Kęstutis





Por la tradicia litova vira persona nomo, vidu: Kęstutis (nomo)














































































Kęstutis

Grandprinco de Litovio

Kiejstut. Кейстут (A. Piańkoŭski, 1838).jpg

Persona informo

Devena nomo

pole Kiejstut, beloruse Кейстут

Naskiĝo

1297
en Senieji Trakai

Morto

15-an de aŭgusto 1382 (1382-08-15)
en kastelo Krevė

Mortokialo

asfiksio [#]

Ŝtataneco

Grandprinclando Litovio [#]
Familio

Dinastio

Gediminidoj [#]

Patro

Gediminas [#]

Patrino
Jewna [#]

Gefratoj
Augusta Anastasia of Lithuania • Aldona of Lithuania • Algirdas • Jaunutis • Narimantas • Manvydas • Karijotas • Liubartas • Elžbieta Gediminaitė [#]

Edzino

Birutė [#]

Idoj
Patsirg Keystutovich • Vytautas • Tautvilas Kęstutaitis • Žygimantas Kęstutatis • Danutė of Lithuania • Rymgajla • Butautas • Miklausė Marija • Vaidotas [#]
Profesio

Okupo

suvereno [#]

Grandprinco de Litovio Coat of arms of Lithuania.svg

Regado

1381–1382

Antaŭulo

Ladislao la 2-a

Sekvanto

Ladislao la 2-a

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Kęstutis, pole Kiejstut, beloruse Кейстут, (naskiĝis en 1297, mortis pro murdo en 1382) estis filo de Gediminas, grandduko de la mezepoka regno Litovio. Inter la jaroj 1345 ĝis 1377 li kune kun sia frato Algirdas regis la gigantan regnon, kiu inkluzivis la hodiaŭan Litovion, sed ankaŭ grandajn partojn de hodiaŭa Belorusio kaj Ukrainio, plus iom da Rusio kaj Pollando.


Origine la patro Gediminas intencis dividi sian regnon inter siaj filoj, kaj nomumis la plej junan fraton Jaunutis (kies nomo signifas „junuleto“, iom neserioza nomo por monarko) esti la sekva grandduko post lia morto. La pli aĝaj fratoj Algirdas kaj Kęstutis tamen tre nekontentis pri la regado de Jaunutis kaj senpostenigis lin. Por la resto de la vivo de Algirdas la kunlaboro kun Kęstutis restis konstanta, kaj ili dividis la regadon de la regno tiel ke Kęstutis kontrolis la okcidenton kaj Algirdas, kiel formala supera reganto, la orienton.
Inter la tasko de Kęstutis do estis, organizi la defendon de okcidenta Litovio kontraŭ la militema Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio, kies deklarita celo estis konkeri ĉiujn baltajn landojn, kaj kiu ripete atakis Litovion. Kvankam foje la ordenaj atakoj estis surprizaj kaj foje eĉ detruiĝis la kastelo de Kaŭnaso/Kovno en la kerna teritorio de litova ŝtato, sume la ordeno ne sukcesis konkeri Litovion, kontraste al la perforta konkero de la baltaj popoloj en Prusio sudokcidente kaj Livonio norde, kaj la engaĝiĝo de Kęstutis ne cedi al la atakema najbara ŝtato do estis sukcesa.


Kęstutis estis dufoje edziĝinta, kaj la dua edzino Birutė, antaŭ la nupto nekristana pastrino de la tradiciaj litovaj dioj, jam dum sia vivo kaj des pli poste iĝis figuro de multaj legendoj. Li iĝis patro de sep filoj kaj tri filinoj.





la kastelo de insulo Trakai


Post la morto de Algirdas dum 1377, formala nova grandduko de Litovio iĝis Jogaila, filo de Algirdas kaj nevo de Kęstutis. La onklo provis daŭrigi la antaŭan interkonsenton de li kaj la frato ankaŭ kun Jogaila, la nevo, sed tio nur dum mallonga tempo funkciis. Dum 1382 Jogaila kun armeo invadis la urbon Vilno kaj poste la fortikaĵon Trakai, kiuj situis en la landoparto de Kęstutis, sed konsideriĝis la "koro" de la mezepoka Litovio. Kęstutis kun sia filo Vytautas alvenis al Trakai same kun armeo. Estis interkonsentite negoci pri interpaciĝo en la kampadejo de Jogaila, sed Jogaila anstataŭe enkarcerigis sian onklon Kęstutis kaj kuzon Vytautas, kaj sekve murdigis Kęstutis en la kastelo Krevė. Vytautas sukcesis fuĝi.




Enhavo






  • 1 Familio


    • 1.1 Patrino de Kęstutis


    • 1.2 Patro


    • 1.3 Edzinoj


    • 1.4 Fratoj


    • 1.5 Fratinoj


    • 1.6 Filoj


    • 1.7 Filinoj







Familio |



Patrino de Kęstutis |



  • Jevna, filino de princo Ivano de Polock (mortis dum 1344)


Patro |



  • Gediminas (naskiĝis dum 1275 kaj mortis dum vintro 1341), Grandduko de Litovio inter 1316 kaj 1341


Edzinoj |



  • detaloj pri la unua edzino nekonatas, sed eblas konjekti ke ŝi mortis antaŭ 1349

  • la dua edzino Birutė, mortis sub neklaraj cirkonstancoj la 15-an de aŭgusto de 1382 kaj eble estis murdita samkiel la edzo



Fratoj |




  • Algirdas (* ĉirkaŭ dum 1300, † fine de majo 1377), Grandduko de Litovio inter 1345 kaj 1377

  • Manvydas (* ĉirkaŭ dum 1300, † dum 1348), Princo de Kernave kaj Slonim 1341 – 1348

  • Narimantas (* ĉirkaŭ dum 1300, † dum 1348), Princo de Pinsk, de Polock 1338 – 1348 kaj de Novgorod 1333 – 1348

  • Jaunutis (* ĉirkaŭ dum 1300, † post 1366), Grandduko de Litovio inter 1341 kaj 1345, Princo de Izjaslavl 1346 – 1366

  • Karijotas (* ĉirkaŭ dum 1300, † ĉirkaŭ dum 1362), Princo de Novogorodok 1341 – 1362

  • Liubartas (* ĉirkaŭ dum 1300, † dum 1384), princo de Volodimir-Volinski, de Luck de 1340, de Volinio 1340 - 1349, 1350 – 1366, 1371 – 1383, Reĝo de Galicio (sendependa reĝlando inter 1253 kaj 1349) 1340 – 1349



Fratinoj |



  • Maria (* ĉirkaŭ dum 1300, † dum 1349), Princino de Litovio

  • Aldona (* post 1309, † dum majo 1339), Princino de Litovio, Reĝino de Pollando inter 1333 kaj 1339

  • Damilla († dum 1364), Princino de Plock

  • Eufemia († dum februaro 1342), Princino de Halicz kaj Volodimir-Volinski-Halicz

  • Augusta-Anastazija († dum marto 1345), Princino de Vladimir-Moskvo



Filoj |



  • Patirg (* dum 1348, † dum 1365)

  • Vaidotas († post 1362), Princo de Nigra Rutenio 1347 - 13??

  • Vaišvilas († ĉirkaŭ dum 1387)

  • Butautas († post 1381), baptita dum julio 1365, Princo de Nigra Rutenio 13?? - 1381


  • Vytautas (* dum 1350, † dum oktobro 1430 en Lutsk), katolike baptita dum oktobro 1383, ortodokse baptita dum 1384; Grandduko de Litovio inter 1392 kaj 1430

  • Tautvilas († dum septembro 1390), baptita dum oktobro 1383, Princo de Nigra Rutenio inter 1386 kaj 1390


  • Žygimantas Kęstutaitis (* post 1350, † pro murdo dum marto 1440), baptita dum 1383, Princo de Trakai, Princo de Moĵaisk 1383, Princo de Starodub 1406, Princo de Nigra Rutenio 1390 - 1440, Grandduko de Litovio inter septembro 1432 kaj 1440



Filinoj |



  • Mikova († dum 1404), Grand-Princino de Tver 1375 - 1404

  • Danuta (* dum 1362, † dum majo 1448), Princino de Varsovio inter septembro 1376 kaj decembro 1429

  • Rymgajla († dum 1433), Princino de Mazovio inter februaro kaj junio 1392, Vojvodino de Moldavio inter 1419 kaj 1421
















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg