Latvaj eŭro-moneroj




La latvaj civitanoj dum la resendependiĝo de sia ŝtato dum 1991 donis altan simbolan signifon al la fakto denove havi sendependan nacian valuton, la latvan laton, kies desegnaĵoj memorigas pri la regionoj kaj la historio de la ŝtato. La latvaj eŭro-moneroj de tio transprenis iujn motivojn kaj bildigas inter alie la blazonon de Latvio kaj la Monumenton de Libereco en Rigo. La eŭro-moneroj por Latvio publikiĝis dum 2006 kaj jam en proveldono produktiĝis.


Al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II Latvio aliĝis la 29-an de aprilo 2005, sed la transiro de la latva lato al la komuna eŭropa valuto daŭris plurajn jarojn: la registaro de Latvio alcelis enkondukon de la komuna eŭropa valuto en 2012, sed tiom rapide la ŝanĝo ne okazis. Tamen fine la 5-an de junio 2013 la Eŭropa Komisiono formale konsilis oficialigi la Eŭron en Latvio ekde la 1-a de januaro 2014, kaj la 9-an de julio 2013 la konsilio de financaj ministroj de la ŝtatoj de Eŭropa Unio deklaris akcepti tiun konsilon. Tiel, Latvio la 1-an de januaro 2014 iĝis la 18-a lando de la Eŭrozono.


Ĉar cetere en la latva lingvo ne ekzistas la sonkombino "eu" respektive "eŭ", la komuna eŭropa valuto en Latvio nomiĝas "Eiro".




La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 18 el la 28 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Latvio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La latvajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Latvio.


Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.



Bildoj de la naciaj flankoj de la latvaj eŭro-moneroj











Eŭro-moneroj

Eŭrozono



Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio


Flago-de-Belgio.svg Belgio


Flago-de-Estonio.svg Estonio


Flago-de-Finnlando.svg Finnlando


Flago-de-Francio.svg Francio


Flago-de-Germanio.svg Germanio


Flago-de-Grekio.svg Grekio


Flago-de-Hispanio.svg Hispanio


Flago-de-Irlando.svg Irlando


Flago-de-Italio.svg Italio


Flago-de-Kipro.svg Kipro


Flago-de-Latvio.svg Latvio (ekde januaro 2014)


Flago-de-Litovio.svg Litovio (ekde januaro 2015)


Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo


Flago-de-Malto.svg Malto


Flago-de-Nederlando.svg Nederlando


Flago-de-Portugalio.svg Portugalio


Flago-de-Slovakio.svg Slovakio


Flago-de-Slovenio.svg Slovenio


Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj



Flago-de-Andoro.svg Andoro (moneroj ekde 2014)


Flago-de-Monako.svg Monako


Flago-de-San-Marino.svg San-Marino

Flago-de-Vatikanurbo.svg Vatikanurbo


Ontaj membroj de la Eŭrozono



Flago-de-Bulgario.svg Bulgario


Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio


Flago-de-Hungario.svg Hungario


Flago-de-Pollando.svg Pollando


Flago-de-Rumanio.svg Rumanio



Ĉiuj latvaj eŭro-cendaj moneroj portas la saman desegnaĵon: bildon de la blazono de Latvio. La 1- kaj 2-eŭra moneroj havas diversan dezajnon.











































Naciaj flankoj
0,01 €
0,02 €
0,05 €

1, 2 kaj 5 latvaj eŭrocendoj.jpg

1, 2 kaj 5 latvaj eŭrocendoj.jpg

1, 2 kaj 5 latvaj eŭrocendoj.jpg
bildigo de la malgranda blazono de Latvio
0,10 €
0,20 €
0,50 €

10, 20 kaj 50 latvaj eŭrocendoj.jpg

10, 20 kaj 50 latvaj eŭrocendoj.jpg

10, 20 kaj 50 latvaj eŭrocendoj.jpg
bildigo de la granda blazono de Latvio
1,00 €
2,00 €
2 € ĉirkaŭo

1 latva eŭro.jpg

2 latvaj eŭroj.jpg
alterne * * kaj cifero "2",
po ses-foje, do
entute 12 steloj

latva knabino

 


Vidu ankaŭ la paĝojn pri




  • bildoj de komunaj flankoj de eŭro-moneroj.

  • la komuna valuto eŭro

  • la ĝisnuna nacia valuto latva lato (Lats)


Eksteraj ligiloj



  • paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno

  • paĝoj de la nacia banko de Latvio

  • germanlingva artikolo pri la enkonduko de la eŭro en Latvio kaj la ontaj latvaj eŭro-moneroj






  • Kategorio Latvaj eŭro-moneroj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg