Montfaucon JU









Disambig.svg
- La mallongigo JU en Montfaucon JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Montfaucon..










































Montfaucon




Blazono de Montfaucon






Katolika preĝejo de Montfaucon


Kantono
Ĵuraso
Distrikto
Franches-Montagnes

Koordinatoj 

47°17′0″N 7°3′5″O  /  47.28333°N, 7.05139°O / 47.28333; 7.05139 (Montfaucon JU)Koordinatoj: 47°17′0″N 7°3′5″O  /  47.28333°N, 7.05139°O / 47.28333; 7.05139 (Montfaucon JU)
Nombro de enloĝantoj
584
Areo
18,27 km²
Alteco
996 m super marnivelo
Poŝtkodo
2875
Komunumkodo
6751




Mapo de Montfaucon









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj


  • 9 Bildoj





Pri la komunumo |


Montfaucon estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 584 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


La komunumo Montfaucon situas sur alteco de preskaŭ mil metroj s.m. sur la altebenaĵo de la Liberaj Montoj en la Ĵurasa Montaro sude de la profunda valo de la rivero Doubs. Al Montfaucon ek de la 1-a de januaro 2009 ankaŭ apartenas la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Montfavergier kaj la vilaĝeto Pré-Petitjean, kie troviĝas la stacidomo.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Montfaucon limas en nordo al Clos du Doubs, en nordoriento al Saint-Brais, en oriento al Lajoux, en sudoriento al Les Genevez, en sudo al Tramelan (BE), en sudokcidento al Le Bémont, en nordokcidento al Les Enfers, kaj en nordnordokcidento al Soubey.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto. En la vilaĝeto Pré-Petitjean situas stacidomo de la mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Saignelégier al Glovelier.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Montfaucon datiĝas el la jaro 1139 kiel Mons Falconis.[1]


Dum mezepoko Montfaucon apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Montfaucon apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Montfaucon al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Montfaucon apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.


Kun efiko de la 1-a de januaro 2001 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Montfavergier estis kunigita kun Montfaucon.



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Montfaucon


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Claude Rebetez: Montfaucon en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-27)



Eksteraj ligiloj |


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Montfaucon

    • Oficiala retejo de la komunumo Montfaucon

    • Montfaucon en la Historia Leksikono de Svislando



    Bildoj |












  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Liste der Baudenkmäler in Enneberg