Drôme
Drôme | |
---|---|
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Numero | 26 |
Prefektejo | Valence |
Subprefektejoj | Die Nyons |
Prezidanto de la departementa konsilio | Patrick Labaune |
Prefekto | Éric Spitz |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 494 712 (2013) |
Loĝdenso | 75,8 loĝ./km2 |
Areo | 6 530 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 19 |
Komunumaroj | 22 |
Komunumoj | 367 |
Drôme [dʁom] aŭskultu, okcitane Droma, estas franca departemento de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, en sudoriento de la lando. Ĝia areo estas 6 530 km2 kaj ĝi havis 494 712 loĝantojn en la jaro 2013[1]. La ĉefurbo de la departemento estas Valence.
Ĝi estas nomita laŭ la rivero Drôme, alfluanto de Rodano. La departemento enhavas 367 komunumojn.
Enhavo
1 Historio
2 Geografio
3 Arondismentoj
4 Notoj kaj fontoj
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Historio |
La departemento estis kreita tuj post la francaj revolucioj, la 4-an de marto 1790
por altrudi la leĝon de la 22-a de decembro 1789, ekde parto de la provinco Dauphiné.
La limoj de la departemento plurfoje estis modifitaj poste la anekson de Comtat Venaissin en 1792 kaj poste la kreado de la departemento Vaucluse en 1793. La urboj Carpentras kaj Valréas, interalie, partoprenis en la departemento Drôme mallongtempe. Tiuj ŝanĝoj kreis enklavon de Vaucluse (kantono de Valréas) ene de Drôme, la plej granda enklavo de tiu speco en Francio.
Geografio |
Ĝi limas al la departementoj Ardèche, Isère, Hautes-Alpes, Alpes-de-Haute-Provence kaj Vaucluse.
Kelkfoje oni distingas la departementon en pluraj partoj:
- montena Drôme, norde, verdeca simile al montetoj ĉe Liono,
- la ebenaĵo de Valence, okcidente,
- la montaro Vercors, oriente,
provenca Drôme, sude.
Tiuj malnovaj nomoj havas neniun kialon historian, lingvan aŭ etnologian.
Arondismentoj |
- arondismento Die
- arondismento Nyons
- arondismento Valence
Notoj kaj fontoj |
↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Drôme (26) (france). Alirita la 16-an de novembro 2012.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Drôme
Eksteraj ligiloj |
- Departementa konsilio de Drôme
- Turismo en Drôme
|