Vipero
Vipera berus | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Vipero aŭ vipuro (science: Vipera) estas genro de venenaj serpentoj vivantaj en Eŭropo kaj Norda Azio. Plenkreskaj viperoj estas kutime 50–65 cm longaj, plej longaj povas esti eĉ 104 cm. Vipero estas facile rekonebla per nigra zigzaga figuro en la dorso.
Enhavo
1 Esperanta nomo
2 Specioj
3 Referencoj
4 Vidu ankaŭ
Esperanta nomo |
En la unua eldono de la Universala Vortaro aperis la formo vipero. Tamen en la rekompostita dua versio, kiu estis la bazo por la parto Universala Vortaro en la Fundamento de Esperanto, ĝi estis ŝanĝita al vipuro. Multaj esperantologoj supozas, ke temas pri preseraro, kiu okazis ĉe la kompostado de la dua eldono de la Universala Vortaro.[1] Zamenhof mem antaŭ 1907 uzis nur la formon vipero. Ekde tiam li komencis uzi vipuron kaj ŝanĝi viperon al vipuro okaze de represoj de liaj verkoj, ŝajne por konformigi sian lingvouzon al la netuŝebla Fundamento, eĉ se la Fundamenta formo vipuro origine aperis kiel preseraro.
En la Oka Oficiala Aldono de 1974, Akademio de Esperanto oficialigis la alternativan formon vipero. PIV rekomendas viperon kiel ĉefan formon, dum ReVo rekomendas vipuron.
Specioj |
Al viperoj apartenas:[2]
Vipera albicornuta Nilson kaj Andrén, 1985
Vipera albizona Nilson, Andrén kaj Flärdh, 1990
Vipera ammodytes (Linnaeus, 1758)
Vipera aspis (Linnaeus, 1758), vidu aspido
Vipera barani Böhme kaj Joger, 1984
Vipera berus (Linnaeus, 1758)
Vipera bornmuelleri Werner, 1898
Vipera bulgardaghica Nilson kaj Andrén, 1985
Vipera darevskii Vedmederja, Orlov kaj Tunyev, 1986
Vipera dinniki Nikolsky, 1913
Vipera kaznakovi Nikolsky, 1909
Vipera latastei Bosca, 1878
Vipera latifii Mertens, Darevsky kaj Klemmer, 1967
Vipera lotievi Nilson, Tuniyev, Orlov, Hoggren kaj Andrén, 1995
Vipera monticola Saint-Girons, 1954
Vipera nikolskii Vedmederja, Grubant kaj Rudayeva, 1986
Vipera palaestinae Werner, 1938
Vipera pontica Billing, Nilson kaj Sattler, 1990
Vipera raddei Boettger, 1890
Vipera seoanei Lataste, 1879
Vipera ursinii (Bonaparte, 1835)
Vipera wagneri Nilson kaj Andrén, 1984
Vipera xanthina (Gray, 1849)
Referencoj |
↑ La Fundamenta serpento de A. Albault en Scienca Revuo, Vol. 18, n°3, p. 81-88
↑ Vipera Laurenti, 1768. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 2015-05-11.
Vidu ankaŭ |
- Skandinavaj marbordaj koniferaroj