Pakto Ribbentrop-Molotov






La renkontiĝo de Jozefo Stalin kun Joachim von Ribbentrop en Moskvo la 23an de aŭgusto 1939




Subskribo de la pakto: Vjaĉeslav Molotov (sidanta), malantaŭ li Joachim von Ribbentrop, apude en hela uniformo Jozefo Stalin




La divido de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio laŭ la kaŝa pakto Ribbentrop-Molotov de la 23a de aŭgusto 1939




La kaŝa protokolo de la pakto el la 23a de aŭgusto 1939 kun la subskriboj de Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov. La teksto en la germana




La fakta divido de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio laŭ pakto german-sovetia pri paco kaj landlimoj de la 28a de septmbro 1939




Mapo de findecidita divido de Pollando inter Germanion kaj Sovetunion kun fiksita limo (la mapo montras malveran limon inter tiutempaj Pollando kaj Litovio)




La oficira konferenco de Wehrmacht kaj de Ruĝa Armeo, Bresto, la kabineto de provinca ofico




La manpremo de la oficiroj de Wehrmacht kaj de Ruĝa Armeo en Lublin, 1939


La Pakto Ribbentrop-MolotovLa 4-a dispartigo de Pollando — ruse Договор о ненападении между Германией и Советским Союзом (interkonsento pri neagreso inter Germanio kaj Soveta Unio), germane Deutsch-sowjetischer Nichtangriffspakt (german-sovetunia pakto pri neagreso), — estis subskribita la 23-an de aŭgusto 1939 en Moskvo. La ministroj de eksteraj aferoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio, do Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov, interkonsentis pri reciproka neagreso kaj ekonomia kunlaboro.


Grava estis sekreta aldona protokolo, laŭ kiu la du potencoj dividis Orientan Eŭropon inter si. Sovetunio nur en 1989 konfesis la ekziston de tiu aldona protokolo. Laŭ ĝi Pollando devus esti dividita inter Nazia Germanio kaj Sovetunio sur linio de riveroj San, Vistulo kaj Narew. Ĝi koncernis dispartigon de ŝtataj teritorioj aŭ decidadon pri sendependeco de suverenaj ŝtatoj: Pollando, Estonio, Finlando, Litovio, Latvio kaj Rumanio.




Enhavo






  • 1 Postaj modifoj de la pakto


  • 2 Kunlaboro de Gestapo kun NKVD


  • 3 Bibliografio


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Postaj modifoj de la pakto |


La pakto efektiviĝis, kiam je la 17-a de septembro 1939 Sovetunio atakis Pollandon 16 tagojn post atako de Germanio.


Jam dum la dua mondmilito, la 28-an de septembro 1939, kiam atakanta Germanio renkontiĝis kun la Ruĝa Armeo kaj la sorto de Pollando estis decidita, oni pluprecizigis la germanan-sovetan pakton kaj subskribis en Moskvo novan traktaton inter Sovetunio kaj Germanio pri limoj kaj amikeco, kiun oni poste nomis "dua pakto Ribbentrop-Molotov". Laŭ ĝi orienta parto de Mazovio kaj parto de Lublin-regiono apartenus al Nazia Germanio, dum Sovetunio okupus redonotan Litovion.



Kunlaboro de Gestapo kun NKVD |


Sekretaj aldonoj al la dua pakto antaŭvidis kunlaboron inter gestapo kaj NKVD por kontraŭbatali polajn sendependigajn organizaĵojn: Ambaŭ flankoj ne toleros sur siaj teritorioj ajnan polan propagandon, kiu koncernas teritoriojn de la dua flanko. Ili sufokigos sur siaj teritorioj ĉiujn ĝermojn de tia propagando kaj reciproke informiĝos rilate al adekvataj rimedoj tiucele. Tio iĝis fundamento por reciproka kunlaboro de polico kaj sekurecaj fortoj de ambaŭ okupantoj kaj realiĝis en kvar ĉi-temaj Konferencoj de Gestapo-NKVD, kiuj okazis en la jaroj 1939–1941 en Bresto, Przemyśl, Zakopane kaj Krakovo.


En la jaro 1941 Hitler rompis la pakton atakante Sovetunion.


Kiam post la milito la germana ĉefministo Konrad Adenauer kaj la sovetunia ministro Vjaĉeslav Molotov disputis kaj Molotov atentigis la germanon pri germanaj militkrimoj, Adenauer respondis: Kiu subskribis kontrakton kun Hitler, ĉu vi aŭ mi?


Reaktivigo de la Sekreta aldona protokolo - fakta, sed ne formala - okazis en 1944 dum la ribelo de Varsovio. Dum pli ol du monatoj, kiam germanoj religis sian genocidan politikon, komencante de la masakro de Wola, sovetoj estis helpantoj de la ekzekutistoj rigardante trans Vistulo ankaŭ senekzemplan detruon de la urbo kaj efike haltigante aviadan helpon al la ribelantoj flanke de Aliancanoj - Stalin ne permesis profiti apudvarsoviajn aviadilejojn.



Bibliografio |



  • Sławomir Dębski, Między Berlinem a Moskwą. Stosunki niemiecko-sowieckie 1939-1941 (Inter Berlin kaj Moskvo. Germanaj-sovetaj rilatoj 1939-1941), Polski Instytut Spraw Międzynarodowych, Warszawa 2007, dua korektita eldono, ISBN 978-83-89607-08-9

  • Marek Kornat, Polska 1939 roku wobec paktu Ribbentrop-Mołotow. Problem zbliżenia niemiecko-sowieckiego w polityce zagranicznej II Rzeczypospolitej (Pollando 1939 kontraŭ la pakto Ribbentrop-Molotov. Problemo de germana-soveta pliproksimiĝo en eksterlana politiko de la Dua Pola respubliko), Pola Instituto de Internaciaj Aferoj, Warszawa 2002 , ISBN 83-915767-2-8;



Vidu ankaŭ |



  • Interkonsento pri neagreso inter Germanio kaj Pollando

  • Traktato de Rapallo

  • Sykes-Picot-akordo

  • Munkena interkonsento

  • Vintra Milito

  • Masakro de Katin

  • Operaco Tannenberg

  • Baltia Vojo

  • Valter Krivickij

  • Germana invado en Pollandon

  • Soveta invado en Pollandon



Eksteraj ligiloj |




  • Pakto Ribbentrop-Mołotow - La 4-a dispartigo de Pollando kaj laŭvicaj paktoj kun sekretaj germanaj-sovetaj protokoloj Kampania Wrześniowa 1939.pl


  • Soveta-german dispartigo de Pollando kaj de Meza Eŭropo – de milito al milito, Rzeczpospolita, Per tranĉilo en la dorson, la 16-an de septembro 2009

  • dokumentoj pri sowvetaj-germanaj rilatoj 1939–1941 (diplomatia korespondaĵo kaj ĉiuj sekretaj dokumentoj), paĝo de Yale University

  • germanlingva teksto de la Pakto en publikaĵo NS-Archiv, Dokumente zum Nationalsozialismus

  • Pakto Ribbentrop - Mołotow. Kaŭzoj kaj efikoj






  • Pakto Ribbentrop-Molotov en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Pakto Ribbentrop-Molotov en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg