Andoj






































































Andoj
montaro

Aerial photo of the Andes.jpg

Aera vido al Andoj inter Argentino kaj Ĉilio

Landoj


Supera montaro

Kordilero
Historia regiono

Inkaa imperio

Parto de

Sud-Ameriko
Montoj


Urboj


Riveroj



Plej alta punkto

Akonkagvo
 - alteco
6 962 m s. m.
 - koordinatoj

32°39′12″S 70°00′40″W  /  32.65333°S, 70.01111°U / -32.65333; -70.01111 (Andoj)

Longo
7 000 km (4 349,6 mi)
Larĝo
300 - 500 km (-10,7 mi)

Horzono

UTC (UTC-5)




Satelita vido al Andoj


Satelita vido al Andoj





Artefarita rigardo al sudaj Andoj el kosmo


Artefarita rigardo al sudaj Andoj el kosmo



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Andes




Cono de Arita en Salta (Argentino).




Pejzaĝo de Merida en Venezuelo.




Boliviaj Andoj.


Andoj estas la plej longa montarĉeno de la Tero. La andaj montoj etendiĝas laŭlonge de la okcidenta bordo de Sud-Ameriko, de Venezuelo tra Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio ĝis Ĉilio kaj Argentino. Ili konsistas el du, kelkregione eĉ pluraj, ĉefaj ĉenoj. En la meza parto (en Peruo, Bolivio, nordaj Ĉilio kaj Argentino) la ĉenoj situas tre diste. Tie ili ĉirkaŭbaras centran altebenon (Altiplano), sur kiu troviĝis la kerno de la imperio de la inkaoj.


La plej alta monto de Ameriko, Akonkagvo (hispane Aconcagua), estas 6.960 metrojn alta; tio igas ĝin ankaŭ la plej alta montopinto de la mondo ekster la sistemo de Himalajo.[1] La averaĝa alteco estas de 4 000 metroj super marnivelo. La suda parto de la montaro formas la naturan limon inter Argentino oriente kaj Ĉilio okcidente, en la areo kie estas la plej altaj montoj de la kontinento.


La Andoj konstituas enorman montaron kiu estas hejmo de la plej altaj vulkanoj de la mondo. Al ili apartenas krom Akonkagvo precipe Chimborazo (6.267 m), Cotopaxi (5.897 m), Tupungato (6.800 m), Illimani (6.682 m), Misti (5.822 m), Ŭaskarano (6.768 m), Llullaillaco (6.723 m), kiuj estas samtempe la plej altaj montoj de la montara ĉeno. Ĝi okupas areon proksimume de 330 000 km² kiu konturas la marbordon de la Pacifiko laŭlonge de 7240 km, transformante ĝin en la plej longa montaro de la Tero.[2] En la suda pinto, la Andoj iras sub la Atlantikon oriente de la Insulo Estados,[3][4] dum la norda pinto plilongiĝas ĝis preskaŭ atingi la komencon de la Kariba Maro.




Enhavo






  • 1 Etimologio


  • 2 Zonoj


    • 2.1 Nordaj Andoj


    • 2.2 Centraj Andoj


    • 2.3 Sudaj Andoj




  • 3 La plej altaj montoj


    • 3.1 Argentino


    • 3.2 Limo inter Argentino kaj Ĉilio


    • 3.3 Ĉilio


    • 3.4 Bolivio


    • 3.5 Limo inter Bolivio kaj Ĉilio


    • 3.6 Peruo


    • 3.7 Ekvadoro


    • 3.8 Kolombio


    • 3.9 Venezuelo




  • 4 Biologia diverseco


    • 4.1 Flaŭro


    • 4.2 Faŭno


    • 4.3 Kelkaj andaj specioj


      • 4.3.1 Bestoj


      • 4.3.2 Plantoj






  • 5 Homa aktiveco


    • 5.1 Transporto


    • 5.2 Agrikulturo


    • 5.3 Minado




  • 6 Lokoj


  • 7 Rilataj temoj


  • 8 Referencoj


  • 9 Bibliografio


  • 10 Eksteraj ligiloj





Etimologio |


Pri la etimologia deveno de la nomo "Andoj" ekzistas pluraj teorioj. Plej probabla ŝajnas deveno de la keĉua vorto anti, kiu signifas altan kreston. Ankaŭ alia keĉua vorto povus esti la etimologia fonto: Unu el la kvar regionoj de la inkaa imperioj, la tiel nomitaj "suyo", nomiĝis Antisujo; sed pli verŝajne ĝia nomo devenas de tiu de la montaro ol inverse.


Populara etimologio en la hispana lingvo estas la derivado de la hispana vorto andén (kajo, teraso, ŝtupo), sed ĝi ne estas verŝajna. Ja povas esti, ke hispanajn konkerantojn la keĉua vorto anti memorigis pri la montoflankaj ŝtupoj, uzataj por kultivado de nutraĵplantoj, kaj ke la similecon ili uzis por memori la vorton.



Zonoj |


La klasigo de la diversaj zonoj de la anda montaro ŝanĝis laŭlonge de la tempo, kun hegemonio, dum longa periodo, de nomaro asocia al la politik-administraciaj dividaĵoj. Ankoraŭ oni parolas pri venezuelaj, kolombiaj, ekvadoraj kotopoaj Andoj. En 1973, la geologo Augusto Gansser[5] proponis dividon baze sur morfologiaj trajtoj:




  • Nordaj Andoj: Norde de la Guajakila Golfo (4ºS), Ekvadoro (enhavante la venezuelajn, kolombiajn kaj ekvadorajn Andojn.


  • Centraj Andoj: Inter la Guajakila Golfo kaj la golfo Penas (46º 30´S), Ĉilio (enhavante la peruajn, boliviajn, kaj argentin-ĉiliajn Andojn).


  • Sudaj Andoj: Sude de la golfo Penas (enhavante la patagoniajn Andojn kaj la zonon de la Fuegiaj Andoj, tiuj lastaj en la Granda Insulo de Fajrolando).


Kaj la Nordaj kaj la Sudaj Andoj estas nomataj ankaŭ Andoj de tipo kolizia, ĉar estis formitaj per la abdukcio de la oceana krusto. La centraj Andoj korespondas al la nomataj Andoj de anda tipo, kreitaj pro la subdukcio de la mara krusto.[6]


La geologio ankaŭ havigas alian pli detalan klasigon de la andaj zonoj:



Nordaj Andoj |


Tiu sektoro estas komponita de la jenaj subregionoj:




  • Andoj de Karibo: en la marbordo de la maro Karibo, ĉefe oriente de la lago Marakajbo.


  • Zono de horizontala subdukcio de Bukaramanga: norde de la latitudo de Bogotao, eksklude de la antaŭa areo.


  • Zono vulkana norda (ZVN): inter la latitudo de Bogotao kaj tiu de la golfo de Guajakilo.





Nevado del Ruiz, Kolombio.




Kratero de la vulkano Kotopaksi, Ekvadoro.


Sude de Kolombio, en la landlimo kun Ekvadoro, la Andoj konstituas unusolan montaron kun vulkanaj montopintoj de ĝis 5000 msm; al la nordo, en la nudo de los Pastos, dividiĝas tuje en du kordileroj nomataj respektive Occidental kaj Central — el tiu lasta disiĝas la Oriental —. La anda areo kiun okupas Ekvadoro, Kolombio kaj Venezuelo estas tre verda kaj riĉa en flaŭro kaj faŭno. En tiu regiono troviĝas 45 000 specioj de flaŭro kaj 5 975 specioj de faŭno. Tiu regiono, nomata Tropikaj Andoj, estas la regiono plej riĉa en biodiverseco en la anda montaro.


La Cordillera Central estas separata de la Occidental laŭ distancio averaĝa de 400 km per geologia faŭlto okupata de la rivero Patia sude kaj de la rivero Kaŭko norde. La Cordillera Oriental separiĝas laŭgrade al oriento, kreante la basenon de la riveo plej krava el Kolombio, nome la Magdalena. Tiu montaro etendas norden kaj en la Departemento Norda Santandero ĝi subdividiĝas en du brakoj. La orienta brako eniras en la teritorio venezuela, kie ĝi akiras la nomon de Cordillera de Mérida, kies naturaj pluejoj faras vojon al la Formaĵo Lara-Falcón kaj havas malproksiman rilaton kun la montaroj de la Centra Marbordo (Karakaso, Valencio kaj Marakajo) kaj Orienta (Barcelono kaj Puerto La Cruz). La Montaro de Mérida estas la montarĉeno plej alta en Venezuelo, kaj havasplej altan pinton en la Monto Bolivaro (4978 msm).[7] Kun la Serranía del Perijá, kunposedita kun Kolombio, ĝi kunformas la venezuelan branĉon de la Andoj. La kordilero estas komponita de diversaj serranías (montetaroj), el kiuj estas plej konataj la Sierra Nevada de Mérida kaj la Sierra La Culata, ambaŭ situaj en la meza zono de la kordilero ene de la Mérida Ŝtato.


La Cordillera de Mérida situas en la okcidenta parto de Venezuelo kaj enhavas teritoriojn de la ŝtatoj Táchira, Apure, Barinas, Mérida, Trujillo kaj Lara, komence en la depresio de Táchira en la landlimo inter Kolombio kaj Venezuelo, etende laŭ ĉirkaŭ 425 km al la depresio de Barkisimeto-Karora en la ŝtato Lara.


La okcidenta brako, nomata Serranía del Perijá, disiĝas el tiu al la nordo formante la naturan limon kolombi-venezuela kaj laŭgrade malaltiĝas kaj atingas ĝis la Karibo en Punta Gallinas en la duoninsulo La Guajira, en la norda pinto de Kolombio. En Perijá ĝi alproksimiĝas al la Sierra Nevada de Santa Marta formante valon trairata de la rivero Cesar. La Sierra Nevada de Santa Marta estas la montaro plej alta de Kolombio: 5 775 msm, kaj estas krome la marborda montaro plej alta de la mondo.




Vulkano Galeras, Kolombio.


La tri kordileroj havas montopintojn ĉefe de vulkana formado de pli ol 4 000 msm. La Central kaj la Oriental havas montopintojn de pli ol 5 000 msm kovritaj de neĝo permanente. Multaj el tiuj vulkanoj estas aktivaj kaj kaŭzis detruon kaj mortojn en la pasinteco pro la eksplodoj de gaso kaj cindro, same kiel pro la lavangoj de glacio kaj koto. La okcidento de la lando suferas pli grandan teran aktivecon, kion pruvas la nestabileco de ties geologia naturo. Nordokcidente de la Cordillera Occidental aperas montaro nomata Serranía del Baudó, kiu pluas laŭ la regiono Darieno turne okcidente al Panamo.


La plej gravaj urboj de la Nordaj Andoj estas Bogoto, Medeĝino, Pereira, Manizales, Bucaramanga, Cúcuta, Popayán, Armenia, Ibagué kaj Pasto en Kolombio; Kito, Cuenca, Loja, Riobamba kaj Ambato en Ekvadoro; kaj San Cristóbal, Mérida, Valera, Trujillo kaj Barkisimeto en Venezuelo. Aldone, estas etendo, la Venezuela Marborda Montaro, kiu okupas la nordon de Venezuelo, kie troviĝas kelkaj el la plej gravaj urboj de la lando nome Karakaso, Valencio kaj Marakajo.



Centraj Andoj |


Tiu sektoro estas komponita de la jenaj subregionoj:




  • Zono de subdukcio de Peruo: inter la latitudo de la Golfo de Guajakilo kaj tiu de la Lago Titikaka.


  • Zono vulkana centra (ZVC): inter la latitudo de la lago Titikaka kaj la suda limio de la dezerto de Atakama.


  • Zono de subdukcio horizontala Pampa: inter la suda limo de la dezerto de Atakama kaj la areo de Akonkagvo. En tiu zono troviĝas la plej altoaj montopintoj de Sudameriko.


  • Zono vulkana suda (ZVS): al la latitudo de la golfo Penas.





Illimani, Bolivio, en la centraj Andoj.


La Centraj Andoj etendas el Peruo al la Nevado Tres Cruces, situa en la landlimo inter Argentino kaj Ĉilio. La dispono de la montarĉenoj estas de du kordonoj separataj de la altiplano anda. La maksimuma alto de la norda sektoro estas la Nevado Huascarán (6768 msm) kaj de la argentin-ĉilia sektoro, la Nevado Ojos del Salado (6891 msm).[8]


En la nordo de tiu sektoro troviĝas la depresio Huankabamba, kiu separas ĝin el la Norda Vulkana Zono. Survoje suden, la riveroj Marañón kaj Santa kunformas gravajn dividejojn, nome la kanjono de Marañón kaj la Callejón de Huaylas respektive; tiu lasta dividas la montojn de la Cordillera Blanca disde la Cordillera Negra. En direkto suden, la Okcidenta Kordilero pluas pere de la Cordillera Huayhuash kaj ebligas la formadon de la Altebenaĵo Bombón, kio orografie nomiĝas «nudo de Pasco».


Sude de la Nudo, la alfluantoj de la rivero Apurimako kunformas regionon trairata de nombraj aluviaj kanjonoj. Norde de la baseno de Apurimako, ankaŭ la Vilkanota formas aluvian valon kiu ekas en la zono de glaĉeroj kiuj limigas la areon de la Altebenaĵo Kojao. Ĉirkaŭ la paralelo 15°S ekas la Centra Vulkana Zono en la Sara Sara. La jam menciita Altebenaĵo Kojao, aŭ simple konata kiel Altiplano, dominas la pejzaĝon sude de la 15 °C por la centra sektoro de Andoj. En tiu altebenaĵo estas du grandaj lagoj, nome la Titikaka kaj la Poopó, kiu formas la internbasenan sistemon plej etenda de Sudameriko. La loĝantaro troviĝas ĉefe en la Altiplano kaj en la ĉeanda marbordo kiel ĉe la perua ĉefurbo, Lima, kies metropola areo atingas ĝis 950 msm. Inter la interandaj urboj plej gravaj situaj en tiu sektoro de Andoj estas Arekipo, Huamanga, Puno, Tacna, Cajamarca, Huankajo kaj Kusko en Peruo; kaj La Paz, Sucre, Potosí, Cochabamba kaj Oruro en Bolivio.


Ĉirkaŭ la paralelo 22°S estas la Punao de Atakamo dominanta la olcidenton de la vulkana zono. La klimato estas arida varma kaj la biomo hegemonia estas dezerta.



Sudaj Andoj |


Tiu sektoro estas komponita de la jenaj subregionoj:





Cerro Chaltén aŭ Cerro Fitzroy.




  • Suda aŭ aŭstrala vulkana zono: el la latitudo de la golfo Penas ĝis la bordoj de la Granda Insulo de Fajrolando kaj aliaj apudaj insuloj.


  • Patagoniaj Andoj: korespondas al la zono sude de la Vulkano Lanino en Argentino kaj Ĉilio, ĝis la Magelana Markolo, kie interrompiĝas totale la montarĉeno. Ties averaĝaj altoj estas inter 1 500 kaj 2 000 msm, kaj en kelkaj punktoj facile superas la 3 500 msm. Elstaras en tiu montarĉeno la Monto Fitz Roy kaj la Cerro Torre, monumentaj akutaj pintoj de 3 375 kaj 3 133 respektive en la landlimo argentin-ĉilia, tre proksime de la glaĉeroj Perito Moreno kaj Viedma, el kiuj la unua estas vizitata de centoj de miloj da turistoj ĉiujare. Tiuj du montaroj estis granda defio por montogrimpistoj el jardekoj. Elstaras ankaŭ la masivo Paine, nome grupo de granitaj turoj de pli ol 3 000 msm kiuj staras super lagoj kaj glaĉeroj de la Ĉilia Patagonio. Tiu parto de Andoj argentin-ĉiliaj estas dominataj de gigantaj glacikampoj kiuj konstituas la rezervejojn de nesala akvo plej grandaj de la mondo ekster la Antarkto kaj Gronlando.


  • Fuegiaj Andoj: ĝuste sude de la Magelana Markolo, la Andoj realtiĝas, kun montopintoj pli altaj ol 2 000 msm kronitaj de glacikampoj, kun glaĉeroj kiuj falas al la Kanalo Beagle.




Akonkagvo.


La sudaj Andoj etendiĝas ĝis la plej suda pinto de Sudameriko en Argentino kaj Ĉilio. Tiu regiono koncentras preskaŭ la totalon de la klimataj tipoj. Ĝi povas esti subdividita, siavice, en:



Transiraj Andoj

Tie troviĝas la plej altaj montopintoj, kvankam la averaĝa alto malaltiĝas. La montopasejoj estas malfacilaj kaj krutaj. Ili estas konstituitaj de dorsaj padoj separataj de valoj laŭlongaj de inter 10 kaj 40 km de larĝo. Okcidente troviĝas la intermeza depresio, nome tektona faŭlto kiu separas Andojn disde la Cordillera de la Costa, kiu apenaŭ superas la 2000 msm de alto. Oriente staras la ĉefa montoĉeno kun kelkaj de la plej altaj montopintoj: nome la Akonkagvo (6960,8 msm), la vulkano Tupungato (6 635 msm) kaj la Mercedario (6 770 msm).



Patagoniaj Andoj

La Andoj revenas kiel hegemonia formaro, la altaĵoj malaltiĝas draste parte pro la erozio fare de glaĉeroj kio kreis marbordon de insularoj kaj fjordoj, kaj samtempe pro la komplekseco de la procezo de subdukcio inter la Platoj Nazka kaj Sudamerika, el kij la unua eniras pli profunde kaj malpli etende, kio okazigis pli malgrandan plialtiĝon rilate al zonoj pli nordaj, sed la altoj relativaj de la montoj faras ĝin el plej aprezataj de montogrimpistoj el la tuta mondo ĉar tiuj montoj havas siajn bazojn preskaŭ ĉe marnivelo. La ĉefaj altaĵoj estas la vulkano Lanino (3776 msm), la cerro Tronador (3478 msm), la monto San Valentín (4058 msm), la monto Fitz Roy aŭ cerro Chaltén (3375 msm), la cerro Torre (3133 msm), la cerro Paine Grande (3240 msm) kaj la turoj de Paine (3000 msm). La Montaro Darvino en la Granda Insulo de Fajrolando havas la lastajn grandajn altaĵojn antaŭ la Andoj finfine eniras submaren oriente de la insulo de la Ŝtatoj. La monto Darvino estas la plej alta en Tierra del Fuego (2488 msm), sekvita de la monto Sarmiento (2350 msm).



La plej altaj montoj |





Llullaillaco el oriento.





































































Nomo
Alteco
Lando
Montaro
Aconcagua 6 962 Argentino
Altaj Andoj
Ojos del Salado 6 893
Ĉilio, Argentino

Puna
Monte Pissis 6 795 Argentino
Puna
Suda Huascarán
6 746 Peruo
Cordillera Blanca
Bonete 6 759 Argentino
Puna
Suda Tres Cruces
6 748
Ĉilio, Argentino

Puna
Llullaillaco 6 739
Ĉilio, Argentino

Puna
Mercedario 6 700 Argentino
Altaj Andoj
Cazadero 6 658 Argentino
Puna

Huascarán Norte
6 655 Peruo
Cordillera Blanca


Argentino |





Tronador, Argentino/Ĉilio




  • Akonkagvo, 6 962 m


  • Cerro Bonete, 6 759 m


  • Galán, 5 912 m


  • Mercedario, 6 720 m


  • Monto Pissis, 6 795 m



Limo inter Argentino kaj Ĉilio |





  • Cerro Bayo, 5 401 m


  • Cerro Chaltén, 3 375 m aŭ 3 405 m, Patagonio


  • Cerro Escorial, 5 447 m


  • Cordón del Azufre, 5 463 m


  • Falso Azufre, 5 890 m


  • Incahuasi, 6 620 m


  • Lastarria, 5 697 m


  • Llullaillaco, 6 739 m


  • Maipo, 5 264 m


  • Marmolejo, 6 110 m


  • Ojos del Salado, 6 893 m


  • Olca, 5 407 m


  • Sierra Nevada de Lagunas Bravas, 6 127 m


  • Socompa, 6 051 m


  • Nevado Tres Cruces, 6 749 m (suda pinto) (III Region)


  • Tronador, 3 491 m


  • Tupungato, 6 570 m


  • Nacimiento, 6 492 m




Ĉilio |




  • Akamaraĉi, ĉ.6,046 m


  • Monto San Valentin, 4058 m (Patagonio)


  • Cerro Paine Grande, ĉirkaŭ 2750 m (Patagonio) (kaj ne 3050 m)


  • Cerro Macá, ĉirkaŭ 2300 m (Patagonio) (kaj ne 3050 m)


  • Monto Darvino, 2429 m (Patagonio)


  • Vulkano Hudson, ĉirkaŭ 1900 m (Patagonio)




Bolivio |





  • Ancohuma, 6 427 m


  • Cabaray, 5 860 m


  • Chacaltaya, 5 421 m


  • Huayna Potosí, 6 088 m


  • Illampu, 6 368 m


  • Illimani, 6 438 m


  • Macizo de Larancagua, 5 520 m


  • Macizo de Pacuni, 5 400 m


  • Nevado Anallajsi, 5 750 m


  • Nevado Sajama, 6 542 m


  • Patilla Pata, 5 300 m


  • Tata Sabaya, 5 430 m





Limo inter Bolivio kaj Ĉilio |




  • Akotango, 6,052 m


  • Miĉinĉa, 5,305 m


  • Iruputunku, 5,163 m


  • Likankabur, 5,920 m


  • Olca, 5,407 m


  • Parinakota, 6,348 m


  • Paruma, 5,420 m


  • Pomerape, 6,282 m




Peruo |





  • Alpamaĝo, 5,947 m


  • Artesonraju, 6,025 m


  • Ĉumpe, 6,106 m


  • Koropuna, 6,377 m


  • El Misti, 5,822 m


  • Huandoi, 6,395 m


  • Huascarán, 6,768 m


  • Ĥiriŝanka, 6,094 m


  • Pumasijo, 5,991 m


  • Rasak, 6,040 m


  • Rondoi, 5,870 m


  • Sarapo, 6,127 m


  • Salkantai, 6,271 m


  • Siula Grande, 6,344 m


  • Huajtapaljana, 5,557 m


  • Yerupajá, 6,635 m


  • Yerupajá Chico, 6,089 m





Ekvadoro |





  • Antisana, 5,752 m


  • Kajambe, 5,790 m


  • Ĉimborazo, 6,268 m


  • Corazón, 4,790 m


  • Kotopaksi, 5,897 m


  • El Altar, 5,320 m


  • Illiniza, 5,248 m


  • Piĉinĉa, 4,784 m


  • Kilotoa, 3,914 m


  • Reventador, 3,562 m


  • Sangai, 5,230 m


  • Tungurahua, 5,023 m


  • Titikako, 5,035 m





Kolombio |





  • Monto Cristóbal Colón, 5,775 m


  • Nevado del Huila, 5,365 m


  • Nevado del Ruiz, 5,321 m


  • Nevado del Tolima, 5,205 m


  • Pico Pan de Azúcar, 5,200 m


  • Ritacuba Negra, 5,320 m


  • Nevado del Cumbal, 4,764 m


  • Cerro Negro de Mayasquer, 4,445 m


  • Ritacuba Blanco, 5,410 m


  • Nevado del Quindío, 5,215 m


  • Purace, 4,655 m


  • Santa Isabel, 4,955 m


  • Doña Juana, 4,150 m


  • Galeras, 4,276 m


  • Azufral. 4,070 m





Venezuelo |





  • Monto Bolívar, 5,007 m


  • Monto Humboldt, 4,940 m


  • Pico Bonpland, 4,880 m


  • Monto La Concha, 4,920 m


  • Monto Piedras Blancas, 4,740 m


  • Monto El Águila, 4,180 m


  • Monto El Toro 4,729 m


  • Monto El León 4,740 m


  • Monto Mucuñuque 4,609 m





Biologia diverseco |



Flaŭro |




La tropika seka arbaro de la Laguna de Sonso en Nordaj Andoj.


La Anda regiono mezas inter diversaj naturaj kaj flaŭraj regionoj pro sia etendo el karibia Venezuelo al malvarma, venta kaj malseka Horna Kabo pasante tra la aridega Atakama Dezerto. Pluvarbaroj kaj tropikaj sekaj arbaroj[9] ĉirkaŭis multon de nordaj Andoj sed ili estas nuntempe ege malpliigitaj, ĉefe en Chocó kaj en inter-Andaj valoj de Kolombio. Kiel rekta malo de humidaj Andaj deklivoj estas la relative sekaj Andaj deklivoj en plej el okcidentaj Peruo, Ĉilio kaj Argentino. Kun kelkaj Interandaj Valoj, ili estas tipe dominataj de decidua arbaro, arbustaro kaj ksera vegetaĵaro, kiu atingas sian ekstremon en la deklivoj ĉe la preskaŭ senviva Atakama Dezerto.


Ĉirkaŭ 30,000 specioj de vaskulaj plantoj loĝas en Andoj, kaj preskaŭ duono el ili estas endemiaj de la mondoregiono, surpasante la diversecon de ajna alia riĉejo.[10] La malgranda arbo Cinchona pubescens, nome la fonto de kinino kiu estas uzata por trakti malarion, troviĝas amplekse en Andoj tiom for sude kiom ĝis Bolivio. Aliaj gravaj kultivaĵoj kiuj originiĝis el Andoj estas tabako kaj terpomoj. La alt-altitudaj arbaroj el Polylepis troviĝas en la Andaj areoj de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj Ĉilio. Tiuj arboj, de lokanoj referencataj kiel Queñua, Yagual kaj aliaj nomoj, povas troviĝi je altitudoj de 4 500 m super marnivelo. Restas neklare se la disa distribuado de tiuj arbaroj estas natura, aŭ la rezulto de arbarklarigado kiu ekis dum la periodo de la Inkaa Imperio. Senrilate, en modernaj tempoj tiu arbarklarigado akceliĝis, kaj la arboj estas nune konsiderataj tre endanĝeritaj, kaj kelkaj kredas ke tiom malmulte kiom ĝis nur 10% el la origina arbaro restas.[11]



Faŭno |




Masklo de Anda montarkoko, specio troviĝanta en humidaj Andaj arbaroj kaj la nacia birdo de Peruo.




Aroj de alpakoj en la montetoj ĉe la monto Ausangate.


La Andoj estas riĉaj en faŭno: kun preskaŭ 3,500 specioj, el kiuj ĉirkaŭ 2/3 estas endemioj de la regiono, la Andoj estas la plej grava regiono en la mondo por amfibioj.[10]


La diverseco de animaloj en Andoj estas alta, kun preskaŭ 600 specioj de mamuloj (13% endemioj), pli ol 1,700 specioj de birdoj (ĉirkaŭ 1/3 endemioj), pli ol 600 specioj de reptilioj (ĉirkaŭ 45% endemioj), kaj preskaŭ 400 specioj de fiŝoj (ĉirkaŭ 1/3 endemioj).[10]


La vikuno kaj la gvanako povas troviĝi loĝantaj en Altiplano, dum la tre proksime rilataj aldomigitaj lamoj kaj alpakoj estas tre amplekse tenitaj de lokanoj kiel ŝarĝanimaloj kaj por ties viando kaj lano. La krepuskemaj (aktivaj dum mateniĝo kaj noktiĝo) ĉinĉiloj, nome du minacataj membroj de la ordo de roduloj, loĝas en la Andaj alpaj regionoj.[12][13] La Anda kondoro, nome la plej granda birdo de sia tipo en la Okcidenta Hemisfero, loĝas tra multo de Andoj sed ĝenerale en tre malgrandaj densecoj.[14] Aliaj animaloj troviĝantaj en la relative malfermaj habitatoj de altaj Andoj estas la cervedo huemul, la pumo, vulpoj de la genro Pseudalopex,[12][13] kaj, ĉe birdoj, kelkaj specioj de tinamoj (ĉefe membroj de la genro Nothoprocta), Anda kaŭkeno, giganta fuliko, flamengoj (ĉefe asociaj kun salegaj lagoj), malgranda reao, Anda pego, fegorno, ministoj, frigiloj kaj djukoj.[14]


La lago Titikako estas hejmo de kelkaj endemioj, inter kiuj la tre endanĝerita Titikaka grebo[14] kaj la Titikaka rano.[15] Kelkaj specioj de kolibroj, ĉefe de kelkaj oreotroĥiloj, povas esti vidataj je altoj sub 4000 m, sed multe pli alta biologia diverseco povas esti trovita je pli altaj altitudoj, ĉefe en la humidaj Andaj arbaroj ("nubarbaroj") kiuj kreskas sur deklivoj en Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj pli for nordokcidenta Argentino.[14] Tiuj arbar-tipoj, kiuj inkludas la Jungaojn kaj partojn de Ĉokoo, estas tre riĉaj en flaŭro kaj faŭno, kvankam ekzistas malmultaj grandaj mamuloj, kies esceptoj estas la minacataj pinĉaka tapiro, la okulvitra urso kaj la flavvosta lansimio.[12]


Birdoj de humidaj Andaj arbaroj estas la montotukanoj, la kecaloj kaj la Anda montarkoko, kvankam ofte oni vidas miksajn kunmanĝantarojn kie hegemonias tanagroj kaj furnariedoj – kontraste al kelkaj voĉaj sed tipe kamuflaj specioj de trogloditoj, rinokriptedoj kaj gralariedoj.[14]


Nombraj specioj kiaj la Cinclodes aricomae kaj la Leptasthenura xenothorax estas asociaj kun Polylepis, kaj sekve ankaŭ minacataj specioj.[14]



Kelkaj andaj specioj |




Bestoj |



  • Alpako

  • Anda blankorela didelfo

  • Anda flamengo

  • Anda galinago

  • Anda ibiso

  • Anda karakaro

  • Anda kardelo

  • Anda kaŭkeno

  • Anda kondoro

  • Anda kreko

  • Anda krestanaso

  • Anda lupovulpo

  • Anda montarkoko

  • Anda pego

  • Anda penelopo

  • Anda tapiro

  • Anda tinamo

  • Ĉinĉilo

  • Fegorno

  • Flavvosta lansimio

  • Giganta fuliko

  • Gvanako

  • Kecalo

  • Lamo

  • Malgranda reao

  • Okulvitra urso

  • Pumo

  • Titikaka grebo

  • Titikaka rano

  • Vikuno



Plantoj |



  • Anda alno

  • Anda rubuso

  • Cinchona pubescens




Homa aktiveco |




La ruinoj de Ingapirca estas la plej grava heredaĵo de la inkaa kulturo en Ekvadoro. Ili troviĝas ĉirkaŭ 80 km norde de Cuenca sur montopinto 3 100 metrojn alta. La ruinoj restis post centro por ritoj, loĝado kaj restado ĉe la ŝoseo de Tomebamba (hodiaŭ Cuenca) al Kito.



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Inkaa imperio kaj Vicreĝlando de Peruo.

La Andoj formas nord-sudan akson de kulturaj influoj. Longa serio de kulturaj disvolvigoj kulminis en la etendo de la Inkaa civilizo kaj de la Inkaa imperio en la centraj Andoj dum la 15a jarcento. La Inkaoj formis tiun civilizon tra imperiisma militarismo same kiel tra tre zorga kaj detala registara administrado.[16] La registaro patronis la konstruon de akveduktoj kaj ŝoseoj aldone al antaŭekzistantaj instalaĵoj. Kelkaj el tiuj konstruaĵoj estas ankoraŭ ekzistantaj nuntempe.


Runigitaj pro eŭropdevenaj malsanoj por kiuj ili ne havis imunecon kaj enlandaj militoj, en 1532 la Inkaoj estis venkitaj de alianco komponita de dekoj de miloj da aliancanoj el nacioj kiujn ili estis subigitaj (ekz. Huankaoj, Ĉaĉapojoj, Kanjarioj) kaj malgranda armeo de ĉirkaŭ 180 hispanoj estritaj de Francisco Pizarro. Unu el la malmultaj inkaaj lokoj kiujn la hispanoj neniam trovis en sia konkero estis Maĉupikĉuo, kiu kuŝas kaŝita sur montopinto en la orineta bordo de Andoj kie ili descendas al Amazonio. La ĉefaj survivantaj lingvoj de la Andaj popoloj estas tiuj de la keĉua kaj la ajmara familioj. Woodbine Parish kaj Joseph Barclay Pentland esploris grandan parton de la Boliviaj Andoj el 1826 al 1827.


En moderna epoko, la plej grandaj Andaj urboj estas Bogoto, en Kolombio, kun ĉirkaŭ ok milionoj da loĝantoj, Santiago de Ĉilio, kaj Medeĝino (Kolombio).


Se la Andoj ne estas la plej altaj montopintoj de la planedo, ili almenaŭ montras multajn el la plej altaj urboj. La urboj de tiu montaro estas je alteco kie komencas en Eŭropo dezerto minerala neloĝata, ekzemple ĉe Potosi (je 4070 metroj), Cerro de Pasco (je 4380 metroj) kaj la aglomeraĵo La Paz-El Alto (je 3250 al 4200 metroj). La andaj urboj okupas la plej variajn scenejojn: se kelkaj estas rekte sur la altebenaĵo Altiplano, aliaj kaŭras ĉe la fendo de valoj.



Transporto |


Kelkaj gravaj urboj estas ĉu en Andoj aŭ sur deklivoj, inter kiuj estas Bogoto, Medeĝino kaj Kali (Kolombio); Kito, (Ekvadoro); Mérida (Venezuelo); La Paz (Bolivio); Santiago de Ĉilio, kaj Lima aŭ Kusko, Peruo. Tiuj kaj plej el aliaj urboj estas konektitaj per asfalto-pavimitaj ŝoseoj, dum pli malgrandaj urboj estas ofte konektitaj per malpuraj ŝoseoj, kiuj povas postuli kvar-rad-transmisiajn vehiklojn.[17]




La ĉilia enirejo al la tunelo de Internacia Montopasejo Los Libertadores en vintro.


La kruta tereno historie metis la kostojn de la konstruado de aŭtoŝoseoj kaj fervojoj kiuj trapasas Andojn ekster atingo de plej andaj landoj, eĉ per modernaj praktikoj de civila inĝenierado. Ekzemple, la ĉefa trapaso de Andoj inter Argentino kaj Ĉilio estas plenumita pere de la Paso Internacional Los Libertadores. Nur ĵuse la finoj de kelkaj aŭtoŝoseoj kiuj venis tre proksime unu de alia el oriento kaj el okcidento estis konektitaj.[18] Multo de la transportado de pasaĝeroj estas farita pere de aviadiloj.


Tamen, estas unu fervojo kiu konektas Ĉilion kun Argentino tra la Andoj, kaj estas aliaj kiuj faras la saman konekton tra suda Bolivio. Pri tio oni rigardu mapojn de tiu regiono.


Estas unu aŭ pliaj aŭtoŝoseoj en Bolivio kiuj trapasas la Andojn. Kelkaj el tiuj estis konstruita dum periodo de milito inter Bolivio kaj Paragvajo, por transporti trupojn el Bolivio kaj ties necesaĵojn al la militfronto en la malaltaj teroj de sudorienta Bolivio kaj okcidenta Paragvajo.


Dum jardekoj, Ĉilio postulis posedon de tero en la orienta flanko de Andoj. Tamen, tiuj postuloj estis rezignitaj ĉirkaŭ 1870 dum la Pacifika Milito inter Ĉilio, la aliancanaj Bolivio kaj Peruo, en diplomata klopodo por teni Argentinon ekstermilite. La Armeo de Ĉilio kaj la Mararmeo de Ĉilio venkis super la kombinitaj fortoj de Bolivio kaj Peruo, kaj Ĉilio kaptis la nuran provincon de Bolivio ĉe la Pacifika marbordo, iome da tero el Peruo kiu estis redonita al Peruo post jardekoj. Bolivio estis de tiam komplete lando sen maraliro. Ĝi ĉefe uzas marhavenojn en orienta Argentino kaj Urugvajo por internacia komerco ĉar ties diplomataj rilatoj kun Ĉilio estis ĉesigitaj ekde 1978.


Pro la kruta tereno en lokoj, vilaĝoj kaj urboj en la montoj — al kiuj veturi pere de motorvehikloj estas de malmulta uzo — estas ankoraŭ situaj en Altaj Andoj de Argentino, Bolivio, Peruo, kaj Ekvadoro. Surloke, la parencoj de la kamelo, nome la lamo, kaj la alpako plue plenumas gravajn uzojn kiel ŝargbestoj, sed tiu uzo ĝenerale malpliiĝis en modernaj tempoj. Ankaŭ azenoj, muloj, kaj ĉevaloj estas utilaj.



Agrikulturo |




Terasa agrikulturo en Peruo, adoptitaj de Inkaoj.


La antikvaj popoloj de Andoj kiaj la Inkaoj praktikis irigaciajn teknikojn dum ĉirkaŭ 6,000 jaroj. Pro la montaj deklivoj, terasado estis ofta praktiko. Terasado, tamen, estis nur etende uzita post la inkaaj imperiaj etendoj. La terpomo ludis gravan roloj kiel interne konsumita kultivaĵo. Maizo estis ankaŭ grava kultivaĵo por tiuj popoloj, kaj ĝi estis uzata por la produktado de ĉiĉo, grava por indiĝenaj popoloj de Andoj. Nuntempe, tabako, kotono kaj kafo estas la ĉefaj poreksportaj kultivaĵoj. Kokao, spite elradikigajn programojn en kelkaj landoj, restas grava kultivaĵo por laŭleĝa surloka uzado en milde stimula herboteo, kaj, kaj polemike kaj kontraŭleĝe, por la produktado de kokaino.



Minado |


La Andoj famiĝis pro sia minerala riĉo dum la Hispana konkero de Sudameriko. Kvankam jam la Andaj indianaj popoloj artmetiis ceremonian juvelaron el oro kaj el aliaj metaloj, la mineralriĉo de Andoj estis unue minita grandskale post la alveno de hispanoj. Potosí en nuntempa Bolivio kaj Cerro de Pasco en Peruo estis el ĉefaj minoj de la Hispana Imperio en Ameriko. Río de la Plata kaj Argentina derivigas siajn nomojn el la arĝento de Potosí.


Nuntempe, minado en la Andoj de Ĉilio kaj Peruo metas tiujn landojn kiel la unua kaj tria ĉefaj produktantoj de kupro en la mondo. Peruo ankaŭ enhavas la plej grandan orminon en la mondo: nome Ĝanakoĉo. La Boliviaj Andoj produktas ĉefe stanon kvankam historie minado de arĝento havis grandan efikon sur la ekonomio de la 17a-jarcenta Eŭropo.


Estas longa historio de minado en Andoj, el la hispana arĝento-produkta minado en Potosí en la 16a jarcento al la enormaj nuntempaj porfir-kupraj kuŝejoj de Ĉukikamato kaj Escondida en Ĉilio kaj Tokepala en Peruo. Aliaj metaloj kiaj fero, oro kaj stano aldone al nemetalaj rimedoj estas gravaj.




Lokoj |



  • Huankabamba-Depresio

  • Pongo de Manseriche

  • Reĝa Kordilero (Bolivio)

  • Reĝa Kordilero (Ekvadoro)

  • Venezuela Marbordo



Rilataj temoj |



  • Anda hispana lingvo

  • Anda Kristo

  • Kordilero

  • Tropikaj Andoj



Referencoj |





  1. http://www.ign.gob.ar/node/479 Se dio a conocer la nueva altura oficial del Cerro Aconcagua: 6.960,8 metros, alirita la 3an de septembro de 2012, Instituto Geográfico Nacional (Argentina), www.ign.gob.ar


  2. Andes Mountains, alirita la 4-an de decembro 2013, HTM, 2002 en la retejo blueplanetbiomes.org, angle


  3. Alfred Wegener, 1912, Die Entstehung der Kontinente ("la ekesto de la kontinentoj"), germane, Petermanns Geographische Mitteilungen, volumo 58, paĝoj 185-195, 253-256, 305-309, alirita la 9an de junio de 2012}


  4. Alfred Wegener. 1983 kaj [1915], Die Entstehung der Kontinente und Ozeane ("la ekesto de la kontinentoj kaj oceanoj") en Sammlung Vieweg 23 Braunschweig, paĝo 94, kaj Ediciones Pirámide S.A Ciencias del hombre y la naturaleza, Madrido, 1983, paĝo 230, alirita la 9-an de junio de 2012, ISBN 84-368-0233-0


  5. Augusto Gansser (1973). «Facts and theories on the Andes». Journal of the Geological Society (angle) 129: 93-131.


  6. Ramos, V. A. (1999). «Plata tectonic setting of the Andean Cordillera». Episodes (angle) 22 (3): 183-190.


  7. Pérez, Omar J.; Hoyer, Melvyn; Hernández, José N.; Rodríguez, Carlos; Márques, Víctor; Sué, Nicolás; Velandia, José R.; Deiros, Diego (2005). «Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones GPS». Interciencia (Caracas) 30 (4): 213-216. [1] Konsultita la 19an de julio 2016.


  8. Turrel, Marc, kaj Jorge Velasco (18a de majo 2007). «Ojos del Salado, el volcán más alto del mundo». Desnivel.com. [2] Konsultita la 29-an de januaro 2017. «El volcán Ojos del Salado [...] obtuvo una altura elipsoidal de 6.934,115 metros y una altitud sobre el nivel medio del mar de 6.891,31».


  9. Tropical and Subtropical Dry Broadleaf Forest Ecoregions. Alirita 2015-12-27.

  10. 10,010,110,2Tropical Andes – biodiversityhotspots.org


  11. Pants of the Andies. Arkivita el la originalo je 15-a de decembro 2007. Alirita 2007-12-09.

  12. 12,012,112,2Eisenberg, J.F.; & Redford, K.H. (2000). Mammals of the Neotropics, Volume 3: The Central Neotropics: Ecuador, Peru, Bolivia, Brazil. ISBN 978-0226195421

  13. 13,013,1Eisenberg, J.F.; & Redford, K.H. (1992). Mammals of the Neotropics, Volume 2: The Southern Cone: Chile, Argentina, Uruguay, Paraguay. ISBN 978-0226706825

  14. 14,014,114,214,314,414,5Fjeldsaa, J.; & Krabbe, N. (1990). Birds of the High Andes: A Manual to the Birds of the Temperate Zone of the Andes and Patagonia, South America. ISBN 978-8788757163


  15. Stuart, Hoffmann, Chanson, Cox, Berridge, Ramani kaj Young, eldonistoj (2008). Threatened Amphibians of the World. ISBN 978-84-96553-41-5


  16. D'Altroy, Terence N. The Incas. Blackwell Publishing, 2003


  17. Andes travel map


  18. Jujuy apuesta a captar las cargas de Brasil en tránsito hacia Chile de Emiliano Galli. gazeto La Nación. Alirita 2011-07-22.




Bibliografio |



  • Alberto Maria De Agostini: Ande patagoniche. Viaggi di esplorazione alla cordigliera patagonica australe, Milano, CDA & Vivalda, 1999-22-11, ISBN 978-88-7808-142-0. (itale)

  • Axel Borsdorf, Christoph Stadel: Die Anden: Ein geographisches Portrait, Springer Spektrum, Berlino 2013, 453 paĝoj, ISBN 978-3-8274-2457-0. (germane)

  • Klaus Heine, Hans-Peter Niller: Die Anden Südamerikas: Geoarchive für Umweltveränderungen und Klimawandel. Geographische Rundschau 56 (3), paĝoj 4–13 (2004) (germane)



Eksteraj ligiloj |




  • Andoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Andoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Geografio kaj vulkanoj en Kolombio.

  • Andeshandbook.

  • Los Andes Centrales.

  • University of Arizona: Andes geology

  • Blueplanetbiomes.org: Climate and animal life of the Andes

  • Discover-peru.org: Regions and Microclimates in the Andes

  • Peaklist.org: Listo de montoj en Sudameriko kun alto super 1 500 m



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cordillera de los Andes en la hispana Vikipedio.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Andes en la angla Vikipedio.






Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.














Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg