Lewis Carroll



































































Lewis Carroll

Lewis Carroll en 1863
Lewis Carroll en 1863
Personaj informoj

Naskonomo

Charles Lutwidge Dodgson

Naskiĝo

27-an de januaro 1832 (1832-01-27)
en Daresbury

Morto

14-an de januaro 1898 (1898-01-14) (65-jara)
en Guildford

Kaŭzo de morto

pneŭmonito

Tombo

Surrey

Loĝloko

Anglio, 345

Aliaj nomoj
Lewis Carroll

Ŝtataneco

Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando

Alma mater

Christ Church College • Rugby School

Profesio
matematikisto, logikisto, fotisto, poeto, diakono, verkisto de porinfana literaturo, diarist, romanisto, verkisto, aŭtobiografo, filozofo

Oficiala retejo

http://archive.org/wayback/available?url=http://

Lingvoj

Kanada angla lingvo

Verkaro

La aventuroj de Alicio en Mirlando
Trans la spegulo
The Hunting of the Snark
Jabberwocky
Familianoj

Patro
Charles Dodgson







v  d  r


Information icon.svg



Charles Lutwidge DODGSON [ĉarlz latviĝ dods'n], pli bone konata laŭ la nomo Lewis CARROLL (naskiĝis la 27-an de januaro 1832 en Daresbury, Cheshire, Anglio - mortis la 14-an de januaro, 1898 en Guildford) estis angla matematikisto kaj logikisto, sed kio famigis lin estis lia verkado de groteskaj, humuraj fantastaj romanoj, kiuj origine estis destinitaj por la amuzo de infanoj. Lia lerta lingvouzo spicita per inteligentaj vortoludoj ne nur amuzis la legantojn, sed eĉ fariĝis objekto de filozofiaj esploroj.




Enhavo






  • 1 Mejloŝtonoj


  • 2 Verkoj


  • 3 En Esperanto aperis


  • 4 Eksteraj ligiloj





Mejloŝtonoj |



  • 1832: Naskiĝo de Charles Lutwidge Dodgson en Daresbury, Cheshire (la 27-an de januaro).

  • 1843: Lia patro ekhavis la paroĥon de Croft, en Yorkshire.

  • 1844: unuagradaj studoj en lernejo de Richmond, Yorkshire.

  • 1846-1849: duagradaj studoj en privata lernejo de Rugby.

  • 1851: Dodgson instalis sin en Oksfordo por siaj superaj studoj (en januaro).

  • 1851: Morto de lia patrino, Frances Jane Dodgson, naskita Lutwige (la 26-an de januaro).

  • 1854: Ekhavis la diplomon Bachelor of Arts (licencio).

  • 1854: Ekhavis sian diplomon de matematiko (en decembro).

  • 1855: Ekhavis la titolon de Fellow.

  • 1856: La poemo « Solitude » estis publikigita en komika magazino The Train, sub pseŭdonomo de Lewis Carroll.

  • 1858: The Fifth Book of Euclid Treated Algebraically.

  • 1860: A Syllabus of Plane Algebraic Geometry.

  • 1861: The Formulae of Plane Trigonometry.

  • 1862: Ekskurso per boato sur rivero Isis (la 4-an de julio).

  • 1864: Dodgson transdonis al Alice Liddell manuskriptan ekzempleron de Alice's Adventures Under Ground, ornamitan de liaj propraj ilustraĵoj kaj de foto de Alice 7-jaraĝa (la 26-an de novembro).

  • 1865: Alice's Adventures in Wonderland (La aventuroj de Alicio en Mirlando) (la 4-an de julio).

  • 1867: Elementary Treatise on Determinants.

  • 1867: Vojaĝo tra Eŭropo (Francio, Germanio, Rusio) (de la 13-a de julio ĝis la 14-a de septembro).

  • 1868: Morto de lia patro, pastra moŝto Charles Dodgson (la 21-an de junio).

  • 1869: Phantasmagoria and Other Poems.

  • 1872: Through the Looking-Glass, and What Alice Found There (Trans la spegulo, kaj kion Alico trovis tie).

  • 1876: The Hunting of the Snark (La ĉasado de la Snark).

  • 1879: Euclid and his Modern Rivals.

  • 1883: Rhyme? and Reason?.

  • 1885: A Tangled Tale.

  • 1886: Kreado en Londono de muzikalo titolita Alice in Wonderland (Alico en Mirlando), adaptita de la du rakontoj de Lewis Carroll (libreto de H. Savile Clark, muziko de Walter Slaughter). La spektaklo estis regule reprezentita ĝis 1928 (la 23-an de decembro).

  • 1887: The Game of Logic (La Ludo de Logiko).

  • 1888: Curiosa Mathematica.

  • 1889: Sylvie and Bruno.

  • 1890: The Nursery Alice, por infanoj inter 0 kaj 5 jaroj.

  • 1893: Sylvie and Bruno Concluded.

  • 1896: Symbolic Logic Part I (Simbola logiko).

  • 1898: Charles Ludtwidge Dodgson mortis pro pneŭmonio, 13 tagojn antaŭ ol festi sian 66-an datrevenon (la 14-an de januaro).



Verkoj |




  • Alice's adventures in Wonderland (1865)


  • Through the Looking-glass: And What Alice Found There (Trans la spegulo: kaj kion Alico trovis tie, 1872)


  • The Hunting of the Snark (La ĉasado de la Snark, 1876)


  • The Game of Logic (La Ludo de Logiko)


  • Symbolic Logic (Simbola Logiko)



En Esperanto aperis |




  • Alice's adventures in Wonderland


    • La aventuroj de Alicio en Mirlando. Tradukis Elfric Leofwin Kearney. Ilustris per dek bildoj Brinsley Le Fanu. London: British Esperanto Association, 1910. 132 paĝoj.


    • Alico en Mirlando. Tradukis Donald Broadribb.

      • 1-a eldono. Beverley: Bookleaf Publishing, 1996.

      • 2-a eldono. Kun bildoj de John Tenniel. Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. 80 paĝoj. (Serio Mondliteraturo 8.)






  • Trans la spegulo, kaj kion Alico trovis tie. Tradukis Donald Broadribb. Kun bildoj de John Tenniel. Jekaterinburg: Sezonoj, 2001. 128 paĝoj. (Serio Mondliteraturo 11.)


  • La Ĵargonbesto; Freneza tefesto; La historio de la ŝajnkelonio. En: Angla Antologio, volumo 2, paĝoj 113 kaj 263-271.










Eksteraj ligiloj |




  • Lewis Carroll en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Lewis Carroll en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Lewis Carroll en Vikifontaro (Universala biblioteko)

  • Aŭtomata traduko de Lewis_Carroll en WikiTrans el la angla artikolo : Lewis_Carroll

  • Aŭtomata traduko de Lewis Carroll en Wikilingue el la hispana artikolo: Lewis_Carroll





  • Verkoj de Lewis Carroll ĉe la angla versio de Vikifontaro.

  • Rete legeblaj verkoj en Esperanto















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg