Halogenido
Halogenido estas tipo de kemia kombinaĵo, konsistanta el halogena(j) atomo(j) kunigitaj al alia elemento aŭ grupo. Halogenoj estas elementoj de la 7-a ĉefgrupo de la perioda sistemo de la kemiaj elementoj.
Oni diferencigas tri klasojn, laŭ la hxemiaj ligoj de la halogenidoj:
salosimila halogenido, ekz. natria klorido, NaCl aŭ kalia bromido, KBr,
kovalenta halogenido, ekz. halogenhidrogenoj kiel HCl (klorida acido), interhalogena kombinaĵo, halogena hidrokarbono ekz. kloroformo CHCl3
kompleksa halogenido, ekz. tetraklor-platinat-jono [PtCl4]2−
Vidu ankaŭ |
- Acidhalogenido
|