstrazio |
Teodebaldo la 1-a | 548-555 | Reĝo de Aŭstrazio |
Kariberto la 1-a | 561-567 | Reĝo de Parizo |
Ĉilperiko la 1-a | 561-584 567-584 | Reĝo de Neŭstrio Reĝo de Parizo |
Gontrano la 1-a | 561-592 584-592 | Reĝo de Burgonjo Reĝo de Parizo |
Sigeberto la 1-a | 561-575 | Reĝo de Aŭstrazio |
Ĉildeberto la 2-a | 575-595 592-595 | Reĝo de Aŭstrazio Reĝo de Parizo kaj de Burgonjo |
Teodoriko la 2-a | 595-613 612-613 | Reĝo de Burgonjo Reĝo de Aŭstrazio |
Klotaro la 2-a | 584-629 595-629 613-629 | Reĝo de Neŭstrio Reĝo de Parizo Reĝo de la Frankoj |
Dagoberto la 1-a | 629-639 632-639 | Reĝo de la Frankoj (sen Akvitanio) Reĝo de la Frankoj |
Kariberto | 629-632 | Reĝo d'Akvitanio |
Kloviso la 2-a | 639-657 656-657 | Reĝo de Neŭstrio, de Burgonjo Reĝo de Aŭstrazio |
Sigeberto la 3-a | 639-656 | Reĝo de Aŭstrazio |
Klotaro la 3-a | 657-673 | Reĝo de Neŭstrio, de Burgonjo |
Ĉilderiko la 2-a | 662-675 673-675 | Reĝo de Aŭstrazio Okupas la Neŭstrio |
Teodoriko la 3-a | >673-691 679-691 | Reĝo de Neŭstrio Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio). Aŭstrazio estante en la manoj de Pépin de Herstal |
Kloviso la 3-a | 675 | Reĝo tre provizora de Neŭstrio, Burgonjo kaj Aŭstrazio |
Dagoberto la 2-a | 676-679 | Reĝo de Aŭstrazio |
Kloviso la 4-a | 691-695 | Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio) |
Ĉildeberto la 3-a | 695-711 | Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio) |
Dagoberto la 3-a | 711-715 | Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio) |
Ĉilperiko la 2-a | 715-721 719-721 | Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio) Reĝo de la Frankoj |
Klotaro la 4-a | 717-719 | Reĝo de Aŭstrazio |
Teodoriko la 4-a | 721-737 | Reĝo de Aŭstrazio |
Karolo Martelo | 737-741 | Maire du Palais (majordomo ne Reĝo dum tiu tempo). Li fakte regas de 717 Aŭstrazion kaj de 721 tutan Francion. |
Ĉilderiko la 3-a | 743-751 | Reĝo de Aŭstrazio |
Bildaro |
Vidu ankaŭ |
- Merovida arto
Eksteraj ligiloj |
- http://www.faculty.de.gcsu.edu/~dvess/ids/medieval/mermon.html
- http://www.j-paine.org/merovingian.html
- http://212.58.224.35/dna/ww2/A251542
- http://www.susas.de/merowinger.htm