Fridujo






Malfermita fridujo




Malnova elektra fridujo, kun cilindra hejtinterŝanĝilo supre. Ĝi nun estas en la kolekto de Thinktank, Birmingham Science Museum.


Fridujo (aŭ rare malvarmujo) estas aparato, kiu havas reguligitan internan temperaturon kun la celo konservi nutraĵojn aŭ aliajn substancojn.


Por la konservado de nutraĵoj, la interna temperaturo estas pli malalta ol la ĉirkaŭa ĉambra temperaturo kaj varias iomete ĉirkaŭ 6 gradoj celsiaj.


La malvarmigado estas efektivigita plej ofte per la vaporigado de fluidaĵo, pro kiu energio en la formo de varmo estas forprenata de la interno de la fridujo. La vaporo poste estas kunpremata per kompresoro kaj ĝi fordonas sian varmon ene de
radiatoro kiu estas fiksita ekstere surdorse de la fridujo.



La termino "fridujo" |


Kvankam la neologismo "frida" por "malvarma" estas preskaŭ neuzata en Esperanto, oni preskaŭ ĉiam uzas la terminon "fridujo" anstataŭ "malvarmujo". Tion verŝajne kaŭzis la fakto ke en multaj naciaj lingvoj la vorto por fridujo komenciĝas per "fri". Tamen, ĉar la radiko "FRID" havas la saman signifon kiel "MALVARM", "malvarmujo" ankaŭ estas ebla esprimo, kaj ĝi estas ankaŭ malofte uzata.



Historio |


Baltzar von Platen kaj Carl Munters estis inventistoj de la gasabsorba fridujo en 1922 kiam ili estis svedaj studentoj de inĝenierado en la Reĝa Instituto de Teknologio de Stokholmo, Svedio. La tekniko produktis "malvarmon" el varmofonto kiel propano, elektro aŭ keroseno.



Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Fridujo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Fridujo en ReVo




  • Fridigilo

  • Termodinamiko

  • Varmopumpilo

  • Frostujo

  • Manĝokonservado




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg