Distrikto Szombathely




La Distrikto Szombathely [sombathej] (hungare Szombathelyi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario). Ĝi situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj laŭ Aŭstrio en la okcidenta parto de la departemento (same en la okcidenta parto de la lando).




Distrikto Szombathely en Hungario


La distrikta ĉefurbo estas Szombathely, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo, la ceteraj 38 komunumoj estas vilaĝoj.


La areo estas 646,36 km², kie loĝas 110 504 homoj. La loĝantoj laboras precipe en urbaj servoj de Szombathely, krome en agrikulturo kaj bestobredadoj, fine en Aŭstrio.



Historio |


Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ties limoj kelkfoje ŝanĝiĝis. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.



Komunumoj |



  • distrikta kaj departementa ĉefurbo kaj urbo: Szombathely

  • alia urbo: Vép, kiu administras ankaŭ vilaĝon Bozzai

  • vilaĝoj:


    • Balogunyom, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gyanógeregye, Kisunyom, Nemeskolta, Sorkifalud. Sorkikápolna kaj Sorokpolány

    • Gencsapáti


    • Ják, kiu administras ankaŭ vilaĝon Nárai


    • Nemesbőd, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Acsád, Meszlen kaj Vát


    • Pornóapáti, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Horvátlövő, Szentpéterfa kaj Vaskeresztes


    • Sé, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bucsu, Narda kaj Perenye


    • Söpte, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Salköveskút, Vasasszonyfa, Vassurány kaj Vasszilvágy

    • Táplánszentkereszt


    • Torony, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Dozmat kaj Felsőcsatár


    • Vasszécseny, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csempeszkopács, Rábatöttös, Rum, Tanakajd kaj Zsennye





Fontoj |


  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo