Gustav Henrik Backman







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.





























Gustav Henrik Backman

Personaj informoj

Naskiĝo

4-an de aprilo 1867 (1867-04-04)

Morto

14-an de julio 1928 (1928-07-14) (61-jara)

Ŝtataneco

Svedio

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg



Gustav Henrik BACKMAN [bakman] (4-a de aprilo 1867 – 14-a de julio 1928 en Ramlösa Brunn) estis sveda esperantisto kaj kurac-gimnastikisto en Helsingborg.


Backman estis pioniro de Esperanto en Svedio. Speciale en la kriza tempo de la Ido-skismo en 1909 li nelacigeble agadis, konstante gvidis kursojn kaj propagandis ĉiumaniere. Li faris propagandan vojaĝon en Germanujo en 1909. Heroaj klopodoj por eldoni la gazeton Esperanto-Folket ("Esperanto-Popolo"), 1911-1912, aranĝo de la unua Skandinava Kongreso de Esperanto en Göteborg en 1918. Li verkis 4 lernolibrojn (la unuan en 1892) kaj tradukis La Konscienco Riproĉas de August Strindberg (1928).


Post la unua mondmilito aperis liaj vortaroj Esperanto-Sveda (1919, IV + 166 p.) kaj Sveda-Esperanta (1921, [2], 214 p.). La laste menciita restis la gvida tiuspeca ĝis la apero de la duoble pli ampleksa de Sam Owen Jansson, Frits Lindén kaj Birger Gerdman en 1934.



Literaturo |



  • 1931: Jubileums-Matrikel - Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Förbundet 1931, 123 p. kun multaj fotoj, foto de Backman sur p. 9


Eksteraj ligiloj |



  • Libroj de Gustav Henrik Backman en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg