Slochteren






ISO





















































Komunumo Slochteren

Flago de la komunumo Slochteren



Blazono de komunumo Slochteren


Flago de la komunumo Slochteren
Blazono de komunumo Slochteren

Situo de la komunumo Slochteren

Provinco

Groningo

Urbestro


Ĉefloko

Slochteren

Areo
 - Tero
 - Akvo
158,84 km²
152,28 km²
6,56 km²

Loĝantaro
 - Loĝdenso
14.933 (1-a de januaro 2005)
98 loĝ./km²

Geografia situo

53° 13′ N, 6° 48′ O53.2166666666676.8Koordinatoj: 53° 13′ N, 6° 48′ O


Slochteren (Nederlando)

DEC
Slochteren



Gravaj trafikaj arterioj

N33, N387

Telefona kodo
0596, 0598

Poŝtkodo
9615–9629, 9939
Oficiala retejo

http://www.slochteren.nl/







v  d  r


Information icon.svg



Ltspkr.pngSlochteren (53° 13′ N; 06° 48′ E Mapo)


(loĝantoj je la 1-a de januaro 2005: 14.933, fonto: CBS) estas antaŭa komunumo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La komunumo havas areon de 158,84 km² (de kiu 6,56 km² akvo). La Schildmeer nun estas la ununura granda lago en ĉi tiu komunumo. Meerstad, nova loĝkvartalo ĉirkaŭ nova lago estos konstruota inter Slochteren kaj Groningen.


La komunumo estas konata pro ĝia gasproduktado. La gasveziko de Slochteren entenas 1032 miliardojn m³ da tergaso, tio estas du triono de la nederlanda gasrezervaĵo.
Pro la gasproduktado pluraj tertremoj okazis en la regiono, pro tio oni malpliigis la pruduktadon ekde 2014.





Skulptaĵo de tergasmolekulo en Kolham komunumo Slochteren (Nederlando)


La komunumo Slochteren havas ŝoseranda (fakte kanalranda) domvicokonstruado kiu pli-malpli sekvas sablodorson kiu estas restaĵo de la glaciepoko. Aliaj restaĵoj de tio oni trovas en la formo de glaĉerkavoj kaj silikargiladorso en Schildwolde. Sur ĉi-lasta loko estas konstruita la Juffertoren (Fraŭlinoturo), unika pro ĝia tutmasonita turpinto.




Enhavo






  • 1 Subdivido


  • 2 Rearanĝo


  • 3 Publika transporto


  • 4 Eksteraj ligiloj





Subdivido |


La komunumo Slochteren konsistas el la sekvaj vilaĝoj: Froombosch, Harkstede, Hellum, Kolham, Lageland, Luddeweer, Overschild, Scharmer, Schildwolde, Siddeburen, Slochteren, Steendam, Tjuchem, Woudbloem.



Rearanĝo |


En la provinco Groningen oni parolas pri rearanĝo de la komunumoj ekde la 1-a de januaro 2018. La komunuma konsilantaro deklaris ke ĝi favoras rearanĝon kun la komunumoj Hoogezand-Sappemeer kaj Menterwolde. Pri la okcidenta parto de la nova komunumo ankoraŭ estas diskuto, la provinco volonte volus aldoni la regionon ĉirkaŭ Meerstad apud Harkstede al la nova komunumo Groningen.



Publika transporto |


La sekvaj buslinioj prizorgas la publikan transporton en la komunumo Slochteren:



  • linio 43: Siddeburen - Wagenborgen - Woldendorp - Delfzijl

  • linio 44: Harkstede - Froombosch - Sappemeer - Hoogezand - Zuidlaren - Vries

  • linio 49: Siddeburen - Zuidbroek - Veendam

  • linio 78: Appingedam - Steendam - Siddeburen - Hellum - Schildwolde - Slochteren - Froombosch - Kolham - Scharmer - Harkstede - Groningen

  • linio 178: Appingedam - Steendam - Siddeburen - Hellum - Slochteren - Froombosch - Kolham - (rapidservo) - Groningen; kelkaj veturoj ne tra Froombosch kaj Kolham


  • kvartalbuso 96: Appingedam - Steendam - Tjuchem - Meedhuizen - Delfzijl

  • kvartalbuso 98: Appingedam - Overschild - Ten Boer



Eksteraj ligiloj |



  • Komunuma retejo

  • Naturo kaj Pejzaĝo Duurswold (kun fotoj de la regiono)




Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)