Alberto Fujimori











































Alberto Fujimori

Al Fujimori.jpg
Personaj informoj

Naskonomo

Alberto Kenya Fujimori Fujimori

Naskiĝo

28-an de julio 1938 (1938-07-28) (80-jara)
en Limo

Ŝtataneco

Peruo, Japanio

Alma mater

Universitato de Viskonsino-Milvokio • National Agrarian University • Alfonso Ugarte School

Profesio

politikisto, agricultural engineer, universitata profesoro, krimulo

Lingvoj

hispana lingvo, japana lingvo
Familianoj

Edz(in)o

Satomi Kataoka, Susana Higuchi



Infanoj
Keiko Fujimori, Kenji Fujimori







v  d  r


Information icon.svg





Alberto Fujimori


Alberto FUJIMORI, inĝeniero kaj politikisto, estis prezidento de Peruo inter 1990 kaj 2000.


Li naskiĝis en Limo (Peruo) je la 28-a de julio de 1938. Li estis filo de japanaj enmigrintoj, devenantaj el Kumamoto. Lia nomo en la japana estas:




  • Kanji, 藤森 謙也


  • Kanae, アルベルト・ケンヤ・フジモリ


  • Rōmaji, Aruberuto Ken'ya Fujimori


Estinte tute nekonata kandidato, li fariĝis prezidento de Peruo en 1990 kiam li venkis en dua baloto la verkiston Mario Vargas Llosa, ĉekape de ĵus kreita movado Cambio 90 (Ŝanĝo 90).


Li uzis aŭtoritatismajn metodojn, kaj je la 5-a de aprilo de 1992 li dissolvis la Kongreson, kaj faris kion oni poste nomis mempuĉo. En 1993 la nova Kongreso aprobis novan Konstitucion. Fujimori estis reelektita en 1995, venkante la eksan sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj Javier Pérez de Cuéllar.


Li dediĉis grandan parton de sia agado al la lukto kontraŭ la insurgentaj grupoj, el kiuj la plej gravaj estis tiam la MRTA (Movimiento Revolucionario Tupac Amaru) kaj la maŭista Sendero Luminoso (Luma Vojo, uzante ofte perfortajn kaj duonleĝajn manierojn.


En 2000, meze de grandaj protestoj li prezentiĝis al novaj elektoj, kio ne konformiĝis al la Konstitucio. Kvankam li denove venkis, li estis poste senigita de sia posteno, post la pruvoj pri la granda korupteco de la reĝimo kaj la fiaj agadoj de lia ĉefa kunlaboranto, Vladimiro Montesinos.


Li rifuĝis en Japanio, kies registaro agnoskis al li la japanan civitanecon. La perua registaro tamen ne ĉesis petin lian ekstradicion, por ke li respondu antaŭ la perua Justico, pro torturo, eksterleĝaj mortpunoj, falsigo kaj koruptado.


Fujimori neis sian respondecon kaj plurfoje montris sian deziron reveni al la perua politiko. La
6-an de novembro de 2005 li surterigis en Santiago de Ĉilio el Tokio. Li estis retenita de la ĉilia registaro, ĝis kiam oni decidos lian postan sorton.


La 21-an de septembro 2007, la Supera Kortumo de Ĉilio akceptis la peton de ekstradicio kontraŭ li pro 5 kazoj de koruptado kaj 2 de perforto kontraŭ la homaj rajtoj dum lia regado.



Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retejo (hispane, angle kaj japane)


  • Fujimori extraditable (postulas ekstradicion; hispane)
















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg