Stadt Wehlen




Stadt Wehlen estas urbo en Germanio. La kuracloko situas apud ambaŭ bordoj de la rivero Elbo meze de Saksa Svislando, la germana parto de la Elba Grejsmontaro. La urbo apartenas al la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2015 ĝi havis 1 622 loĝantojn.



Historio |


En la jaro 1269 okazis la unua dokumentita mencio de Wehlen. La setlejo ekestis ĉe la piedo de burgo. Ĝin Heinrich der Erlauchte ricevis de Ottokar la unua, reĝo de Bohemio. Jam 1346 Wehlen estis menciita en la rolo de urbo.
Ekde 1972 la urbo estas ŝtate rekonita ripozloko. Ekde la jaro 1547 neniu plu loĝis en la burgo. Poiome ĝi iĝis kaduka.


La enloĝantoj perlaboris sian vivtenon per ŝipado, metioj kaj ŝtonrompado.
En la jaro 1850 la fervoja linio de Dresdeno atingis la urbon. En la sekva jaro ekfunkciis la kompleta fervoja ligo ĝis Prago. Ekde la romantika tempo disvolviĝis turismo. En 1860 jam laboris 48 "fremdul-gvidistoj".


La sekva skemo montras kiel evoluis la nombro de la enloĝantoj:



  • 1550 - 100

  • 1834 - 865

  • 1970 - 1.921 (31-a de decembro)

  • 2001 - 1.775 (30-a de septembro)



Trafiko |


La urbeto havas stacion de la fervoja linio Dresdeno-Prago (kie ne haltas rapidaj trajnoj), personpramon, kaj ŝiphaltejon. Ĝi estas atingebla ankaŭ per buso.



Turismo |



Bastei

Uttewalder Grund

Höllengrund

Rauenstein

Großer Bärenstein

Kleiner Bärenstein





  • Stadt Wehlen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Stadt Wehlen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)












Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo