Serpentisto (konstelacio)
















































































Serpentisto

Serpentisto


Latina nomo
Ophiuchus
(genitiva Ophiuchi)
Mallongigo
Oph
Imagata bildo

Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)

Rektascensio
15h 55m 0s ... 18h 39m 44s

Deklinacio
-30° 0' 0" ... 14° 20' 0"

Areo
948 kvadrataj gradoj

Rango laŭ la areo
11
Najbaraj konstelacioj

Herkulo, Serpento, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Serpento, Aglo
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3
5

Videbla magnitudo de la plej hela stelo
2,1
Videbleco

Latitudoj de almenaŭ parta videbleco
-90° ... 90°

Latitudoj de plena videbleco
-76° ... 60°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco

Julio
Historio
Unua priskribo

Ptolemeo
Jaro de unua priskribo

Verko, en kiu ĝi estis priskribita

Postaj ŝanĝoj








v  d  r


Information icon.svg



Serpentisto estas konstelacio de la tera ĉielo kaj de la zodiako. Ĝi interplektiĝas kun la konstelacio de la Serpento, ĝia helena-latina nomo Ophiuchus kaj ĝia latina nomo Serpentarius signifas "serpento-portanto" kaj en kelkaj lingvoj ĝi havas tiun nomon.


Ofiuĥo estas inter la 48 konstelacioj priskribitaj de Ptolemeo. La Suno trapasas Ofiuĥon dum la unua duono de decembro; tamen ĝi ne estas kalkulata al la astrologia zodiako.



Steloj |



  • La plej luma stelo de la konstelacio estas Rasalhago, kun magnitudo de 2,1.

  • Alia stelo estas la Barnarda Stelo, la kvara plej proksima stelo al nia suno (distanco ĉirkaŭ 6 lumjaroj).


La 10-an de oktobro 1604 proksime de θ Ophiuci eksplodis supernovao, kiun observis Keplero. La supernovao estis la nura observita inter 1054 kaj 1987. Galilejo uzis ĝin kiel argumenton kontraŭ la aristotela dogmo de la senŝanĝeco de la kosmo.



Mitologio |



NAMA-Asklepios Epidaure.jpg


Laŭ la helena mitologio Asklepio estis filo de Apolono kaj Korona. Li naskiĝis en Peloponezo.


Kirono instruis lin pri la uzado de la medicinaj plantoj. Li ankaŭ ŝatis observi serpentojn, kiuj kapablis kuraci unu la alian. Baldaŭ li fariĝis fama kuracisto.


En Epidaŭro ĉiuj malsanuloj venis al li. Plie, ĉar Atena donis al li iom da sango, kiu elfluis el la dekstra vejno de la Meduzo, li eĉ kapablis revivigi mortintojn.


Hadeso plendis pro tio al Zeŭso, ĉar malpli da mortintoj alvenis en la Inferon. Zeŭso ankaŭ timis, ke li iĝu egala al la dioj. Li do mortigis lin per fulmobato.


Tamen li metis lin en la noktan ĉielon kiel konstelacion. Ĝi nomiĝas la Serpentisto aŭ Ofiuko. Li tenas la Serpenton per siaj du manoj.



Vidu ankaŭ |




  • Serpentisto (konstelacio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Serpentisto (konstelacio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo