Albigensismo






Forpelo de kataroj


Albigensismo (1000–1400) estis dualisma religia movado, kiu floris en kio nun estas suda Francio dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, en la lando kaj epoko de la trobadoroj. La nomo venas el la kostumo blanka (Alb) kiu foje kredigas al urbo Albi, sed temas nur pri sama etimologio. La katolika eklezio kondamnis ĝin kiel kristanan herezon.


Albigensismo instruis, ke estas du dioj: unu bona dio, kiu kreis la spiritan mondon, kaj unu malbona dio, kiu kreis la materian mondon. Tial io ajn karna estas malbona: nasko, edziĝo, eĉ la sakramentoj. Ĝi instruis, ke la tero estas la infero, ke Jesuo ne estis Dio, ke milito kaj edziĝo estas malbonaj. Anoj praktikis fastegadon kaj volontan malriĉecon. Albigensismo estis la plej populara branĉo de pli larĝa religia movado,
katarismo (de la greka, katharos, "pura"), rezulto de maniĥeisma influo en kristanismo. La katolika eklezio fondis la Inkvizicion, la ordenon de la dominikanoj kaj la rozarion por batali kontraŭ ĝi.




Enhavo






  • 1 Doktrino


  • 2 Sakramento


  • 3 Moralo


  • 4 Organizo


  • 5 Historio


    • 5.1 1000


    • 5.2 1100


    • 5.3 1200


    • 5.4 1300




  • 6 Eksteraj ligiloj





Doktrino |


Albigensismo estis religio dualisma. Laŭ ĝi la universo estas lukto inter du dioj:




  • Satano: la malbona principo, la kreinto de la materia mondo – tero, planto, animalo, akvo, tertremo, la homa korpo, ktp. Satano estas la dio de la Malnova testamento de la Biblio.


  • Dio la Patro: la bona principo, la kreinto de la spirita mondo – anĝeloj, la homa animo, ktp. La dio de la Nova testamento, kiu sendis al ni Jesuon Kriston.


Ni estas animoj kreitaj de Dio, loĝintaj en la ĉielo, en paradizo, sed Satano trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la teron, kiu en realo estas la infero. La materia mondo kreita de Satano estas nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Jesuon Kriston.


La materio estas nature malbona kaj la homa korpo "karcero de la spirito", la seksamo kaj generado evitendas ĉar forigantaj el Dio kaj savo. (Dum katarismo tion konfesigis, Francisko el Asizo komponis la Kantikon de la kreitaĵoj!)


Jesuo Kristo ne estis Dio mem, sed kreito de Dio. Ĉar li estis perfekta, lia korpo estis ne karna, sed de ĉiela esenco, per kiu li eniris en la orelon de Maria. Liaj naskiĝo kaj suferado estis ŝajnaj kaj ne efektivaj. Li savas nin ne per siaj sango kaj suferado sur la kruco (kiuj estis falsaj), sed sole per siaj ekzemplo kaj instruo.


Nur la ĉielo (paradizo) kaj la tero (infero) ekzistas – ne ekzistas purgatorio. Se oni mortas en peko, oni vivos denove en alia korpo per la transmigrado de la animo; se oni mortas pura kaj sen peko, sia animo reiros al la ĉielo, sed sia korpo ne releviĝos. Ĉiu animo estos savita antaŭ la fino de la mondo.


Laŭ katolika doktrino, por komparo, Dio kreis la teron kaj la
ĉielon, la materian kaj la spiritan. La materia mondo, por si mem, estas bona, ĉar ĝi estis kreita de Dio. Peko eniris la mondon ne per la naturo de la mondo, sed per la origina peko de Adamo, la unua homo, kiu ruinigis nian naturon. Satano estas ne dio, sed ribelanta anĝelo. La peko de Adamo kaj Satano ne estis de iliaj naturoj, sed de ago
de la volo, de ilia fiereco, kiuj turnis sin kontraŭ Dio. Jesuo ne estas kreito, sed Dio mem, kaj lia korpo estas karna, lia suferado tre reala. Kiu mortas, ties animo iras al la infero, la purgatorio aŭ la paradizo, laŭ ties pekoj, kaj, je la fina tago de la mondo, Jesuo revenos por juĝi la mortintojn kaj la vivantojn, relevinte ĉiujn en karno.



Sakramento |


Por forlavi la pekon de animo kaj certigi ĉielan postmorton, la
albigensoj praktikis ne la
katolikajn sakramentojn (kiuj estas koruptaj, ĉar ili uzas materiaĵojn
– pano, vino, akvo, oleo, ktp), sed la novan sakramenton de konsoleco
(latine, consolamentum) kaj, laŭ neceso, rekonsoleco
(reconsolatio). La esenca rito estis la surmetado de manoj. Ĝi ofte
estis ricevita sur la mortolito. La preparado por la sakramento
estis tempo de studo kaj pentofarado. Infanoj ne povis ricevi la
sakramenton.



Moralo |


Inter la albigensoj estis du klasoj:




  • La perfektuloj, kiuj ricevis la
    konsolecon, per kiu ili estis purigitaj de ĉiu
    peko. Ili praktikis severan moralon: ĉar la karno estas malbona, ili ne
    manĝis viandon (escepte de fiŝo), ne edziĝis kaj evitis seksumadon kaj vivis
    malriĉe sen posedaĵoj. Ili fastis longe kaj severe, eĉ ĝis morto. Ili staris kontraŭ milito kaj mortpuno. La
    virinoj ne vojaĝis, kaj la viroj nur duope. La perfektuloj ankaŭ estis
    konataj kiel la bonaj homoj (france, les bons hommes). Ili
    estis ĉastaj, pacamaj kaj multe amataj. Kaj estis bruligotaj en la venontaj
    krucmilito kaj inkviziciado.



  • La kredantoj, la plimulto de albiganoj, kiuj ne ricevis la
    konsolecon. Ili edziĝis kaj militis, sed praktikis la
    Dekalogon kaj promesis ricevi la konsolecon
    iam antaŭ morto.




Organizo |


La albigensoj estis regataj religie de episkopoj kaj diakonoj,
kaj eble papo. Nur la perfektuloj povis esti
episkopoj aŭ diakonoj.



Historio |



1000 |


La deveno de albigensismo estas nekonata – ĝi subite aperis en suda
Francio en la 11-a jarcento – sed la rito kaj doktrino estas strange similaj
al iuj antikvaj herezoj de la eklezio, ekzemple
gnostikismo.


Albigensismo aperis antaŭ 1022 en Okcitanio, kiu nune estas suda Francio, ĉirkaŭ
Tuluzo, la centro de la herezo. Okcitanio tiam estis la
ekonomia mastro de la okcidenta Mediteraneo kaj estis la plej riĉa,
altkultura kaj avangarda regiono de la tiama Okcidento. Feŭdismo ekis
malaperi. Religie, la popolo estis tre tolerema kaj la katolika pastraro
diboĉa. La ĉefepiskopo de Narbono, diris la papo, havis monujon anstataŭ
koro.


La disvastigado de albigensismo estis grada kaj paca: la anoj simple
ĉesis iri al preĝejo kaj anstataŭe sekvis al unu el la centoj da
perfektuloj. Ĝi ne estis herezo brua kaj ribelema, kiel
protestantismo en la 16-a jarcento, sed kvieta
kaj paca, kio trompis la Eklezion.



1100 |


Unue la katolika eklezio batalis kontraŭ la herezo per norma eklezia
disciplino kaj predikado. Sed la herezo floris tiel, ke dum 1150–1200
ĝi estis organizita kiel kontraŭeklezio, kiu estis subtenata de la
eta nobelaro. Laŭ Sankta Dominiko la predikantoj estis tro pompaj
por influi homojn kontraŭ la bonaj homoj, kiuj vivis simple kaj
malriĉe. Tial Dominiko kaj aliaj monaĥoj vivis kiel la perfektuloj,
predikante kaj almozante. Sed eĉ tio ne turnis la koron de la plimulto de
la herezuloj. Dominiko, forirante el Francio, avertis, "Nun ni instigos
princojn kontraŭ vi kaj multegaj pereos." Bedaŭrinde li pravis. La
herezo nun estis herezo de mil urboj kaj unu triono de la loĝantaro de
suda Francio.


En 1194 la grafo de Tuluzo, Rajmondo la 6-a, decidis subteni
la perfektulojn. Vidinte laman perfektulon kuŝanta en la strato, li diris, "Mi
preferas esti ĉi tiu homo ol reĝo aŭ imperiestro." La papo
Inocento la 3-a, ekskomunikis lin, sed vane, ĉar suda Francio estis tro tolerema.
Rajmondo mortigis la senditon de la papo, ago rara antaŭ la Renesanco.



1200 |


Inocento fariĝinte konvinkita, ke milito estis neevitebla, petis la
reĝon de Francio krucmiliti kontraŭ la herezaj princoj de la sudo. La
batalo kontraŭ islamo nun turniĝis kontraŭ kristanaj herezuloj. La
krucmilito daŭris dum 1209-1229 kaj fariĝis milito de
politikaj ambicioj, grandaj masakroj, brulantaj perfektuloj kaj brulantaj
vilaĝoj. En Béziers la tuta loĝantaro, albigensoj kaj
katolikoj, estis mortigita de la glavo, eĉ tiuj, kiuj estis en la
katedralo. "Mortigu ĉiujn. Dio konos siajn" estis la devizo.


En 1213 la milito turniĝis al la favoro de la katolikaj
armeoj. La milito estis batalita kastelo post kastelo (ekzemple, la
kastelo de Foix, kies bildo staras ĉe la kapo
de la artikolo). En 1229 la reĝo fine venkis la sudon,
savinte Francion kiel nacion kaj katolikismon kiel eklezion, kaj
detruinte Langvedokon kaj Okcitanion kiel nacion kaj albiganismon kiel religion. Se la
reĝo kaj papo malvenkis, la Okcidento estus ŝanĝiĝita profunde.
Kvankam la katolika eklezio apenaŭ venkis, ĝi ja venkis. En la
16-a jarcento, ĝi ne povos venki kontraŭ protestantismo (kaj
inverse), tial protestantismo travivas ĝis nia tempo, albigensismo
ne.


Post la milito, la katolika eklezio fondis la Inkvizicion por
tute elradikigi la herezon. La inkvizicio kontraŭ la albigensoj,
kondukita de la dominikanoj, la ordeno de fratoj fondita de Sankta Dominiko,
ne uzis torturon (kiel en la Renesanco), sed la leĝa procedo ne sufiĉe
gardis la senkulpajn. La perfektulo estis brulita, kaj la kredanto perdis
siajn posedaĵojn kaj devis porti flavan krucon sur sia vesto, dum
la resto de sia vivo.



1300 |


Post tempo albigensismo grade velkis, malaperinte en la
14-a jarcento. La lasta katara perfektulo estis brulita en la kastelo de Villerouge-Termenès en la jaro 1321.



Eksteraj ligiloj |




  • http://www.katharer.de Retpaĝaro de germanaj Katarismanoj

  • http://dannyreviews.com/h/Cathars.html

  • http://gnosistraditions.faithweb.com/mont.html

  • http://www.fordham.edu/halsall/source/gui-cathars.html




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg