Rathen






Vido de Bastei al Oberrathen


La kuracloko Rathen estas vilaĝo en Germanio. Ĝi situas meze de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro, en la administra distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 341 loĝantojn. Rathen troviĝas kun siaj du partoj Oberrathen kaj Niederrathen apud ambaŭ bordoj de la rivero Elbo. Ĝi havas ĉirkaŭ 500 enloĝantojn.



Trafiko |


Pramo kunligas Oberrathen ĉe la maldekstra bordo de Elbo kaj Niederrathen (dekstraborda). En Oberrathen troviĝas fervoja haltejo.



Turismo |




La rokogrupo Kleine Gans (ansereto) proksime de Rathen


Turismaj celoj en la ĉirkaŭaĵo de Rathen estas :




Felsenbühne Rathen (rokoscenejo)

rokaro Bastei

valo Höllengrund

valo Kohlgrund

valo Reingrund

valo Amselgrund

lago Amselsee

valo Polenztal

monto Rauenstein



Vidu ankaŭ |


  • urboj kaj vilaĝoj de Elba Grejsmontaro



  • Kategorio Rathen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg