Flava
#FFFF00 |
Flavo estas la koloro de lumo kun ondolongo inter 565 kaj 590 nm, kaj la komplementa koloro de la viola koloro.
Flavo:
- estas unu el la bazaj koloroj de la subtraha reprezento de koloroj,
- estiĝas per egale miksado de ruĝa kaj verda koloroj laŭ la adicia reprezento de koloroj,
- estas, en la naturo, averta koloro. Tial ĝi estas uzata en trafikaj avertaj signoj kaj en semaforoj.
Ĉe la antikvaj ĉinoj flavo reprezentis la "mezejon", do Ĉinion mem.
Ĉe la majaoj ĝi reprezentis sudon.
Ĉe kelkaj popoloj, flavo simbolas ĵaluzon, verŝajne pro la Mezepoka dogmo pri la "kvar likvoj" de la korpo, laŭ kiu la flava galo kaŭzus malbonhumoron kaj malicon.
Flavo apartenas al la Tutafrikaj koloroj.
Oni ankaŭ uzas la vorton "flava" por priskribi la flavbrunan ĝis helbrunan haŭton de Azidevenaj mongoloidoj.
#FFFF00 |
Nuancoj de flavo |
- blonda - pri haroj: inter ora kaj kaŝtana.
- -pri aĵoj: helflava, ekzemple "blonda biero".
- kakia
- ora - samkolora, kiel oro (nur uzata en kelkaj cirkonstancoj: pri haroj, poezie pri citronoj, ktp.)
- grizflava - havanta koloron, en kiu flavo kaj grizo miksiĝas (ekz-e naturkolora lano)
- safrana - flava kiel safrano
- Sablokolora
Flava farbo kun ... fariĝas ... |
Ruĝa > Oranĝa
Ruĝa kaj nigra > Bruna
Blua > Verda
Bruna > Okra
En la lingvo Esperanto la vorto "flavo" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.
Bildaro |
Citronoj
Averta signo ĉe vojoj
Oranĝa trafiklumo
Flava kablo
Taksioj
|
Interretaj koloroj
Kolornomoj por TTT | nigra | arĝenta | griza | blanka | ruĝa | bruna | purpura | magenta (koloro) | verda | limea | oliva | flava | ora | oranĝa | blua | ultramara | kreka | turkisa |
| | | | | | | | | | | | | | | | | | |
Kodo por HTML kaj CSS | black | silver | gray | white | red | maroon | purple | fuchsia | green | lime | olive | yellow | gold | orange | blue | navy | teal | aqua |