Metz




Koordinatoj: 49°07′13″N 06°10′40″E  /  49.12028°N, 6.17778°O / 49.12028; 6.17778 (Metz)












































































































Metz

esperante: Messo
komunumo

Metz Temple Neuf et Cathédrale Saint-Étienne.jpg

Protestanta preĝejo Temple Neuf kaj la katedralo Sankta Stefano






Metz flag.svg

Flago


Metz.png

Blazono



Oficiala nomo: Metz

Ŝtato'

Francio Francio

Regiono

Grand Est

Departemento

Moselle Prefektejo
Kantono

Kvar kantonoj ties ĉefurbo
Arondismento

Metz-Ville ĉefurbo
Interkomunumreto

Metz-Metropolo

Riveroj

Moselle, Seille

Situo
Metz
 - koordinatoj

49°07′13″N 06°10′40″E  /  49.12028°N, 6.17778°O / 49.12028; 6.17778 (Metz)
Plej alta punkto

 - alteco
256 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
162 m s. m.

Areo
41,94 km² (4 194 ha)

Loĝantaro
122 838 (2008)
Denseco

2 928,9 loĝ./km²

Urbestro
Dominique Gros

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
57000, 57050, 57070
INSEE
57463




Situo de Metz enkadre de Francio

ButtonRed.svg


Situo de Metz enkadre de Francio





Situo de Metz enkadre de Loreno

ButtonRed.svg



Situo de Metz enkadre de Loreno



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Metz

Retpaĝo: www.metz.fr

Laŭloka nomo : Messin

Metz ([mɛs], esperante Meco, MetzoMesso) estas urbo en nordorienta Francio ĉefurbo de departemento Moselle. En la jaro 2005 ĝi havis 123.914 enloĝantojn.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Demografio


  • 3 Historio


    • 3.1 Prahistorio


    • 3.2 Ĉefurbo de Aŭstrazio


    • 3.3 De la eliro el Loreno ĝis la eniro en Francio


    • 3.4 Nuntempa epoko




  • 4 Kulturo


  • 5 Esperanto


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Metz situas ĉirkaŭ la loko kie la rivero Seille enfluas la Mozelon.


Metz havas 3 insulojn loĝatajn: Petit Saulcy, Grand Saulcy kaj Chambière. La insuloj estas ligitaj inter si kaj al la urbo per pontoj: la Moyen Pont (la Meza Ponto), la Pont des Morts (la Ponto de la Mortintoj), la Pont de la Préfécture (la Prefekteja Ponto), la Pont Moreau, la Pont Saint-Georges kaj la Pont des Grilles.


La plej gravaj urboj ĉirkaŭ Metz situas:






















Ĉirkaŭ Metz


Luksemburgo Luksemburgo
55 km


Remso
155 km
Metz
Saarbrücken Germanio
60 km


Nancio
48 km

Strasburgo
130 km



Demografio |


La loĝantaro de Metz regule kreskis de post la dua mondmilito. Tiu demografia kreskado neniam interrompiĝis, eĉ se ĝi estis tre malrapida ekde la 1970-aj jaroj. Tio esceptigas Metz inter la grandaj urboj de Francio, kiuj preskaŭ ĉiuj renkontis demografie-retrokreskajn fazojn dum la 1970-aj aŭ 1980-aj jaroj.



Historio |




Katedralo Sankta Stefano



Prahistorio |


La plej malnovaj okupspuroj en la ejo de Metz datiĝas 200.000 jarojn antaŭ Jesuo Kristo. En 1882, la plej grava kaj antikva trovaĵo de Mozelo okazis: oni trovis pugnokojnon aŭ bifacon, malkaŝigitan de paleolitika sablotrabo en Montigny-lès-Metz, kaj kiu datiĝus la 3an glaciigon de la kvaternara erao (inter ĉ la -300 000aj ĝis -120 000aj jaroj). La homoj kiuj vivis tiuepoke estis ĉasantoj kaj plukantoj, ili vivis laŭ la malhejmosida vivmaniero propra ĉe la migrantoj kaj delokiĝis laŭ la nutraĵtrovado.



Ĉefurbo de Aŭstrazio |


Messo estis ĉefurbo de Aŭstrazio de 561 ĝis 751. La unua reĝo de Aŭstrasio en Messo estis Sigisbert la 1-a. En 566 ĉe Messo li edziĝis kun la
visigota princino Brunehault.
Sankta Sigisbert la reĝo Sigibert la 3-a fondis apud la urbo la abatejo Sankta Marteno.



De la eliro el Loreno ĝis la eniro en Francio |


En 959 Messo eliras el Loreno kiam Bruno la frato de Oto la 1-a dispartigis la Lorenon.
En 1234 la urbanoj forpelis ĝian episkopon do Messo iĝis respubliko.
En 1356 en Messo Karolo la 4-a aprobis la Oran buleon kiu organizis la unuan germanan imperion.
En 1427 Messo militas kontraŭ Loreno. Oni nomas ĉi-tiu milito, la poma korbopleno militon. Ĝia deveno estis kverelo por pomoj.
En 1552 Messo eniras en Francio kiam la reĝo Henriko la 2-a ekokupis la tri episkopujojn (Metz, Toul kaj Verdun).



Nuntempa epoko |


En 1861 okazis la Universala ekspozicio de agrikulturo, industrio, hortikulturo kaj belarto. Metz estis sieĝita dum la franco-germana milito de 1870. Forlasita de la plimulto de la francaj deputitoj, inkluzive la lorenaj deputitoj de la Meurthe, kiuj voĉdonis preskaŭ unuanime ĝian aneksigon, Metz estis religita al la nova germana imperio, ratifita per la traktato de Frankforto kaj iĝis ĉefurbo de la distrikto Loreno (Lothringen) en la Reichsland Alzaco-Mozelo de 1871 ĝis 1919.


Post la aneksado kaj la foriro de la Metz-anoj korligitaj al Francio, la urbo daŭris pligrandiĝi kaj transformiĝi. Aperis grandegaj konstruaĵoj de nov-romana aŭ nov-gota stilo. Okupita kaj aneksita denove dum la dua mondmilito, Metz-on liberis la 95a divido de usona infanterio je la 18a de novembro 1944. Post la malfacilaj bataloj, germana generalo donis la kromnomon "The Iron Men of Metz" (La ferhomoj de Metz) al usonaj soldatoj pro esti la unua armeo kiu kaptis tiun urbon perforte.


Nuntempe, la milita rolo de Metz malkreskis, kaj la urbo diversigis siajn agadojn. Ĝi tiel povis plue kreski malgraŭ la malfaciloj ekonomikaj kiu daŭre frapis la Lorenon.



Kulturo |


Kiel urbo de la Granda Regiono, Metz partoprenis la programon de la Eŭropa jaro de la Kultura Ĉefurbo 2007.


Granda literatura festivalo, nomata La Libra Somero, okazas en Metz ĉiujare ekde 1987.



Esperanto |


Metz estas la naskiĝurbo de Marie Larroche kaj Raymond Schwartz. En la urbo ekzistas Esperanto-klubo.



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retpaĝaro de la urbodomo

  • Retpaĝaro por turistoj

  • Metz.Online.Fr

  • La juda tombejo en Metz




  • Metz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Metz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Metz en la franca Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg