Reĝa Monteatro
La Reĝa Monteatro (Théâtre Royal de la Monnaie (aŭ simple la Monnaie) en franca, aŭ Koninklijke Muntschouwburg (aŭ simple de Munt) en flandra) en Bruselo estas ejo por operoj, baledo kaj klasika muziko. Ĝi troviĝas ĉe sentrafika Monplaco je la suda fino de la Novstrato.
Historio |
La nuntempa Monteatro ne estas la unua salono sub tiu ĉi nomo; ĝi malfermiĝis en 1700, en tiu ĉi loko kie troviĝis monfarejo. Pro tio la nomo “Mono”. La arkitektoj estis Paolo kaj Pietro Bezzi. Je la komenco de la 19a jarcento la francaj regantoj konstruigis novan teatron malantaŭ la unua, kiu fariĝis kaduka. La arkitekto estis la franco Louis-Emmanuel Aimé Damesme. Post la malvenko de Napoleono, la novaj regantoj finigis ĝin. Ĝi inaŭguriĝis en 1819.