Piedpilkado




Piedpilkado (aŭ piedpilko) estas ĝenerala nomo por diversaj sportoj, kiuj estas pli malpli parencaj al futbalo, karakterizitaj de la fakto ke la pilko (ĉu ronda, ĉu ovala) estas ludebla per piedo (eĉ se ne nur). La termino piedpilko estas ankaŭ ofte uzata kun la pli malvasta signifo de futbalo.


En Esperanto, oni ofte simple diras piedpilko anstataŭ piedpilkado, malgraŭ ke la vorto piedpilko ankaŭ esprimas la pilkon per kiu oni piedpilkas, sed ĝi streĉas la vortfarajn principojn de Esperanto laŭ la principo de metonimio.


En la grupo de piedpilko-sportoj troviĝas:




  • futbalo (aŭ asocia piedpilkado, ankaŭ nomata simple piedpilkado)


  • rugbeo kun siaj variantoj (15, 13, 7)


  • usona piedpilkado kun sia kanada varianto


  • aŭstralia piedpilkado (aussie rules football) kun siaj multnombraj variantoj,

  • gaela piedpilkado


  • Florenca piedpilkado (Calcio Florentino)

  • ĉina piedpilkado




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo