Småland
Småland, en Esperanto Smolando, estas historia provinco (svede landskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland. La provinco havas 709 000 loĝantojn kaj areon de 29 330 km².
La provinco norde najbaras al Östergötland kaj Västergötland, okcidente al Halland, sude al Skåne kaj Blekinge. Oriente ĝin limigas la Balta Maro. Oriente de la smolanda marbordo troviĝas la insulo Öland.
Gravaj urboj de la provinco estas Jönköping, Kalmar, Nässjö, Oskarshamn, Värnamo, Västervik, Växjö kaj Vimmerby.
La pejzaĝo de la provinco estas "tipe skandinava": ekzistas grandaj pinarbaroj, multaj lagoj kaj vastaj marĉoj. La plej grandaj lagoj estas Bolmen kaj Åsnen.
Smolando aparte konatas pro la infanaj libroj de la autorino Astrid Lindgren. Multaj historioj lokiĝas en la regiono, kie ŝi mem kreskis. Inter alie ĉi tie troviĝas la vilaĝo Lönneberga, kie loĝas Emilo de Smolando. En la urbo Vimmerby nun troviĝas libertempa parko dediĉita al la romanaj figuroj de Astrid Lindgren.
Eksteraj ligiloj |
turismaj informoj pri Småland (en la sveda, angla kaj germana)
- la romano Emilo de Smolando en Esperanto
|