Mondmilito
Oni ofte komprenas la nocion mondmilito kiel militon inter multaj ŝtatoj, precipe inter grandaj, potencaj landoj. La vorto estis unuafoje uzata en 1814 far Friedrich Ludwig Jahn, rilate al la liberecaj bataloj. Sed oni ekuzis vere la nocion nur en 1914-1919 pro la amplekso, koncerniteco de la milito. Hodiaŭ oni uzas tiun ĉi nocion por la unua kaj dua mondmilito. Ambaŭ militoj estas katagoriigitaj kiel totalaj militoj.
| Unua mondmilito | Dua mondmilito |
---|---|---|
Koncernataj landoj | 36 | 61 |
Mortis | 10 milionoj | 32 milionoj |
Vundita | 20 milionoj | 35 milionoj |
Soldatoj | 70 milionoj | 110 Mio. |
Milita areo | 4 milionoj km² | 22 milionoj km² |
Sed oni devas rimarki por la analizo de la nombroj, ke la dua mondmilito pli forte terurigis, mizerigis la pacamajn civitanojn.
La donitaj datoj povas la legantojn trompi, tiel rimarkindas la sekvaj :
- Multaj ŝtatoj alpaŝis la militon nur en la lastaj tagoj de la milito. Tial montras la nombro de la koncernataj landoj pli grandan nombron ol en 1918 (kaj la dispeciĝo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio aŭ la komenciĝanta dekoloniigo kreskigis la nombron).
- La amasa uzado de flugmaŝinoj, tankoj kaj motorizita infanterio ebligis pli grandan moviĝon, murdadon (la unua mondmilito estis ĉefe t.n. starmilito).
Multaj historistoj opinias, ke la sepjara milito en (1756-63) estis jam vere la unua mondmilito. Tio koncernis grandpotencajn landojn kaj okazis jam en Ameriko, Eŭropo kaj Azio.
Vidu ankaŭ |
- Listo de militoj