Regionoj de Latvio






Historiaj regionoj de Latvio, kune kun la latvaj kulturgrupoj.


Latvio estas dividita laŭ pluraj historiaj kaj kulturaj regionoj. La konstitucio de Latvio precipe agnoskas kvar regionojn:




  • Kuronio (latve: Kurzeme) kongruas kun la okcidenta parto de Latvio. Ĝi proksimume konsistas el la historiaj distriktoj Liepāja, Kuldīga, Talsi, Saldus kaj Ventspils.


  • Zemgalio (latve: Zemgale) estas la centra parto de Latvio. Ĝi havas limojn kun Kurzeme oriente, la golfo de Rigo kaj la rivero Daugava norde kaj la litovia landlimo sude. Ĝi proksimume konsistas el la historiaj distriktoj Bauska, Dobele, Jelgava and Tukums kaj partoj de Aizkraukle, Daugavpils, Jēkabpils, Ogre kaj Rigo.


  • Livonio (latve Vidzeme, tio estas "Meza lando") kongruas kun la historiaj distriktoj Alūksne, Cēsis, Gulbene, Limbaži, Madona, Valka, Valmiera kaj partoj de Aizkraukle, Ogre and Rigo (norde de la rivero Daugava).


  • Latgalio (latve Latgale) estas la parto de Livonio, kiu restis sub pola-litova regado post la traktato de Altmark en 1629. Ĝi kongruas kun la historiaj distriktoj Balvi, Krāslava, Ludza, Preiļi, Rēzekne kaj partoj de Daugavpils kaj Jēkabpils.


Oni kelkfoje rigardas Kuronion kaj Zemgalio kiel unu solan regionon (vidu ekzemple la mapon ĉi-dekstre). Kvina regiono, Selonio, estas ofte rigardita kiel parto de Zemgalio.



Vidu ankaŭ |



  • historiaj distriktoj de Latvio

  • blazono de Latvio




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg