Provinco Farah

























Provinco Farah
فراه




Afghanistan Farah Province location.PNG
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Farah

Areo
48 470 km²

Loĝantaro
488 000 (stato de 2007/2008)

ISO-kodo
AF-FRA







v  d  r


Information icon.svg



Farah (paŝtoe/perse فراه) estas provinco en okcidenta Afganio. La ĉefurbo de la provinco estas la samnoma urbo Farah. La plej multaj el la 488 000 loĝantoj[1] de la provinco estas paŝtooj kaj taĝikoj respektive persoj, kiuj en la provinco perslingve nomas sin Fars. La plej parolata lingvo estas la persa (Dari), kaj aparte disvastigatas la tiel nomata dialekto Herati. La nomo Farah venas el la araba lingvo kaj signifas "-ĝojo" kaj "-festo". En la persa lingvo la vorto, kontraste al en la araba, parolatas kun malpeza sono "h" kreata en la antaŭa parto de la buŝo, ne kiel en la araba per sono kreata gorĝe, kiu preskaŭ similus al mallaŭta variaĵo de la esperanta "ĥ".


Farah limas al Irano, kaj sekve dum la regiona historio multas influoj de la irana kulturo. El historia vidpunkto la provinco estas preskaŭ neesplorata. La teritorio havas multajn kulturajn heredaĵojn el la mezepoko kaj ankaŭ aliaj historiaj epokoj. Tradicie ĝi apartenis al la pli norda provinco Herat, antaŭ ol komence de la 20-a jarcento ĝi iĝis memstara provinco. La urbo Farah do ĝis komence de la 20-a jarcento estis urbo en la nuntempa provinco Herat.



Bazaj datumoj |




  • Alteco super la marnivelo: mezume 653 m


  • Ĉefaj etnoj: paŝtooj, persoj, baluĉoj


  • Religioj: sunaismo, ŝijaismo kaj sufismo, ekzemple de la sufisma ordeno Kadirija en Ŝindand)



Eksteraj ligiloj |



  • detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (formato PDF, stato 2007)

  • provinca mapo fare de la institucio AIMS (Afghanistan Information Management Services)



Notoj |




  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4