Max Liebermann
Max Liebermann
Max LIEBERMANN (20-a de julio 1847 en Berlino ĝis 8-a de februaro 1935 en Berlino) estis germana pentristo, ĉefa reprezentanto de la impresionismo en Germanio.
Liebermann studis en Weimar, Parizo kaj Nederlando. Komence li pentris en realisma stilo pri sociaj problemoj. Lia verko markas la transiron de la arto de la 19-a jarcento al la klasika modernismo. Kiel prezidanto de la Berlina secesio li antaŭenigis tiun ŝanĝon. De 1920 ĝis 1933 li estris la Prusan akademion de la artoj. En majo 1933, la tagon post la Librobruligado en Germanio 1933, li abdikis pri ĉiuj siaj postenoj protestante kontraŭ la naziisma kaj kontraŭjuda kulturpolitiko. Dum siaj lastaj du vivojaroj li vivis sen multaj kontaktoj en Berlino.
Enhavo
1 Bildaro
1.1 Fruaj verkoj
1.2 Impresionismaj bildoj
1.3 Portretoj
1.4 Fotoj
2 Eksteraj ligiloj
Bildaro |
Fruaj verkoj |
La fruaj verkoj estiĝis dum liaj studvojaĝoj al Nederlando kaj Parizo. Tie li estis grave influita de la Skolo de Barbizon.

Senplumigante anserojn, 1872

Terpomrikolto en Barbizon, 1874

Holanda kudrolernejo, 1876

Knaba Jesuo en la templo, 1879

Maljunulejo en Amsterdam, 1880

Ŝuistejo, 1881

Paligi tolaĵojn sur herbejo, 1882/1883

Linoprilaborejo en Laren 1897
Impresionismaj bildoj |

Avenuo en Overveen, 1895

Papageienallee, 1902

Ĝardeno ĉe Wannsee, 1919

La artista ateliero, 1902
Portretoj |

Bildo Wilhelm von Bode, 1904

Memportreto, 1916

Memportreto, 1925
Fotoj |

En sia ateliero

Antaŭ Bildo de Paul von Hindenburg, 1927

Max Liebermann 1931

Max Liebermann 1932
Eksteraj ligiloj |
Max Liebermann ĉe Artfacts, statistiko pri la valoro de liaj bildoj - de, en, fr, es, it
Informoj pri Max Liebermann en BAM-portalo
Biografio kaj verko de Max Liebermann ĉe cosmopolis.ch - de, en, fr
Liebermann-Gesellschaft - de, en- Verkoj de Max Liebermann
- La ĝardeno de vilao Liebermann spektebla panorame