Vilmos Rappensberger
Vilmos Rappensberger [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rappensberger Vilmos estis hungara pastro, monaĥo, instruisto, gimnaziestro.
Vilmos Rappensberger [1] naskiĝis la 14-an de septembro 1848 en Hungara reĝlando en Bélabánya (nuntempa Banská Belá en Slovakio), li mortis la 14-an de oktobro 1928 en Ĉeĥoslovakio en Banská Štiavnica (nun en Slovakio).
Biografio |
Vilmos Rappensberger frekventis gimnaziojn en Selmecbánya kaj Nyitra, poste li aliĝis al la piaristoj. Post la provtempoj li instruis kaj li lernis teologion. En 1871 li monaĥiĝis, en la sekva jaro li pastriĝis. Li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1879, poste li instruis en diversaj piaristaj gimnazioj. Li estis nomumita gimnaziestro kaj monaĥejestro. Ekde 1876 dum libertempoj li multe vojaĝadis ĉefe en Eŭropo. Post longa instruado li pensiuliĝis en Selmecbánya, sed pro la 1-a mondmilito li denove instruis por anstataŭigi la baltalantajn instruistojn.
Elektitaj kontribuoj |
A tűzszerzés módjáról a multban és jelenben (1877)
A magyar-óvári gymnasium története 1739-1894. (Historio de la gimnazio de Magyaróvár, (1896)
A Brenneren át az Adriához (1901) - vojaĝpriskribo
Négy hét a pyrenaei félszigeten (1905) - vojaĝpriskribo
Fontoj |
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 141-a paĝo)
- hungarlingva biografio
[2] slovake