Latvaj fusilistoj

Multi tool use
La latvaj fusilistoj (latve: Latviešu strēlnieki, ruse: Латышские стрелки) estis militaraj unuoj, kiuj estis starigitaj ekde 1915 en Latvio, por defendi la baltajn areojn kontraŭ la germanoj, dum la unua mondmilito.
Ili estis komence volontuloj, sed ekde 1916 oni enkondukis la soldatdevon. Ĉ. 40.000 latvoj formis la divizion de la latvaj fusilistoj. Ili batalis ekde 1915 ĝis 1917 en la rusa armeo apud la rivero Daugava. En decembro de 1916 kaj januaro de 1917, ili suferis gravajn perdojn en monatlongaj bataloj. La latvaj fusilistoj sukcesis trarompi la germanan defendan linion, sed la sukceso estis senrezulta, ĉar oni ne antaŭenigis plu la atakon. La rusa armeo perdis tiam 26.000 soldatojn, el kiuj 9.000 estis latvaj fusilistoj, triono de ties tiama nombro. La gravaj perdoj kaŭzis kontraŭsenton ĉe la trupoj kontraŭ la rusaj generaloj kaj la caro Nikolao la 2-a kaj samtempe rezultis en kreskanta apogo por la bolŝevikoj, kiuj volis fini la militon.
Ruĝaj latvaj fusilistoj |
En 1917, multaj latvaj fusilistoj aliĝis al la bolŝevikoj kaj formis la Rŭgajn latvajn fusilistojn (latve: Latviešu sarkanie strēlnieki, ruse: красные латышские стрелки). Ili subpremis antibolŝevistaj ribelojn en Moskvo (1918) kaj en Jaroslavl, batalis kontraŭ Denikin, Nikolaj Judeniĉ kaj Vrangel. La divizio en 1919 ricevis la plej altan rusan distingon de ĉiu tempo, la ruĝan honorflagon de la Tutrusa Centra Komitato. La oficiro de la ruĝaj latvaj fusilistoj estis Jukums Vācietis, kiu iĝis la unua ĉefkomandanto de la Ruĝa Armeo. La ruĝaj latvaj fusilistoj provis establi bolŝevikan regadon en Latvio (1919), sed sensukcese. Ilin venkis germanbaltaj libertrupoj, polaj trupoj kaj la nova latva armeo.
En 1920 okazis packontrakto inter Latvio kaj Rusio. danke al tio, hejmenvenis 11.935 iamaj rugaj latvaj fusilistoj. Aliaj restis en Rusio, en la rusa armeo aŭ en la Ĉeka. Multaj el la restantaj estis ekzekutitaj dum la stalinaj purigoj.
Nun ili havas monumenton en Rigo, kiu kaŭzas politikajn disputojn.
7sbUrxi2bR7oibuEyUuB,aKAgDTaVjFk
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valadolido (apartigilo). Koordinatoj: 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Valadolido hispane: Valladolid urbo Valadolido Flago Blazono Oficiala nomo: Valladolid Ŝtato Hispanio Duoninsulo Iberio Regiono Kastilio kaj Leono Provinco Provinco de Valadolido Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua Rivero Pisuergo Situo Valadolido - alteco 698 m s. m. - koordinatoj 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Areo 197,91 km² (19 791 ha) Loĝantaro 316 564 ( 2007 ) Denseco 1 599,54 loĝ./km² Horzono MET (UTC+1) - somera tempo MET (UTC+2) Poŝtkodo 47001-47016 Telefona antaŭkodo 983 ...