Folio





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planto. Por informoj pri la samnoma parto de grafeteorio, vidu la paĝon folio (grafeteorio).



Folio antaŭ la suno.


Folio (latine folium) nomiĝas en plantoscienco organo de la pli evoluintaj plantoj, kiu estas spiradejo. Ili estas ĝenerale flanka kreskaĵo de la ŝosoakso. Ĝi estas ordinare verda kaj maldika kaj servas por asimili la karbondioksido de la aero, necesan por la nutrado de la planto, per la fotosintezon




Enhavo






  • 1 Priskribo


    • 1.1 Folipartoj


    • 1.2 Foliaj specoj


    • 1.3 Formoj de la folio


    • 1.4 Foliordo


    • 1.5 Tipoj de folioj




  • 2 Bildaro


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Proverbo


  • 5 Referencoj





Priskribo |



Folipartoj |


Folio estas triparta:




  • foliplato: plata parto de la folio (aŭ folilameno, aŭ limbo), ĉefa fotosintezejo.


  • folitigo: tigo tenanta la foliplaton (aŭ petiolo el la latina petiolus, piedeto).


  • folibazo: baza parto de folio ĉirkaŭanta la tigon, kiel ĉe la poacoj.


Krome, ĉe kelkaj specioj, estas alia parto:



  • stipulo: platformaĵo, baze de la folio, ĉiam duope, tipe ĉe la rozacoj.

Oni povas paroli ankaŭ pri:



  • Folivejnoj aŭ folinervuro estas la vaskulaj faskoj en la foliplatoj de la folioj. Ekzistas ĉefa nervuro aŭ kaj flankaj nervuroj. Ilia tasko estas la transportado de akvo kaj asimilaĵoj. Ili ankaŭ plifortigas la folion.


Foliaj specoj |


Estas du malsamaj specoj de folioj:



  • Folio simpla, se la foliplato estas plena;

  • Folio kunmetita, se la foliplato konsistas el pluraj folietoj. Ĝi povas esti, laŭ aranĝo de la folietoj:

    • pare kunmetita (pinata): se la nombro de folietoj estas para, aŭ

    • nepare kunmetita:: se la nombro de folietoj estas nepara.

    • dufoje kunmetita, se la folietoj estas dividataj en folietetoj.

    • Trifolieta, kiel ĉe la trifolio.

    • Man-forma, fingrata, se la folietoj similas al manaj fingroj.





Formoj de la folio |


La folioj varias laŭ:




  • ĝenerala formo: formoelipsa, ovoforma, inverse ovoforma (ovala), spatelforma, lancetforma, sagforma, rondforma, lancoforma, renforma, linia (linioforma), ŝildforma, korforma, pingloforma, pluma (pinata), triloba, manforma


  • bazo: sidanta, tiga, descenda, ĉirkaŭĉrena, kunkreskinta, ĉirkaŭkreskinta


  • rando: glatranda, harranda, (duoble) segildenta, denta, ŝarknaĝila, noĉita, loba (ondlinia), festonranda, krenela (dentoranda kun rondaj dentoj), cilia


  • fino: pinta, pintega, pikilpinta, milda


  • nervuroj: strinervura, fingronervura, plumnervura folio[1].


Kelkaj specioj havas malsamformajn foliojn, kiel la hedero kies la floroj estas malsamaj inter la fekundiĝaj kaj nefekundiĝaj branĉoj.



Foliordo |


La aranĝo de la folioj sur la tigo tre varias. La foliordo povas esti:




  • baza: ĉiuj folioj estas tutbazaj.


  • alterna: la folioj kreskas alterne el iu flanko kaj la alia.


  • kontraŭa: la folioj estas duope samnivele, aŭ samebena, aŭ kruca tipe ĉe la lamiacoj.


  • ĉirkaŭa (aŭ stela), se pli ol du folioj estas samnivele.



Tipoj de folioj |



  • kutima folio

  • kotiledono


  • brakteo, aŭ spato, kiu estas tipa granda brakteo.

  • braktearo

  • kupulo

  • En spiketoj: glumo kaj paleo.


Modifiĝintaj folioj:




  • ĉiro Kukurbacoj

  • La karpeloj, sepaloj kaj petaloj estas modifiĝintaj folioj adaptintaj por reproduktado.



Bildaro |






Vidu ankaŭ |


  • Folicikatro


Proverbo |


Ekzistas proverbo pri folio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:








  • Citaĵo

      Li tremas, kiel aŭtuna folio.  






  • Folio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Folio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Folio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Folio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Referencoj |




  1. Foliaj nervuroj


  2. Lernu




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg