Helena civilizo




Helena civilizo (1450 a.K. - 300 p.K.) estas
la antikva greka civilizo, kiu evoluis ĉirkaŭ la Egea Maro post la Troja Milito. Ĝi estis disvastigita de Baktrio ĝis Hispanio, de Britio ĝis Egipto, per la imperioj de Aleksandro la Granda kaj Romio. Ĝi estas la civilizo de Homero, Herodoto, Sofoklo, Platono, Aristotelo, Eŭklido,
Arkimedo, Cezaro, Kleopatra, Plutarko, Marko Aŭrelio, Ptolemeo, Galeno, Plotino, ktp. Ĝia belarto, literaturo, filozofio kaj matematiko estis tre alta, sed antaŭ la romia imperio, ĝi estis civilizo tre sanga kaj malstabila politike.


Helena civilizo estas la ido de la minoa civilizo kaj la
patrino de okcidenta kaj ortodoksa civilizo, kiuj esence estas kristanigitaj (kaj poste modernigitaj) versioj de helena civilizo.


De -1000 ĝis -500, ĝi disvastiĝis per koloniado al Sicilio kaj suda Italio. En tiu tempo, la etruskoj en norda Italio heleniĝis kaj helenigis Romon.


De -500 al 100, la imperioj de la grekoj kaj romianoj disvastigis la civilizon de Hispanio ĝis Baktrio.


Dum la jaroj 100-800, kristanismo transformis la civilizon al iu nova en Eŭropo, kaj islamo forviŝis ĝin el Azio kaj norda Afriko.


Kvankam la civilizo estas delonge mortinta, ĝi daŭras kiel modelo kaj inspiro al la Okcidento per helenismo. Pro tio, okcidentuloj iafoje nomas la civilizon klasika.



















































origino
Egea Maro, ĉ -1450 el
minoa civilizo
daŭro
-1450 al 300
loko
la landoj konkeritaj

de Aleksandro la Granda kaj Romio:
okcidenta Eŭropo,
la mediteranea baseno,
Mezopotamio,
Persio,


Baktrio.
urboj

Ateno,
Sparto,
Miceno,
Argo,
Bizanco,
Mileto,
Efeso,
Sirakuzo,
Aleksandrio,
Antioĥio,
Korinto,


ktp
lingvo
greka lingvo,
latina lingvo
skribo
greka skribo
mezuro
greka mezuro
kalendaro
atena kalendaro,
makedona kalendaro
erao
olimpiado
numeraloj
grekaj numeraloj
ideologio/religio

greka religio,


greka filozofio
novigoj

aksiomo,
atomo,
demokratio,
Dialektiko,
eŭklida geometrio,
falankso,
filozofio,
fiziko,
historio,
kodekso,
legio,
logiko,
mekaniko,
metafiziko,
arta nudeco
olimpiko,
pergameno,
retoriko,
scienco,
tragedio,
vokala litero,
ktp



Vidu ankaŭ: greka mitologio







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg