Sovetia Esperantista Junulara Movado
La Sovetia Esperantista Junulara Movado ( SEJM ) estis junulara Esperanto-organizaĵo, kiu agis en Sovetunio ekde 1966. Enhavo 1 Deveno 2 Naskiĝo 3 Aktivado 4 Sekretaria libro 5 Malfondiĝo 6 Libroj pri historio de SEJM 7 SEJM-2 7.1 La refondo 7.2 Titolo de la organizaĵo 7.3 Evoluo de strukturo kaj statutoj de SEJM-2 7.4 Financa fundamento de SEJM-2 7.5 Funkciuloj de SEJM-2 7.6 Agado de SEJM-2 7.6.1 Eldonagado de SEJM 7.7 ApudSEJMaj rondoj 8 Referencoj 9 Vidu ankaŭ 10 Eksteraj ligiloj Deveno | En la jaro 1964 dum la 49-a Universala Kongreso de Esperanto tiama prezidanto de TEJO Humphrey Tonkin proponis al Anatolij Gonĉarov pripensi la ideon krei junularan organizaĵon de esperantistoj en Sovet-Unio. Ĉar krei tian organizaĵon oficiale estis neeble kaj krei ĝin neoficiale estis danĝere, Anatolij Gonĉarov eltrovis nomi la oprganizaĵon tiel, ke ĝi ne aspektu organizaĵo. Vintre de la jaroj 1964-196